kial la normaluloj malŝatas ekologistojn, vegetaranojn, pacigistojn, esperantistojn, ktp?
从 cromañon, 2015年11月21日
讯息: 21
语言: Esperanto
Alkanadi (显示个人资料) 2015年11月23日下午3:39:28
cromañon:...kial la normaluloj...Ne ekzistas normaluloj. Ili kaŝas siajn bizarecojn.
...malŝatas ekologistojn, vegetaranojn, pacigistojn, esperantistojn, kaj aliajn similajn ulojn?Homoj respektas tiujn, kiuj havas monon, potencon, kaj seksumon.
cromañon (显示个人资料) 2015年11月24日下午5:46:23
Justpatrolo (显示个人资料) 2015年12月6日上午10:49:11
Frano (显示个人资料) 2015年12月6日上午11:55:59
Justpatrolo:Esperanto estas danĝera konkurento por naciaj lingvoj, kies influon apogas la ŝtatoj.Ĉu Esperanto povus esti konkuranto por tiuj naciaj lingvoj kiuj ne pretendas esti internaciaj?
Justpatrolo (显示个人资料) 2015年12月6日下午4:24:32
Frano:Al mi ŝajnas ke internacia lingvo laŭ la historia praktiko estas ĉiam unusola. Esperanto estas konkuranto por la angla. Tamen ĝi (Esperanto) neniam povas venki pro pozicio de la ŝtatgvidantoj.Justpatrolo:Esperanto estas danĝera konkurento por naciaj lingvoj, kies influon apogas la ŝtatoj.Ĉu Esperanto povus esti konkuranto por tiuj naciaj lingvoj kiuj ne pretendas esti internaciaj?
Al naciaj lingvoj, kiuj ne pretendas esti internaciaj, Esperanto tute ne minacas, ĉar ĝi ne povas substitui ilin. Ja Esperanto estas nur helplingvo.
cromañon (显示个人资料) 2015年12月9日下午4:42:36
Justpatrolo:Ĉiuj homoj estas individuoj kaj ĉiu havas propran vidpunkton. Ne povas nordaj popoloj (ekzemple eskimosoj) esti vegetaranoj ĉar ne vegetas tie bananoj aŭ abrikotoj. Ili konas nur viandon kaj fiŝon. La mongoloj manĝas nur viandon. Kiel ni povas ion postuli? Neniu kontraŭas se vi estas vegetarano, sed la vegetaranismo ne devas esti komuna ideo (por ĉiuj). La pacifismo ankaŭ estas nepopulara agado ĉar multaj pacifistoj negas devon defendi sian popolon. Multaj kaŭzoj malpermesas disvolvigi iujn hobiojn aŭ ideojn. Esperanto estas danĝera konkurento por naciaj lingvoj, kies influon apogas la ŝtatoj. Ktp, ktp.ekzistas multaj vegetaranoj en la mondo, precipe en malriĉaj regionoj kie malfacilas aŭ multekostas akiri viandon, en afriko, azio, latinameriko, ktp. mi pensas ke manĝi viandon aŭ fiŝon unu aŭ du foje semajne, estas pli sane ol esti vegetarano. tamen mi respektas la homojn kiuj decidas propravole fariĝi vegetaranoj kaj ne komprenas la mokemon kontraŭ ili.
Justpatrolo (显示个人资料) 2015年12月9日下午6:45:06
cromañon:ekzistas multaj vegetaranoj en la mondo, precipe en malriĉaj regionoj kie malfacilas aŭ multekostas akiri viandon, en afriko, azio, latinameriko, ktp. mi pensas ke manĝi viandon aŭ fiŝon unu aŭ du foje semajne, estas pli sane ol esti vegetarano. tamen mi respektas la homojn kiuj decidas propravole fariĝi vegetaranoj kaj ne komprenas la mokemon kontraŭ tiuj homoj.Kion vi pensas pri familioj, kie viroj (en plimulto da okazoj) amas la viandon, sed iliaj amataj edzinoj amas nur vegetan manĝaĵon? Kaj ili neniam mokas, sed amas unu la alian.
Homoj loĝantaj en malriĉaj regionoj, certe, manĝas tion, kio estas akirebla. Tio ne estas rekta vegetaranismo. Sed estas pluraj vegetaranoj inter la riĉuloj. Tio estas alia afero. Tiuj ĉi homoj konscie elektas por si vegetan dieton laŭ multaj kaŭzoj. Neniu povas juĝi vegetaranon pro lia kutimo, ĉar neniu konas la kaŭzon de lia vegetaranismo. Kaj tiuj ĉi kaŭzoj povas esti tre seriozaj. Ĉiuj homoj havas la sanon aŭ la malsanon, propran vidpunkton je murdo de bestoj, religian tabuon ktp, ktp.
cromañon (显示个人资料) 2015年12月9日下午7:02:53
Koracio (显示个人资料) 2015年12月25日下午5:19:22
cellus (显示个人资料) 2015年12月26日下午5:42:58
Cetere, mi havas parencojn: la viro estas viandmanĝanto kaj la edzino vegetaranino. Ili solvis la afeon tiel ke la viro iris kurson por kuirado kaj nuntempe kuiras tre bone – viandon. Kaj la edzino manĝas siajn vegetarajn manĝaĵojn.