去目錄頁

Ĉu vi ŝatus, ke ekzistu Quora-stila retpaĝo en Esperanto?

yyaann, 2015年11月16日

讯息: 5

语言: Esperanto

yyaann (显示个人资料) 2015年11月16日下午8:38:47

Quora estas anglalingva, demando-kaj-responda retpaĝo. Mi admiras la kvaliton de la respondoj tie. Oni povas lerni multe pri multaj fakoj.

La ununura flanko, kiun mi ne ŝatas estas la usono-centrismo de tiu retpaĝo. Ekzemple multaj demandoj pri laŭleĝeco de iu aŭ alia konduto eĉ ne mencias, ke la demando temas pri laŭleĝeco en Usono. Oni konsideras tion memevidenta. Krome, oni devas bone scipovi la anglan por partopreni. Tio donas al denaskaj angloparolantoj grandan avantaĝon relative la nedenaskulojn.

Tial, mi ŝatus, ke ekzistu Esperanta Quora. Ĉu ankaŭ vi?

Серёга (显示个人资料) 2015年11月17日上午3:52:17

Se vi eŭropano estas, vi devas scii la angla - lingvo de unueca, unuopa, unuecigada Eŭropo.

ghibulo (显示个人资料) 2015年11月17日上午9:07:15

Mi ankaŭ ŝatus esperantan version... oni povas ne nur de la temo ion novan lerni, sed ankaŭ de la diversaj esperantaj sprimoj. Feliĉe havas ni 'lernu' kaj wikipedion okulumo.gif La angla estas neceso nun, latina lingvo estis antaŭe, la araba aŭ la ĉina estos dum proksima tempo okulumo.gif ... kaj ni devas konservi nian lingvon por epoko, kiam homoj estos pli saĝa ridulo.gif

yyaann (显示个人资料) 2015年11月17日下午12:56:00

Серёга:Se vi eŭropano estas, vi devas scii la angla - lingvo de unueca, unuopa, unuecigada Eŭropo.
Mi ne certas, ĉu temas pri ŝerca aŭ serioza aserto, do bonvolu pardoni mian eble mistrafan respondon.

Kiel uzanto de Quora mi memkompreneble ja scipovas la anglan kaj fakte studis ĝin multe pli longe ol iu ajn alia lingvo, kiun mi krome scipovas. Mi antaŭ nelonge ricevis la TOEFL-atestilon, kaj laŭ freŝe plenumita ekzameno de mia universitato, mia nivelo estas C2.

Tamen, mi konstatas, ke la lingvo-nivelo de la Quora-uzantoj estas nekutime alta. Ilia neordinare alta eduk- kaj sci-nivelo kompreneble klarigas tion.

Sed kiel nedenaskulo de la angla, tio pligrandigas mian timemon partopreni. Mi kutime sentas min pli memfida, por komenti la respondon, aŭ fari demandon ol por verki veran, plenan respondon.

Ĉu nur mi sentas tiel? Mi konjektas nee. Kaj mi pensas, ke Esperant-lingva Quora-stila retpaĝo tiun problemon iugrade solvus.
ni devas konservi nian lingvon por epoko, kiam homoj estos pli saĝa ridulo.gif
Haha, jes prave. ridulo.gif

Frano (显示个人资料) 2015年11月17日下午3:11:26

ghibulo:... kaj ni devas konservi nian lingvon por epoko, kiam homoj estos pli saĝa ridulo.gif
Ĉu nur konservi?
externalImage.png

回到上端