Vai all’indice

kial la islamaj rifuĝintoj volas veni al eŭropo kaj ne al la riĉaj samreligiaj arabaj monarĥioj?

di cromañon, 25 novembre 2015

Messaggi: 17

Lingua: Esperanto

cromañon (Mostra il profilo) 25 novembre 2015 17:18:37

kial vi pensas ke la islamaj rifuĝintoj el sirio, irako, afganio, ktp. volas veni en eŭropon anstataŭ peti azilon en la riĉaj samreligiaj arabaj monarĥioj? kulture ili estas multe pli proksimaj kaj parolas la saman lingvon. ĉu ne? aldone ili estas multe pli proksimaj, havante komunan landlimon kun sirio kaj irako.

Sunjo (Mostra il profilo) 25 novembre 2015 17:37:32

Jen germanlingva artikolo kun la titolo Plimulto de la islamanoj admiras okcidentajn valorojn
Temas pri Gallup-studo en kiu oni intervjuis kvindek mil islamanojn kaj kiu pro la kvanto de intervjuoj estas taksata kiel reprezenta por la islamanaro.
Jen anglalingva artikolo pri la sama temo http://www.islamdaily.org/en/islam/7391.a-gallup-s...
Supozeble informoj pri tio troveblas ankaŭ en multaj aliaj lingvoj.

Se mi devus fuĝi/elmigri, mi ankaŭ preferus demokratian ŝtaton kiu plejeble respektas homajn rajtojn.

erinja (Mostra il profilo) 25 novembre 2015 19:58:49

La afero ankaŭ ne estas tiel simpla. La "samreligiaj" landoj ne ĉiam volas akcepti tiujn rifuĝintojn, do se mi volas iri al tiu lando kaj tiu lando ne akceptas min, ne multe helpas min, mia volo iri tien!

Aldone -- jam estas *amasego* da rifuĝintoj en multaj islamaj landoj. Turkujo havas amasegon (pli ol 2 milionoj da siriaj rifuĝintoj), Libano havas amasegon (pli ol miliono da siriaj rifuĝintoj en lando kun loĝantaro de ĉ. 5.8 milionoj). Jordanio havas pli ol unu milionon.

Estas malfacile ensorbi tiom da rifuĝintoj, en lando kiu ofte mem ne havas tre grandan loĝantaron, en lando kiu ofte mem jam havas tre delikatan ekvilibron inter diversaj religiaj kaj etnaj grupoj.

robbkvasnak (Mostra il profilo) 25 novembre 2015 21:38:20

Mi adoras Turkion kaj mi ofte provis trovi postenon tie SED Turkio estas tre nepotisma lando - se vi he havas 'baptoonlon' tie por helpi vin, vi NE povas facile trovi laboron tie. Mi havas doktortitolon en la instruado de la angla lingvo al eksterlandanoj KAJ la angla estas unu el miaj du gepatraj lingvoj KAJ mi ofte sendis laborpeton al turka instruejo aŭ universitato. NENIAM oni reskribis al mi. Kiam mi poste rigardis kiu ricevis la postenon estis ĉiam iu kun turka familia nomo, ofte sen doktora dilplomo. Mi nur povas konkludi ke turkoj NE volas eksterlandanojn tie por labori - nur por ferii aŭ ĉeesti lernejon [mi studis en Turkio ĉe turka lernejo de la turka lingvo kie mia ekzamennoto estis 99%].
La sirianoj kaj iraklandanoj ja estas islamanoj sed plej ofte NE de la sekto de la aliaj landoj. La islama religio ne estas ĉie sama - samkiel la aliaj religioj. Liberala islamano estas pli kiel liberala budhano, judo, kristano ol kiel ortodoksa islamano. La sama validas por aliaj religioj - mi kredas ke ni jam spertis tion en lernu.

Altebrilas (Mostra il profilo) 25 novembre 2015 21:41:20

Elmigrado ne devas profiti al tiuj, kiuj persekutis la elmigrintoj.

nornen (Mostra il profilo) 26 novembre 2015 20:54:45

erinja:Aldone -- jam estas *amasego* da rifuĝintoj en multaj islamaj landoj. Turkujo havas amasegon (pli ol 2 milionoj da siriaj rifuĝintoj), Libano havas amasegon (pli ol miliono da siriaj rifuĝintoj en lando kun loĝantaro de ĉ. 5.8 milionoj). Jordanio havas pli ol unu milionon.
Citite pro vero.

yyaann (Mostra il profilo) 26 novembre 2015 21:02:08

nornen:
erinja:Aldone -- jam estas *amasego* da rifuĝintoj en multaj islamaj landoj. Turkujo havas amasegon (pli ol 2 milionoj da siriaj rifuĝintoj), Libano havas amasegon (pli ol miliono da siriaj rifuĝintoj en lando kun loĝantaro de ĉ. 5.8 milionoj). Jordanio havas pli ol unu milionon.
Citite pro vero.
Ree.

Vestitor (Mostra il profilo) 27 novembre 2015 03:34:59

erinja:

Estas malfacile ensorbi tiom da rifuĝintoj, en lando kiu ofte mem ne havas tre grandan loĝantaron, en lando kiu ofte mem jam havas tre delikatan ekvilibron inter diversaj religiaj kaj etnaj grupoj.
Estas ankaŭ malfacile ensorbi tiom da rifuĝintoj en malgrandaj landoj en Eŭropo kiuj havas malgrandan loĝantaron (ili ne ĉiuj iras al Germanio kaj Francio). En Eŭropo novaj rifuĝintoj havas lingvon problemon kaj novan kulturan diferencon KAJ ankaŭ novan problemon de religia diferencon. Tia situacio ne estas aŭtomate pli bona, ĉu ne?

cromañon (Mostra il profilo) 27 novembre 2015 14:22:28

erinja:La afero ankaŭ ne estas tiel simpla. La "samreligiaj" landoj ne ĉiam volas akcepti tiujn rifuĝintojn, do se mi volas iri al tiu lando kaj tiu lando ne akceptas min, ne multe helpas min, mia volo iri tien!

Aldone -- jam estas *amasego* da rifuĝintoj en multaj islamaj landoj. Turkujo havas amasegon (pli ol 2 milionoj da siriaj rifuĝintoj), Libano havas amasegon (pli ol miliono da siriaj rifuĝintoj en lando kun loĝantaro de ĉ. 5.8 milionoj). Jordanio havas pli ol unu milionon.

Estas malfacile ensorbi tiom da rifuĝintoj, en lando kiu ofte mem ne havas tre grandan loĝantaron, en lando kiu ofte mem jam havas tre delikatan ekvilibron inter diversaj religiaj kaj etnaj grupoj.
ĉu turkujo kaj libano estas riĉaj arabaj monarĥioj?

sauda arabujo, kuwait, katar, ktp. devus uzi la naftodolarojn ne nur por detrui siajn najbarojn sed ankaŭ por helpi la viktimojn. ĉu ne?

nornen (Mostra il profilo) 27 novembre 2015 16:47:18

cromañon:

Saudiarabio: 500.000 fratoj en neceso
Kuvajto: 120.000 refuĝintoj
...

Torna all’inizio