Ĉu ĉi tiu koloro estas purpura aŭ rozkolora
de harlandski, 25 de noviembre de 2015
Aportes: 12
Idioma: Esperanto
harlandski (Mostrar perfil) 25 de noviembre de 2015 16:59:59
Nuntempe ni lernas kune farbojn. Mi jam lernis kelkajn farbojn ĉe DuoLingo, sed post kiam mi faris kurso ĉe Memrise, kaj spektis variajn filmetojn ĉe Jutubo, mi konfusiĝis pri la diferenco inter "rozkolora", "purpura", kaj " viola". Mi provis trovi respondojn per Google, sed sensukcese.
Ŝajnas, ke rozkoloro estas tre pala koloro, la koloro, kiun kutime portas bebinoj. Kaj viola estas la koloro de la samnoma floro, do tre malluma. Kaj purpura?!
Mi alligos foton de papero. Ĉu ĝi estas purpura aŭ malluma rozkolora? Kie mi povas trovi aŭtoritan priskribon de la diferencoj inter ĉi tiuj tri koloroj?
harlandski (Mostrar perfil) 25 de noviembre de 2015 17:07:35
Redakto: La farboj de la muro kaj la ilo dekstre ankaŭ povus klarigi la situacion!
harlandski (Mostrar perfil) 25 de noviembre de 2015 17:55:36
Roch:pink = RGB 255 192 203Dankon por via respondo, sed mi demandis pri koloroj en Esperanto, ne en la angla. Mi estas preskaŭ certa, ke ne estas direkta interrilado inter la anglaj kaj la esperantaj kolornamoj... Bedaŭrinde la ligilo ankaŭ ne helpis min klarigi la situacion.
violet = RGB 238 130 238
purple = RGB 128 0 128
http://fr.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...
harlandski (Mostrar perfil) 26 de noviembre de 2015 00:22:01
Roch:https://eo.wikipedia.org/wiki/PurpuraDankon, sed kiel vi montras, Vikipedio havas nur du artikolojn, kiujn mi jam legis. "Purpura" alidirektas al "viola", kvankam en tiu artikolo oni povas legi:
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Purpura)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Roza_(nomo)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Viola
Tre similaj al la viola koloro estas la koloroj malva (miksaĵo de viola kaj roza) kaj purpura (miksaĵo de viola kaj ruĝa).Do, la alidirekto ŝajnas esti malkorekta.
Ĉu vi rigardis la duan foton? Laŭ vi, kian koloron havas la plej dekstra papero sube?
harlandski (Mostrar perfil) 26 de noviembre de 2015 00:27:55
harlandski:Parenteze, la viola koloro ĉe Vikipedio estas pli simila al la "purple" de via unua respondo, kaj ne al la "violet" de tie.Roch:https://eo.wikipedia.org/wiki/PurpuraDankon, sed kiel vi montras, Vikipedio havas nur du artikolojn, kiujn mi jam legis. "Purpura" alidirektas al "viola", kvankam en tiu artikolo oni povas legi:
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Purpura)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Roza_(nomo)
https://eo.wikipedia.org/wiki/ViolaTre similaj al la viola koloro estas la koloroj malva (miksaĵo de viola kaj roza) kaj purpura (miksaĵo de viola kaj ruĝa).Do, la alidirekto ŝajnas esti malkorekta.
Ĉu vi rigardis la duan foton? Laŭ vi, kian koloron havas la plej dekstra papero sube?
opalo (Mostrar perfil) 26 de noviembre de 2015 04:49:41
Por via koloro, mi dirus purpura, (malhela) rozkolora, aŭ (mia elekto) ĉerizkolora.
Eble vin interesos ĉi tiu artikolo: Koloroj_por_TTT, kvankam mi ne tute konsentas pri la nomoj.
harlandski (Mostrar perfil) 27 de noviembre de 2015 06:07:56
opalo:La vorto purpura estas dubasenca ĉar ĝi origine devenas de la antikva "Tira purpuro", speco de tinkturo el moluskoj. La tinkturo variis kolore, do la koloro ankaŭ variis inter ruĝa kaj viola, kaj ĉi tiu dubasenceco transiris en eŭropajn lingvojn. Eĉ en la angla, la vorto fojfoje aplikiĝis al sango. Tamen, ĝi ĉiam indikas koloron kiu estas ia miksiĝo de ruĝa kaj blua.Dankon, opalo por la klara klarigo. La historia informo ege helpas kompreni la situacion. Kaj dankon por via opinio pri mia foto. Nun mi komprenas
Por via koloro, mi dirus purpura, (malhela) rozkolora, aŭ (mia elekto) ĉerizkolora.
Eble vin interesos ĉi tiu artikolo: Koloroj_por_TTT, kvankam mi ne tute konsentas pri la nomoj.
Parenteze, mi legis la rusan Vikipedia artikolo pri "purpurnij cvet" (purpura koloro), kaj ĝi ankaŭ helpis. Eĉ, se oni ne komprenas la rusan*, oni povas rigardi la bildojn. Eble Zamenhof pensis pri la rusa koloro, kiam li kreis Esperanton?
* Mi bone parolas la rusan, sed malkaŝe neniam komprenis, kia estas tiu ĉi koloro!
Altebrilas (Mostrar perfil) 27 de noviembre de 2015 13:42:55
Por mi, estas la jenaj:
1. nigra
2. blanka
3. ruĝa
4. verda
5. blua
6. flava
7. griza
8. bruna
9. oranĝkolora
10. violkolora
11. rozkolora
sed mi ne certas, ke aliaj vidas same la aferon.
Mi vane serĉis 2-dimensian kolormapon kiu iras horizontale de la ruĝa ĝis la viola kaj vertikale de la nigra al la blanka (la 3a dimensio dependas de la lumo, kaj ne ŝanĝas la nomon, krom "griza"). Mi ŝatus vidi kien diversaj esperantistoj metas la limojn inter koloroj, ekz. inter "blua" kaj "verda".
Altebrilas (Mostrar perfil) 27 de noviembre de 2015 13:48:13
Roch:pink = RGB 255 192 203Por mi,la unua estas hela koloro inter ruĝa kaj oranĝkolora,
violet = RGB 238 130 238
purple = RGB 128 0 128
la dua estas rozkolora,
kaj la tria malhela koloro inter ruĝa kaj violkolora.
nornen (Mostrar perfil) 27 de noviembre de 2015 16:55:11
Ĉu viaj ekranoj estas kalibritaj?
Malfermu iun ajn retpaĝon en via komputilo kaj poste en via telefonetoj. La koloroj ne samos.