Ir ao conteúdo

Ĉu ĉi tiu koloro estas purpura aŭ rozkolora

de harlandski, 25 de novembro de 2015

Mensagens: 12

Idioma: Esperanto

harlandski (Mostrar o perfil) 25 de novembro de 2015 16:59:59

Mi lernas Esperanton, kaj iom post iom instruas ĝin al miaj infanoj.

Nuntempe ni lernas kune farbojn. Mi jam lernis kelkajn farbojn ĉe DuoLingo, sed post kiam mi faris kurso ĉe Memrise, kaj spektis variajn filmetojn ĉe Jutubo, mi konfusiĝis pri la diferenco inter "rozkolora", "purpura", kaj " viola". Mi provis trovi respondojn per Google, sed sensukcese.

Ŝajnas, ke rozkoloro estas tre pala koloro, la koloro, kiun kutime portas bebinoj. Kaj viola estas la koloro de la samnoma floro, do tre malluma. Kaj purpura?!

Mi alligos foton de papero. Ĉu ĝi estas purpura aŭ malluma rozkolora? Kie mi povas trovi aŭtoritan priskribon de la diferencoj inter ĉi tiuj tri koloroj?

harlandski (Mostrar o perfil) 25 de novembro de 2015 17:07:35

Ho ve, en la foto supre la papero ŝajnas preskaŭ ruĝa kia ĝi fakte ne estas. Do mi alligos duan foton. Mi demandas pri la plej dekstra farbo sube.

Redakto: La farboj de la muro kaj la ilo dekstre ankaŭ povus klarigi la situacion!

harlandski (Mostrar o perfil) 25 de novembro de 2015 17:55:36

Roch:pink = RGB 255 192 203
violet = RGB 238 130 238
purple = RGB 128 0 128

http://fr.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...
Dankon por via respondo, sed mi demandis pri koloroj en Esperanto, ne en la angla. Mi estas preskaŭ certa, ke ne estas direkta interrilado inter la anglaj kaj la esperantaj kolornamoj... Bedaŭrinde la ligilo ankaŭ ne helpis min klarigi la situacion.

harlandski (Mostrar o perfil) 26 de novembro de 2015 00:22:01

Roch:https://eo.wikipedia.org/wiki/Purpura
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Purpura)

https://eo.wikipedia.org/wiki/Roza_(nomo)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Viola
Dankon, sed kiel vi montras, Vikipedio havas nur du artikolojn, kiujn mi jam legis. "Purpura" alidirektas al "viola", kvankam en tiu artikolo oni povas legi:
Tre similaj al la viola koloro estas la koloroj malva (miksaĵo de viola kaj roza) kaj purpura (miksaĵo de viola kaj ruĝa).
Do, la alidirekto ŝajnas esti malkorekta.

Ĉu vi rigardis la duan foton? Laŭ vi, kian koloron havas la plej dekstra papero sube?

harlandski (Mostrar o perfil) 26 de novembro de 2015 00:27:55

harlandski:
Roch:https://eo.wikipedia.org/wiki/Purpura
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Purpura)

https://eo.wikipedia.org/wiki/Roza_(nomo)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Viola
Dankon, sed kiel vi montras, Vikipedio havas nur du artikolojn, kiujn mi jam legis. "Purpura" alidirektas al "viola", kvankam en tiu artikolo oni povas legi:
Tre similaj al la viola koloro estas la koloroj malva (miksaĵo de viola kaj roza) kaj purpura (miksaĵo de viola kaj ruĝa).
Do, la alidirekto ŝajnas esti malkorekta.

