Kwa maudhui

Lakto

ya nornen, 18 Novemba 2015

Ujumbe: 10

Lugha: Esperanto

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 18 Novemba 2015 2:45:40 asubuhi

Jen hazarda observaĵo:

La Majaoj ne konis la bestan lakton antaŭ ol ilin konkeris la Hispanoj. Ĉe ili ne estis laktdonantaj bestoj. Ĉiuj mamuloj aŭ (a) klopodis manĝi homojn kiel jaguaroj, aŭ (b) estis ronĝuloj, aŭ (c) estis tapiroj. Ŝajne neniu el ili taŭgis por esti melkataj.

Sekve, la majaaj lingvoj ne havas vorton por "lakto". Ili ja havas la vorton "ya’al", kiun signifas "suko" aŭ "rezino".

xya’al tu’ [ʃtʲaʔal tuʔ] = mamsuko = patrina lakto
xya’al xtu’ wakax [ʃtʲaʔal ʃtuʔ kʷakaʃ] = mamsuko de bovino* = bovina lakto

Tiu vorto "ya’al" estas tre utila kiel en:

xya’al u [ʃtʲaʔal ʔu] = okulsuko = larmo
ya’al kab’ [tʲaʔal kaɓ] = suko dolĉa = mielo
xya’al kun [ʃtʲaʔal kun] = penissuko = spermo

...lingvo sen lakto tamen kun multe da sukoj.

----
* Ankaŭ la vorto "wakax" estas prunita el la Hispana. "Wakax" = "vacas" = "bovinoj".

Тerurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2015 11:27:37 alasiri

xya’al tu’
xya’al xtu
xya’al
ya’al
xya’al

хуаляль tre plaĉas al mi

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2015 1:22:12 asubuhi

Тerurĉjo:xya’al tu’
xya’al xtu
xya’al
ya’al
xya’al

хуаляль tre plaĉas al mi
Eble eĉ pli plaĉe al vi:
Ankaŭ ekzistas la vorto "juy", kiu prononcatas "ĥuj". Tamen ĝi signifas tute malsaman aferon.

Тerurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2015 1:35:17 asubuhi

nornen:
Тerurĉjo:xya’al tu’
xya’al xtu
xya’al
ya’al
xya’al

хуаляль tre plaĉas al mi
Eble eĉ pli plaĉe al vi:
Ankaŭ ekzistas la vorto "juy", kiu prononcatas "ĥuj". Tamen ĝi signifas tute malsaman aferon.
damne, mi estas в ахуе

ĉu pugo?

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2015 1:39:09 asubuhi

Тerurĉjo:
nornen:
Тerurĉjo:xya’al tu’
xya’al xtu
xya’al
ya’al
xya’al

хуаляль tre plaĉas al mi
Eble eĉ pli plaĉe al vi:
Ankaŭ ekzistas la vorto "juy", kiu prononcatas "ĥuj". Tamen ĝi signifas tute malsaman aferon.
damne, mi estas в ахуе

ĉu pugo?
Ne. Ĝi signifas "batadu ĝin", "frapadi ĝin".

erinja (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2015 9:06:42 alasiri

Memorigas min pri tuko en Esperanto. Praktike ajnspeca ŝtofo, kiu havas plej diversajn nomojn en aliaj lingvoj, estas ia tuko en Esperanto. Naztuko, koltŭko, kaptuko, vindotuko, antaŭtuko, ktp., eĉ por ne paroli pri bantuko, mantuko, ktp

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2015 4:58:54 asubuhi

erinja:Memorigas min pri tuko en Esperanto. Praktike ajnspeca ŝtofo, kiu havas plej diversajn nomojn en aliaj lingvoj, estas ia tuko en Esperanto. Naztuko, koltŭko, kaptuko, vindotuko, antaŭtuko, ktp., eĉ por ne paroli pri bantuko, mantuko, ktp
Por Esperanto tio estas normale - tio estis farita por malpliigi kvanton de radikoj.
Majaoj ja sciis nek ĉevalojn, nek bovinojn. Sed ili ja sciis virinan lakton kaj devis scii ke tio estas ne simpla "suko". Alie, oni ankaŭ devis nomi sangon ankaŭ "suko", kiel nomis ĝin antikvaj grekaj kuracistoj.

