programado per QtQuick2
글쓴이: Kirilo81, 2015년 11월 19일
글: 13
언어: Esperanto
Kirilo81 (프로필 보기) 2015년 12월 3일 오전 9:15:14
Dankon pro la testo, mi demandis en forumo pri Plasma5, ĉu iu scias, kial la bildarmontro ne respektas la limojn de la plasmoido. Eble tie iu scias, kio ŝanĝiĝis en Qt5 tiurilate.
sergejm (프로필 보기) 2015년 12월 3일 오전 10:17:29
Kirilo81:Dankon pro la testo, mi demandis en forumo pri Plasma5, ĉu iu scias, kial la bildarmontro ne respektas la limojn de la plasmoido. Eble tie iu scias, kio ŝanĝiĝis en Qt5 tiurilate.Mi pensis de via antaŭa priskribo, ke la plasmoido rulas bildon nur duone, sed via ekrankopio montras alion.
Vi povas ankaŭ provi meti FolderListModel en la ekzamplon kun Flipable, proksimume ĉi tiel:
onTriggered: {En Qt 4.7 FolderListModel ne havas ĉi tiun get().
front.source = forderModel.get(index, "filePath" );
index++;
if (index == count) index = 0;
back.source = forderModel.get(index, "filePath" );
flipable.flipped = !flipable.flipped
}
Ankaŭ mi povas ludi per la dua parametro de positionViewAtIndex()
Ĝi povas esti:
ListView.Beginning
ListView.Center
ListView.End
ListView.Visible
ListView.Contain
PS: mi demandis la samon en rusa forumo:
http://forum.vingrad.ru/forum/topic-385806.html
Kirilo81 (프로필 보기) 2015년 12월 4일 오후 9:55:59
Ho, clip: true solvis la problemon. Nun mi rehavas la fotojn de miaj infanoj sur mia labortablo!
Multan dankon, Sergej!
Multan dankon, Sergej!