Ĉu vi rigardis la duan foton? Laŭ vi, kian koloron havas la plej dekstra papero sube?
Parenteze, la viola koloro ĉe Vikipedio estas pli simila al la "purple" de via unua respondo, kaj ne al la "violet" de tie.

opalo (Mostrar o perfil) 26 de novembro de 2015 04:49:41

La vorto purpura estas dubasenca ĉar ĝi origine devenas de la antikva "Tira purpuro", speco de tinkturo el moluskoj. La tinkturo variis kolore, do la koloro ankaŭ variis inter ruĝa kaj viola, kaj ĉi tiu dubasenceco transiris en eŭropajn lingvojn. Eĉ en la angla, la vorto fojfoje aplikiĝis al sango. Tamen, ĝi ĉiam indikas koloron kiu estas ia miksiĝo de ruĝa kaj blua.

Por via koloro, mi dirus purpura, (malhela) rozkolora, aŭ (mia elekto) ĉerizkolora.

Eble vin interesos ĉi tiu artikolo: Koloroj_por_TTT, kvankam mi ne tute konsentas pri la nomoj.

harlandski (Mostrar o perfil) 27 de novembro de 2015 06:07:56

opalo:La vorto purpura estas dubasenca ĉar ĝi origine devenas de la antikva "Tira purpuro", speco de tinkturo el moluskoj. La tinkturo variis kolore, do la koloro ankaŭ variis inter ruĝa kaj viola, kaj ĉi tiu dubasenceco transiris en eŭropajn lingvojn. Eĉ en la angla, la vorto fojfoje aplikiĝis al sango. Tamen, ĝi ĉiam indikas koloron kiu estas ia miksiĝo de ruĝa kaj blua.

Por via koloro, mi dirus purpura, (malhela) rozkolora, aŭ (mia elekto) ĉerizkolora.

Eble vin interesos ĉi tiu artikolo: Koloroj_por_TTT, kvankam mi ne tute konsentas pri la nomoj.
Dankon, opalo por la klara klarigo. La historia informo ege helpas kompreni la situacion. Kaj dankon por via opinio pri mia foto. Nun mi komprenas ridulo.gif

Parenteze, mi legis la rusan Vikipedia artikolo pri "purpurnij cvet" (purpura koloro), kaj ĝi ankaŭ helpis. Eĉ, se oni ne komprenas la rusan*, oni povas rigardi la bildojn. Eble Zamenhof pensis pri la rusa koloro, kiam li kreis Esperanton?

* Mi bone parolas la rusan, sed malkaŝe neniam komprenis, kia estas tiu ĉi koloro!

Altebrilas (Mostrar o perfil) 27 de novembro de 2015 13:42:55

Mi demandas min, ĉu la diverslandaj esperantistoj vidas same la kolorojn. Kiuj estas la (lingve) bazaj koloroj en esperanto?

Por mi, estas la jenaj:
1. nigra
2. blanka
3. ruĝa
4. verda
5. blua
6. flava

7. griza
8. bruna
9. oranĝkolora
10. violkolora
11. rozkolora

sed mi ne certas, ke aliaj vidas same la aferon.
Mi vane serĉis 2-dimensian kolormapon kiu iras horizontale de la ruĝa ĝis la viola kaj vertikale de la nigra al la blanka (la 3a dimensio dependas de la lumo, kaj ne ŝanĝas la nomon, krom "griza"). Mi ŝatus vidi kien diversaj esperantistoj metas la limojn inter koloroj, ekz. inter "blua" kaj "verda".

Altebrilas (Mostrar o perfil) 27 de novembro de 2015 13:48:13

Roch:pink = RGB 255 192 203
violet = RGB 238 130 238
purple = RGB 128 0 128
Por mi,la unua estas hela koloro inter ruĝa kaj oranĝkolora,
la dua estas rozkolora,
kaj la tria malhela koloro inter ruĝa kaj violkolora.

nornen (Mostrar o perfil) 27 de novembro de 2015 16:55:11

Al mi ŝajnas iom sensence celi taksi kolorojn en RGB-kolorspaco en ekranoj.
Ĉu viaj ekranoj estas kalibritaj?
Malfermu iun ajn retpaĝon en via komputilo kaj poste en via telefonetoj. La koloroj ne samos.

De volta à parte superior