erinja (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2015 5:25:19 alasiri

sergejm:Por Esperanto tio estas normale - tio estis farita por malpliigi kvanton de radikoj.
Majaoj ja sciis nek ĉevalojn, nek bovinojn. Sed ili ja sciis virinan lakton kaj devis scii ke tio estas ne simpla "suko". Alie, oni ankaŭ devis nomi sangon ankaŭ "suko", kiel nomis ĝin antikvaj grekaj kuracistoj.
Vi ne diris, kio estas la majaa vorto por "sango", laŭ mia imago, tio ankaŭ povus esti ia suko.

Kiam mi estis infano, mia patro ofte ŝerce nomis lakton "muu-suko" (laŭ la bleko de bovino). Do por mi, nomi tion kun "suko" ne estas aparte stranga, kvankam ĝi sendube estas videble malsama ol la suko de frukto.

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2015 5:31:00 alasiri

sergejm:Por Esperanto tio estas normale - tio estis farita por malpliigi kvanton de radikoj.
La samo certas pri la majaaj lingvoj, ĉar ili estas aglutinaj. Tamen mi havas la impreson, ke la majaaj lingvoj havas malpli da radikoj ol Esperanto, kaj ĉ. 90% el ili estas unusilabaj CV(C)(C). Iuj morfemoj havas direktan analogaĵon en Esperanto: -b'aal = -ej, -leb' = -il, -el = -ist, resi = -ig, o' = -iĝ, -enaq = -int, -b'il = -it. ktp. Aliaj ne havas analogaĵon: -jik = tempo de fari ion, ekz tikla = komenci ion -> tiklajik = momento de la komenco. Ankaŭ de ĉiu verbo oni derivas grandnombron de novaj verboj: aw = semi ion (transitiva), awok = semi (antipasiva), awe'k = esti semata (pasiva), awmank (senpersona) = semi oni, awresi = semigi ion (transitiva), awresink = semigi (antipasiva), awresiik = esti semigata (pasiva), kaj verboj por semi rapide, semi multajn aĵojn, semi unu post la alia, semi subite, semi por alia persono, semi pasante, veni por semi, iri por semi, ktp, ktp. Ekzemple la nura vorto "xolinxnume'b'oq" [1] signifas "li venis kaj pasante li alvokis min" kaj "molinaab'oq" [2] signifas "Ne venu por alvoki min".

----
[1] x-ol-in-x-nume'-b'oq = pasinteco-venante-min-li-pasante-voki.
[2] m-ol-in-aa-b'oq = malpermeso-venante-min-vi-voki.

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2015 5:51:10 alasiri

erinja:Vi ne diris, kio estas la majaa vorto por "sango", laŭ mia imago, tio ankaŭ povus esti ia suko.

Kiam mi estis infano, mia patro ofte ŝerce nomis lakton "muu-suko" (laŭ la bleko de bovino). Do por mi, nomi tion kun "suko" ne estas aparte stranga, kvankam ĝi sendube estas videble malsama ol la suko de frukto.
Sango ja estas aparta vorto kik’ [kikʼ]. Por aliaj likvaĵoj oni uzas derivaĵojn de ha’ (akvo, ĉiu maldika livkaĵo, ekz kaxlan ha’ [haʔ] = eksterlanda akvo = biero, waxha’ = freneza akvo = alkoholaĵo, hab’ = akvoj = pluvo, nimha’ = granda akvo = rivero, purulha’ = molusko-akvo = nomo de urbo), aŭ derivaĵojn de ya’al [tʲaʔal] (suko, ĉiu dika likvaĵo, ekz fruktsuko, mielo, lakto, rezino, kaŭĉuko).

Kurudi juu