Vai all’indice

kial la normaluloj malŝatas ekologistojn, vegetaranojn, pacigistojn, esperantistojn, ktp?

di cromañon, 21 novembre 2015

Messaggi: 21

Lingua: Esperanto

Alkanadi (Mostra il profilo) 23 novembre 2015 15:39:28

cromañon:...kial la normaluloj...
Ne ekzistas normaluloj. Ili kaŝas siajn bizarecojn.
...malŝatas ekologistojn, vegetaranojn, pacigistojn, esperantistojn, kaj aliajn similajn ulojn?
Homoj respektas tiujn, kiuj havas monon, potencon, kaj seksumon.

cromañon (Mostra il profilo) 24 novembre 2015 17:46:23

estas interese ke la ekologistoj, kiuj estis unu el la plej malŝatataj kaj atakataj grupoj dum la historio, tamen dum la lastaj jaroj komencas esti respektataj en kelkaj landoj, eble pro la bedaŭrinda stato de la planedo kiu malpliboniĝas rapide.

Justpatrolo (Mostra il profilo) 06 dicembre 2015 10:49:11

Ĉiuj homoj estas individuoj kaj ĉiu havas propran vidpunkton. Ne povas nordaj popoloj (ekzemple eskimosoj) esti vegetaranoj ĉar ne vegetas tie bananoj aŭ abrikotoj. Ili konas nur viandon kaj fiŝon. La mongoloj manĝas nur viandon. Kiel ni povas ion postuli? Neniu kontraŭas se vi estas vegetarano, sed la vegetaranismo ne devas esti komuna ideo (por ĉiuj). La pacifismo ankaŭ estas nepopulara agado ĉar multaj pacifistoj negas devon defendi sian popolon. Multaj kaŭzoj malpermesas disvolvigi iujn hobiojn aŭ ideojn. Esperanto estas danĝera konkurento por naciaj lingvoj, kies influon apogas la ŝtatoj. Ktp, ktp.

Frano (Mostra il profilo) 06 dicembre 2015 11:55:59

Justpatrolo:Esperanto estas danĝera konkurento por naciaj lingvoj, kies influon apogas la ŝtatoj.
Ĉu Esperanto povus esti konkuranto por tiuj naciaj lingvoj kiuj ne pretendas esti internaciaj?

Justpatrolo (Mostra il profilo) 06 dicembre 2015 16:24:32

Frano:
Justpatrolo:Esperanto estas danĝera konkurento por naciaj lingvoj, kies influon apogas la ŝtatoj.
Ĉu Esperanto povus esti konkuranto por tiuj naciaj lingvoj kiuj ne pretendas esti internaciaj?
Al mi ŝajnas ke internacia lingvo laŭ la historia praktiko estas ĉiam unusola. Esperanto estas konkuranto por la angla. Tamen ĝi (Esperanto) neniam povas venki pro pozicio de la ŝtatgvidantoj.
Al naciaj lingvoj, kiuj ne pretendas esti internaciaj, Esperanto tute ne minacas, ĉar ĝi ne povas substitui ilin. Ja Esperanto estas nur helplingvo.

cromañon (Mostra il profilo) 09 dicembre 2015 16:42:36

Justpatrolo:Ĉiuj homoj estas individuoj kaj ĉiu havas propran vidpunkton. Ne povas nordaj popoloj (ekzemple eskimosoj) esti vegetaranoj ĉar ne vegetas tie bananoj aŭ abrikotoj. Ili konas nur viandon kaj fiŝon. La mongoloj manĝas nur viandon. Kiel ni povas ion postuli? Neniu kontraŭas se vi estas vegetarano, sed la vegetaranismo ne devas esti komuna ideo (por ĉiuj). La pacifismo ankaŭ estas nepopulara agado ĉar multaj pacifistoj negas devon defendi sian popolon. Multaj kaŭzoj malpermesas disvolvigi iujn hobiojn aŭ ideojn. Esperanto estas danĝera konkurento por naciaj lingvoj, kies influon apogas la ŝtatoj. Ktp, ktp.
ekzistas multaj vegetaranoj en la mondo, precipe en malriĉaj regionoj kie malfacilas aŭ multekostas akiri viandon, en afriko, azio, latinameriko, ktp. mi pensas ke manĝi viandon aŭ fiŝon unu aŭ du foje semajne, estas pli sane ol esti vegetarano. tamen mi respektas la homojn kiuj decidas propravole fariĝi vegetaranoj kaj ne komprenas la mokemon kontraŭ ili.

