Till sidans innehåll

Traduko de la vorto klaplito

av Don1980, 4 november 2015

Meddelanden: 3

Språk: Esperanto

Don1980 (Visa profilen) 4 november 2015 13:53:24

Ĉe la paĝon oni povas atingi per sekvado de la sekvenco Lernado, Vortoj, Vortlernado, Laŭ bildvortaro, bildo 32 oni povas trovi la vorton klaplito. La paĝo diras ke la vorto en la angla estas crib. Ĉu ĝustas? Ĉu la ĝusta traduko por la angla vorto crib ne estas kradlito?

erinja (Visa profilen) 4 november 2015 17:52:03

Mi povus imagi ke temas pri tia kradlito, en kiu oni povas movi unu el la "muroj" de la lito, por preni la bebon. Klapo = flap, valve.

Redakto: povus ankaŭ esti misa traduko, mi trovis aliloke en la reto ke oni uzis la vorton "klaplito" por priskribi tian faldeblan seĝon, kiun oni povas uzi ekstere, sur kiu oni kuŝas por sunumi ktp, ekzemple sur ĝardena teraso.

erinja (Visa profilen) 4 november 2015 17:52:51

Mi ĵus aĉetis detalan paperan bildvortaron, mi devos rigardi ĝin hejme kaj vidi kion ĝi diras por tiu meblo. Mi supozas tamen ke temos pri kradlito.

Tillbaka till toppen