Ke daftar isi

Kosova sendependeco

dari StephaSport, 16 Februari 2008

Pesan: 18

Bahasa: Esperanto

StephaSport (Tunjukkan profil) 16 Februari 2008 23.40.25

Hodiaŭ Kosovo proklamos sian sendependecon, sed Serbio deklaris ke ĝi neniam agnoskos tion.
Ĉu ĉiu popolo rajtas sendependiĝi? Mi ne scias... Certe maltrankviligas la aĵo ke dum la tempo de Eŭropa Unio, kie multaj malsamaj nacioj staras sub la sama flago, aliaj popoloj malunuiĝas. Krome, iuj grandaj kaj povaj nacioj en la maljuna kontinento ankoraŭ timas kaj batalas sendependmovadojn en siaj propraj teritorioj. Dum la lastaj jaroj, Eŭropo pliunuiĝis kaj samtempe plifragmentiĝis.
Ĉu ni iras en la ĝustan direkcion?

piotrek92 (Tunjukkan profil) 22 Februari 2008 23.37.55

Mi pensas ke por pilitrankviliĝi la mondon, ĉiuj nacioj devas havi sian landon. Nur tiam eblas plinormaligi situacion. Tial mi pensas ke en futuro ekstaros multe da landoj ekz. Skotio, Vaskio, Kurdio, Quebec ktp.

Rao (Tunjukkan profil) 23 Februari 2008 03.18.25

Terurĉjo:
StephaSport:Ĉu ĉiu popolo rajtas sendependiĝi?
piotrek92:ĉiuj nacioj devas havi sian landon.
Ŝajnas al mi, ke albanoj jam havas propran landon, tute sendependan.
Dum Kosovo estas parto de Serbio.
Sed nun la loĝantoj de Kosovo estas plejparte albanoj, ĉu ne? Do laŭ la ideo de piotrek92, Kosovo tute aŭ plejparte estu parto de Albanio aŭ estu nova lando mem. ... Tamen verŝajne tiu estas tro sen-historieca maniero trakti la aferon. En IRC mi demandis al ruso pri la etnoj de Kosovo kaj li diris ke la kvanto da albanoj estas tiom granda kompare al aliaj etnoj pro masakroj je serboj kaj aliaj militecaj movoj okazintaj en 1990-aj jaroj. Tio malsimpligas la rezonadon pri la problemo. Mi petas ke se oni konas tiun temon pli detale, oni skribu pri ĝi kune kun sia opinio pri la nuntempa situacio. Estus tre riĉige por la diskuto. ridulo.gif

StephaSport (Tunjukkan profil) 23 Februari 2008 14.37.45

Se oni rigardas la aferon el serbia vidpunkto, ili pravas... kaj se oni faras same el kosova vidpunkto, ankaŭ ili pravas...

Eble la problemo ne estas serĉenda inter serbiaj aŭ kosovaj rajtoj... Povus esti ke la vera problemo estas la homa naturo, kaj tiel neniam estos solvo.

Sed mi memoras ke Ĉeĥio kaj Slovakio malunuiĝis sen sangdisverŝoj, tute pace. Kial tio ne povas okazi nun en Serbio?

Iippa (Tunjukkan profil) 23 Februari 2008 21.06.17

La nura solvo estas la sendependo de Kosovo

Kian benon havas la serbia administracio sur Kosovo dum kiam kosovarajn albanojn ne konfidas kaj timigas kaj malamas la serbiojn kaj kontraue. La novaj tumultoj montras ke ne estas ebla ke Serbio administrus kosovon. Ciu ano de iu lando havas rajton povi logi trankvile kaj povi ami sian landon. Kompreneble estas grave garantii la sekurecon de minoritato serbiana.
Mi hontas ke mia lando ankorau ne rekonis la kosovan respublikon sed estas konvinka ke gi okazos en plejproksima estonteco. Kosovo meritas sian sendependon.

Iippa (Tunjukkan profil) 23 Februari 2008 21.37.44

Bon, se laplandanoj volas sendependigi, bonvenaj. Demokracia kaj homaj rajtoj antau cio

Iippa (Tunjukkan profil) 23 Februari 2008 21.54.42

Laplandanoj havas kompletan rajton sendependigi kaj neniojn batalojn bezonas.

StephaSport (Tunjukkan profil) 24 Februari 2008 11.35.56

k.garin:Progresema homaro postulas sendependigi Laponujon!!!
Liberu Laponujon!!!
Norda Skandinavio devas aparteni al ties indiĝenoj - laponoj!!!
Reakciaj registaroj de skandinaviaj landoj ne atentas petegojn de laponaro krei nacian laponan landon.
Atendotas multnombraj sangoplenaj bataloj!
Ĉu vere laplandanoj havas sendependmovadon?
demando.gif

Iippa (Tunjukkan profil) 24 Februari 2008 17.18.55

Se la plejmulto de laplandoj volas sendepandigi, la parlamento kompreneble per 3/4 plimulto permesus sangon de konstitucio sen violento. Espereble la tibetanoj, palestianoj kaj cecenoj havos saman rajton, kiam volas sendepencon.

Filu (Tunjukkan profil) 24 Februari 2008 17.27.33

Iippa:permesus sangon de konstitucio sen violento.
shoko.gif demando.gif rideto.gif

Kembali ke atas