Kwa maudhui

programado per QtQuick2

ya Kirilo81, 19 Novemba 2015

Ujumbe: 13

Lugha: Esperanto

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2015 9:15:14 asubuhi

Dankon pro la testo, mi demandis en forumo pri Plasma5, ĉu iu scias, kial la bildarmontro ne respektas la limojn de la plasmoido. Eble tie iu scias, kio ŝanĝiĝis en Qt5 tiurilate.

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2015 10:17:29 asubuhi

Kirilo81:Dankon pro la testo, mi demandis en forumo pri Plasma5, ĉu iu scias, kial la bildarmontro ne respektas la limojn de la plasmoido. Eble tie iu scias, kio ŝanĝiĝis en Qt5 tiurilate.
Mi pensis de via antaŭa priskribo, ke la plasmoido rulas bildon nur duone, sed via ekrankopio montras alion.

Vi povas ankaŭ provi meti FolderListModel en la ekzamplon kun Flipable, proksimume ĉi tiel:
onTriggered: {
front.source = forderModel.get(index, "filePath" );
index++;
if (index == count) index = 0;
back.source = forderModel.get(index, "filePath" );
flipable.flipped = !flipable.flipped
}
En Qt 4.7 FolderListModel ne havas ĉi tiun get().

Ankaŭ mi povas ludi per la dua parametro de positionViewAtIndex()
Ĝi povas esti:
ListView.Beginning
ListView.Center
ListView.End
ListView.Visible
ListView.Contain

PS: mi demandis la samon en rusa forumo:
http://forum.vingrad.ru/forum/topic-385806.html

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 4 Desemba 2015 9:55:59 alasiri

Ho, clip: true solvis la problemon. Nun mi rehavas la fotojn de miaj infanoj sur mia labortablo!
Multan dankon, Sergej!

Kurudi juu