Justpatrolo (Mostra il profilo) 09 dicembre 2015 18:45:06

cromañon:ekzistas multaj vegetaranoj en la mondo, precipe en malriĉaj regionoj kie malfacilas aŭ multekostas akiri viandon, en afriko, azio, latinameriko, ktp. mi pensas ke manĝi viandon aŭ fiŝon unu aŭ du foje semajne, estas pli sane ol esti vegetarano. tamen mi respektas la homojn kiuj decidas propravole fariĝi vegetaranoj kaj ne komprenas la mokemon kontraŭ tiuj homoj.
Kion vi pensas pri familioj, kie viroj (en plimulto da okazoj) amas la viandon, sed iliaj amataj edzinoj amas nur vegetan manĝaĵon? ridulo.gif Kaj ili neniam mokas, sed amas unu la alian.
Homoj loĝantaj en malriĉaj regionoj, certe, manĝas tion, kio estas akirebla. Tio ne estas rekta vegetaranismo. Sed estas pluraj vegetaranoj inter la riĉuloj. Tio estas alia afero. Tiuj ĉi homoj konscie elektas por si vegetan dieton laŭ multaj kaŭzoj. Neniu povas juĝi vegetaranon pro lia kutimo, ĉar neniu konas la kaŭzon de lia vegetaranismo. Kaj tiuj ĉi kaŭzoj povas esti tre seriozaj. Ĉiuj homoj havas la sanon aŭ la malsanon, propran vidpunkton je murdo de bestoj, religian tabuon ktp, ktp.

cromañon (Mostra il profilo) 09 dicembre 2015 19:02:53

mi tamen feliĉas ke la mokoj kontraŭ ekologistoj malkreskas, mi memoras ke antaŭ nur jardeko simpatiantoj de ekologio estis mokataj kaj atakataj en multaj vilaĝoj en hispanio. nun tiuj atakoj malkreskas aŭ malaperas en multaj lokoj.

Koracio (Mostra il profilo) 25 dicembre 2015 17:19:22

Ne la normaluloj malŝatas, sed iuj normaluloj malŝatas. La infanoj povas spiti ankaŭ al iu, kiu iras kaki lerneje. Eblas, ke movmalkapabla patro diras al lia filino, ke la infano kun paroleraro estas ankaŭ intelekte malkapabla, kaj ŝi pravas, se ŝi mokas ŝin. Ne estas malsamo inter la plimulto kaj malplimulto, ĉar ankaŭ la membroj de malplimultoj povas esti malamikaj kontraŭ la plimulto.

cellus (Mostra il profilo) 26 dicembre 2015 17:42:58

Se la vegetaranoj aŭ ekologistoj estas la plimulto, neniu mokas ilin – almenaŭ ne laŭte. Se ili estas malplimulto, estas ja facile moki ilin, ĉar oni havos grandan apogon de preskaŭ ĉiuj aliaj – krom la vegetaranoj, kompreneble.

Cetere, mi havas parencojn: la viro estas viandmanĝanto kaj la edzino vegetaranino. Ili solvis la afeon tiel ke la viro iris kurson por kuirado kaj nuntempe kuiras tre bone – viandon. Kaj la edzino manĝas siajn vegetarajn manĝaĵojn.

Torna all’inizio