Kosova sendependeco
de StephaSport, 2008-februaro-16
Mesaĝoj: 18
Lingvo: Esperanto
StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-16 23:40:25
Ĉu ĉiu popolo rajtas sendependiĝi? Mi ne scias... Certe maltrankviligas la aĵo ke dum la tempo de Eŭropa Unio, kie multaj malsamaj nacioj staras sub la sama flago, aliaj popoloj malunuiĝas. Krome, iuj grandaj kaj povaj nacioj en la maljuna kontinento ankoraŭ timas kaj batalas sendependmovadojn en siaj propraj teritorioj. Dum la lastaj jaroj, Eŭropo pliunuiĝis kaj samtempe plifragmentiĝis.
Ĉu ni iras en la ĝustan direkcion?
piotrek92 (Montri la profilon) 2008-februaro-22 23:37:55
Rao (Montri la profilon) 2008-februaro-23 03:18:25
Terurĉjo:Sed nun la loĝantoj de Kosovo estas plejparte albanoj, ĉu ne? Do laŭ la ideo de piotrek92, Kosovo tute aŭ plejparte estu parto de Albanio aŭ estu nova lando mem. ... Tamen verŝajne tiu estas tro sen-historieca maniero trakti la aferon. En IRC mi demandis al ruso pri la etnoj de Kosovo kaj li diris ke la kvanto da albanoj estas tiom granda kompare al aliaj etnoj pro masakroj je serboj kaj aliaj militecaj movoj okazintaj en 1990-aj jaroj. Tio malsimpligas la rezonadon pri la problemo. Mi petas ke se oni konas tiun temon pli detale, oni skribu pri ĝi kune kun sia opinio pri la nuntempa situacio. Estus tre riĉige por la diskuto.StephaSport:Ĉu ĉiu popolo rajtas sendependiĝi?piotrek92:ĉiuj nacioj devas havi sian landon.Ŝajnas al mi, ke albanoj jam havas propran landon, tute sendependan.
Dum Kosovo estas parto de Serbio.
StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-23 14:37:45
Eble la problemo ne estas serĉenda inter serbiaj aŭ kosovaj rajtoj... Povus esti ke la vera problemo estas la homa naturo, kaj tiel neniam estos solvo.
Sed mi memoras ke Ĉeĥio kaj Slovakio malunuiĝis sen sangdisverŝoj, tute pace. Kial tio ne povas okazi nun en Serbio?
Iippa (Montri la profilon) 2008-februaro-23 21:06:17
Kian benon havas la serbia administracio sur Kosovo dum kiam kosovarajn albanojn ne konfidas kaj timigas kaj malamas la serbiojn kaj kontraue. La novaj tumultoj montras ke ne estas ebla ke Serbio administrus kosovon. Ciu ano de iu lando havas rajton povi logi trankvile kaj povi ami sian landon. Kompreneble estas grave garantii la sekurecon de minoritato serbiana.
Mi hontas ke mia lando ankorau ne rekonis la kosovan respublikon sed estas konvinka ke gi okazos en plejproksima estonteco. Kosovo meritas sian sendependon.
Iippa (Montri la profilon) 2008-februaro-23 21:37:44
Iippa (Montri la profilon) 2008-februaro-23 21:54:42
StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-24 11:35:56
k.garin:Progresema homaro postulas sendependigi Laponujon!!!Ĉu vere laplandanoj havas sendependmovadon?
Liberu Laponujon!!!
Norda Skandinavio devas aparteni al ties indiĝenoj - laponoj!!!
Reakciaj registaroj de skandinaviaj landoj ne atentas petegojn de laponaro krei nacian laponan landon.
Atendotas multnombraj sangoplenaj bataloj!
Iippa (Montri la profilon) 2008-februaro-24 17:18:55
Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-24 17:27:33
Iippa:permesus sangon de konstitucio sen violento.