去目錄頁

Rusio nuna

从 Серёга, 2015年11月21日

讯息: 28

语言: Esperanto

Серёга (显示个人资料) 2015年11月21日下午8:58:56

Kia Rusio nuna estas?
Ĝi estas preskaŭ tuta paŭsaĵo de eŭropo.
Nur fiedzecon ne leĝigis ni ĝustatempe.
Ukrainio baris. Tio eblas ne ŝerco. malgajo.gif
Ĉar mia fracjoj - ukrainianoj, vi ĉion implikis.
Vojo al eŭropo estis tra Rusio.
Ne estas nepre detrui muron se estas pordo, eĉ tiel pli proksime estas. ridulo.gif

Mi amas kaj dankas Ukrainion!

abc_vz (显示个人资料) 2015年12月7日下午3:55:46

Mi same amas Ukrainion. Bedaŭrinde, kun Rusio nuntempe estas vojo en ion timigan nekonatan.

corobu (显示个人资料) 2015年12月8日上午9:33:21

Серёга:Kia Rusio nuna estas?
Ĝi estas preskaŭ tuta paŭsaĵo de eŭropo.
[...].
Vi pravas. Al mi Rusio aspektas pli proksima ol Turkio, ĉefe la rusoj. La problemo estas tiuj kiuj administras Rusion, ĉu ili estas sufiĉe "saĝaj rusoj"?
Mi amas kaj dankas Ukrainion!
Kiam mi rigardas al la mapo mi observas ke la formo de Ukrainio similas al la formo de Turkio. Enestas du malsimilaj areoj en ambaŭ landoj: ia okcidenta parto kiu klare sin turnas al okcidento kaj ia orienta parto kiu pli malforte ricevas la okcidentajn influojn. Tiuj internaj fendoj en ŝtato aŭguras nenion bonan por la paco interne de la ŝtato (krom se la administrantoj de la lando estas same lertaj kaj ruzaj kiel la aktualaj rusiaj, kompreneble...).
Mireja

sergejm (显示个人资料) 2015年12月8日下午12:34:56

Jam delonge, ĉ. 1000 jaro, Roma Papo kaj Konstantinola Patriarko kverelis - ne tro gravas pro kio - kaj en rezulto unueca Kristana religio dividiĝis je du eklezioj: Katolika kaj Ortodoksa.
Ankaŭ iĝis dividitaj serboj kaj kroatoj (kiuj parolas saman lingvon) kaj ukrainianoj (la orientaj estis ortodoksaj, la okcidentaj iĝis uniatoj).
Preskaŭ ĉiuj oktodoksaj landoj, krom Rusio, poste estis konkeritaj de Turkio.
Kvankam nun multaj ne plu estas religiemaj, provoj unuigi serbojn kaj kroatojn en jugoslavojn kaj ukrainianojn en unu ŝtato ne sukcesis.
Ne tiom gravas kiel saĝaj rusaj kaj eŭropaj estroj - la divido de religioj plu efikas.
Unuiĝo devas komenci de renkonto de Roma Papo kaj Moskva Patriarko.

Justpatrolo (显示个人资料) 2015年12月8日下午12:56:42

Ĉu Rusio ne estas multekonfesia? Kial la Patriarko devas ion entrepreni?

corobu (显示个人资料) 2015年12月8日下午1:14:08

sergejm:Jam delonge, ĉ. 1000 jaro, Roma Papo kaj Konstantinola Patriarko kverelis - ne tro gravas pro kio - kaj en rezulto unueca Kristana religio dividiĝis je du eklezioj: Katolika kaj Ortodoksa.
Ankaŭ iĝis dividitaj serboj kaj kroatoj (kiuj parolas saman lingvon) kaj ukrainianoj (la orientaj estis ortodoksaj, la okcidentaj iĝis uniatoj).
Preskaŭ ĉiuj oktodoksaj landoj, krom Rusio, poste estis konkeritaj de Turkio.
Kvankam nun multaj ne plu estas religiemaj, provoj unuigi serbojn kaj kroatojn en jugoslavojn kaj ukrainianojn en unu ŝtato ne sukcesis.
Ne tiom gravas kiel saĝaj rusaj kaj eŭropaj estroj - la divido de religioj plu efikas.
Unuiĝo devas komenci de renkonto de Roma Papo kaj Moskva Patriarko.
La respondo montras kaj historian kaj religian aspekton. Tio de mi skribita estis diktata de geopolitikaj akualaj konsideroj. Mi ne povas konsenti kun vi kiu diras ke ne tiom gravas ĉu la administrantoj de lando estas saĝaj. Historie estas sufiĉe da ekzemploj kiuj montras ke malsaĝeco de unika viro povas konduki popolon sur terurajn vojojn. Mireja

IkuTurso (显示个人资料) 2016年1月21日上午9:25:03

La pintosporto temas pri konkurado de farmakologio

Mescheryakov (显示个人资料) 2016年1月21日下午10:47:51

Bedaŭrinde ni ne scias kio okazos "morgaŭ" en Rusio malgajo.gif

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2016年1月24日上午8:34:23

Rusio estas diktatora kaj imperieca lando, ĉi tie ne temas pri bonaj institucioj aŭ respondeco, kaj ĝis ekzistas ĉi kombinaĵo, ni ĉiam vidos atakojn, aneksojn kaj militojn kontraŭ aliaj landoj, precipe kun najbaroj. Nun Rusio arogante aneksis parton de Moldavio, Kartvelio, Ukrainio, morgaŭ komencos militi aŭ eĉ jam iom hibride militas kontraŭ Belarusio, Armenio kaj Kazaĥio.

Por senfine regi en Kremlo necesas havi laŭeble pli da malamikoj, ne gravas ĉu memkreitaj aŭ memelpensitaj, gravas ke ili ĉiam estu kaj ke ĉiam estu militoj (nu kaj estos tre malbone por ĉi sistemo, se apud Rusio estos iu prospera kaj demokratia lando, precipe se ĝi povus montri ekzemplon por rusianoj).

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2016年1月24日上午8:38:43

Mescheryakov:Bedaŭrinde ni ne scias kio okazos "morgaŭ" en Rusio malgajo.gif
Kial ne scias?
Fin-fine ĉiuj militkrimuloj falas kaj ĉiuj imperioj disfalas (ja ĉio estas simple - neniu volas esti sklavo).

回到上端