Poruke: 5
Jezik: Esperanto
yyaann (Prikaz profila) 16. studenoga 2015. 20:38:47
La ununura flanko, kiun mi ne ŝatas estas la usono-centrismo de tiu retpaĝo. Ekzemple multaj demandoj pri laŭleĝeco de iu aŭ alia konduto eĉ ne mencias, ke la demando temas pri laŭleĝeco en Usono. Oni konsideras tion memevidenta. Krome, oni devas bone scipovi la anglan por partopreni. Tio donas al denaskaj angloparolantoj grandan avantaĝon relative la nedenaskulojn.
Tial, mi ŝatus, ke ekzistu Esperanta Quora. Ĉu ankaŭ vi?
Серёга (Prikaz profila) 17. studenoga 2015. 03:52:17
ghibulo (Prikaz profila) 17. studenoga 2015. 09:07:15
yyaann (Prikaz profila) 17. studenoga 2015. 12:56:00
Серёга:Se vi eŭropano estas, vi devas scii la angla - lingvo de unueca, unuopa, unuecigada Eŭropo.Mi ne certas, ĉu temas pri ŝerca aŭ serioza aserto, do bonvolu pardoni mian eble mistrafan respondon.
Kiel uzanto de Quora mi memkompreneble ja scipovas la anglan kaj fakte studis ĝin multe pli longe ol iu ajn alia lingvo, kiun mi krome scipovas. Mi antaŭ nelonge ricevis la TOEFL-atestilon, kaj laŭ freŝe plenumita ekzameno de mia universitato, mia nivelo estas C2.
Tamen, mi konstatas, ke la lingvo-nivelo de la Quora-uzantoj estas nekutime alta. Ilia neordinare alta eduk- kaj sci-nivelo kompreneble klarigas tion.
Sed kiel nedenaskulo de la angla, tio pligrandigas mian timemon partopreni. Mi kutime sentas min pli memfida, por komenti la respondon, aŭ fari demandon ol por verki veran, plenan respondon.
Ĉu nur mi sentas tiel? Mi konjektas nee. Kaj mi pensas, ke Esperant-lingva Quora-stila retpaĝo tiun problemon iugrade solvus.
ni devas konservi nian lingvon por epoko, kiam homoj estos pli saĝaHaha, jes prave.
Frano (Prikaz profila) 17. studenoga 2015. 15:11:26