본문으로

Anstataŭi rusan per angla sur ukraina pasaporto

글쓴이: Demian, 2015년 11월 21일

글: 27

언어: Esperanto

Frano (프로필 보기) 2016년 1월 20일 오후 3:10:23

externalImage.png

Kion vi pensas pri mondpasporto por iu ajn homo sendepende de lia civitaneco?

MoutOp (프로필 보기) 2016년 1월 20일 오후 3:28:54

Ĉu tiu novaĵo estas vera? Jen bildo de pasporto el 2010 kiu jam havas sian tekston en la Ukrajna kaj en la Angla nur.

Kaj eĉ la pasportoj de komunista Ukrajnio ne estis en la Rusa (sed en la Ukrajna, en la Franca kaj en la Germana) (jen bildo).

Justpatrolo (프로필 보기) 2016년 1월 20일 오후 4:54:56

Frano:externalImage.png

Kion vi pensas pri mondpasporto por iu ajn homo sendepende de lia civitaneco?
Mi pensas. Mondpasporton devas havi mondohomo, t.e. SATano, se temas pri esperanta movado.

En moderna medio tian ĉi pasporton devas havi civitano de Tutmonda Unio. Nun mi ne konas similan union en 6 kontinentoj de la tero.

Frano (프로필 보기) 2016년 1월 20일 오후 5:01:50

MoutOp:Ĉu tiu novaĵo estas vera?
Tio ne estas la ukraina pasporto, sed la tutmonda pasporto por iu ajn homo de nia planedo.
Nun en Ukrainujo estas internaj (en la ukraina kaj la rusa) kaj eksteraj pasportoj (en la ukraina kaj la angla).
Ekde 2016 komencas funkcii novaj internaj pasportoj en la ukraina kaj la angla.
Kaj eĉ la pasportoj de komunista Ukrajnio ne estis en la Rusa (sed en la Ukrajna, en la Franca kaj en la Germana) (jen bildo).
tio estas pasporto de antaŭ komunista periodo

MoutOp (프로필 보기) 2016년 1월 21일 오전 7:04:34

Frano:
MoutOp:Ĉu tiu novaĵo estas vera?
Nun en Ukrainujo estas internaj (en la ukraina kaj la rusa) kaj eksteraj pasportoj (en la ukraina kaj la angla).
Ekde 2016 komencas funkcii novaj internaj pasportoj en la ukraina kaj la angla.
Dankon! Mi legis ĉe Anglalingva Wikipedia ke estis nur unu pasporto, kiu funkcias kiel interna kaj ekstera pasporto, tio do estas eraro.

Nu, mi komprenas nun kial Rusparolantaj Ukrajnoj malfeliĉas pro tiu decido. Se mi bone scias, interna pasporto funkcias kiel la "naciaj identecaj kartoj" en Francio; tiukaze ĝi ne bezonus esti en la Angla ĉar vi ne povas iri eksterlanden kun ĝi (aŭ nur ene de Eŭropa Unio kun la Franca karto). Ve!, inter militema Rusio kaj "rusofobio" (= kontraŭrusismo) de la nuna Ukrajna registaro, paco ne revenos baldaŭ en tiu bela lando...

Frano:
MoutOp:Kaj eĉ la pasportoj de komunista Ukrajnio ne estis en la Rusa (sed en la Ukrajna, en la Franca kaj en la Germana) (jen bildo).
tio estas pasporto de antaŭ komunista periodo
Jes vi pravas, mi pardonpetas. Mi eraris por ĝia nomo (Українська Народна Республіка, Ukrajna Popola Respubliko), kiu pensigis min pri la la t.n. "popolaj demokratioj" el Orienteŭropo.

Frano (프로필 보기) 2016년 1월 21일 오전 9:23:12

MoutOp:Nu, mi komprenas nun kial Rusparolantaj Ukrajnoj malfeliĉas pro tiu decido. Se mi bone scias, interna pasporto funkcias kiel la "naciaj identecaj kartoj" en Francio; tiukaze ĝi ne bezonus esti en la Angla ĉar vi ne povas iri eksterlanden kun ĝi (aŭ nur ene de Eŭropa Unio kun la Franca karto). Ve!, inter militema Rusio kaj "rusofobio" (= kontraŭrusismo) de la nuna Ukrajna registaro, paco ne revenos baldaŭ en tiu bela lando...
Mi ankaŭ ne komprenas kial la angla aperis en internaj pasportoj.
La peticio postulis ekskludi la rusan kaj lasi nur la ukrainan.
Tamen la prezidanto ordonis anstataŭigi la rusan per la angla, ĉar ĝi "estas la lingvo de internacia komunikado" ...

Fakte tio estas plasta elektronika identeca karto
externalImage.png

P.S.
The 'World Passport' That's Trying to Erase National Boundaries

Clarence666 (프로필 보기) 2016년 2월 3일 오전 11:41:38

ke angla anstaŭus rusa sur ukraina pasaporto
-> ke angla anstatauxus rusan sur ukraina pasporto
P.S. The 'World Passport' That's Trying to Erase National Boundaries
Pli bona ideo por la ukraina registaro: forigu entute vian ukrainan pasporton kaj disdonu kaj akceptu nur la mondan pasporton.
Kion vi pensas pri mondpasporto por iu ajn homo sendepende de l r ia civitaneco?

다시 위로