Ke daftar isi

proverbo pri edziĝo najbara

dari Junpe, 1 Desember 2015

Pesan: 9

Bahasa: Esperanto

Junpe (Tunjukkan profil) 1 Desember 2015 08.34.37

Iu scivolis, kaj ankaŭ mi scivolas. Temas pri la proverbo "edziĝo najbara garantias de eraro". Kion tio signifas? Kion edziĝo najbara garantias de eraro? Ĉu edziĝo najbara signifas edziĝo de najbaro kun alia najbaro? Mi unue kredis, ke tio signifas edziĝo de oni kun najbaro, sed "edziĝo kun najbaro" estus taŭga.

En Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto troviĝas la frazo kiel ekzemplo de la uzado de la vorto "garantii".

http://vortaro.net/#garantii

sergejm (Tunjukkan profil) 1 Desember 2015 10.40.20

Junpe:Iu scivolis, kaj ankaŭ mi scivolas. Temas pri la proverbo "edziĝo najbara garantias de eraro". Kion tio signifas?
Se via najbaro edziĝos, vi ne faros eraron.
Kiun eraron? Tio ne estas klare. Verŝajne, vi ne faros infanon al lia edzino.

opalo (Tunjukkan profil) 1 Desember 2015 11.20.08

La proverbo konsilas edziĝon kun homo socie egala kiun vi konas tre bone kaj longtempe.

"Pli bonas edziĝi kun najbaro ol kun fremdulo." — hispanlingva proverbo
"Pli bonas edziĝi trans la sterkejon ol trans la stepon." — skota proverbo
ktp.
La najbaro konscias kaj scias la neperfektaĵojn de sia najbaro, kaj scias la kutimojn kaj neperfektaĵojn de lia filino, kaj la fremdulino kiun li neniam konis fojfoje estas tre malsama de tio, kion li volas aŭ kio al li plaĉus. Pli taŭgas, ke viro edziĝu kun samlandano ol kun fremdulino, ĉar per tio li honorigas kaj plibonigas sian landon kaj la respublikon kie li loĝas, kaj lia najbaro scias liajn ecojn: kiaj ili estas, kaj ĉu ili kun la filino konvenus aŭ ne. Li ankaŭ scios ĉu ŝi kontentas kun li, aŭ ne, ĉar multe da virinoj edziniĝas malvole por obei gepatrojn kiuj devigas la faron. Aliaj virinoj edziniĝas kun viroj kiuj promesas marojn kaj montojn; kaj post ĉio, troviĝas nenio, kaj ili seniluziiĝas dolore. Kiam viro kaj virino estas najbaroj, ili ne povas trompi unu la alian; kaj najbareco estas la kaŭzo de multe da amo.
El Espelho de Casados (1540), libro pri edzeco, de João de Barros

Junpe (Tunjukkan profil) 3 Desember 2015 02.56.29

sergejm:Se via najbaro edziĝos, vi ne faros eraron.
Kiun eraron? Tio ne estas klare. Verŝajne, vi ne faros infanon al lia edzino.
Ha! Mi nun komprenas. Dankegon!

Junpe (Tunjukkan profil) 3 Desember 2015 03.03.35

opalo:La proverbo konsilas edziĝon kun homo socie egala kiun vi konas tre bone kaj longtempe.

"Pli bonas edziĝi kun najbaro ol kun fremdulo." — hispanlingva proverbo
"Pli bonas edziĝi trans la sterkejon ol trans la stepon." — skota proverbo
ktp.
Koran dankon pro la klarigo! Do "edziĝo najbara" signifas edziĝon kun najbaro. Ehe, edziĝo kun najbaro estas edziĝo de najbaro.

sergejm (Tunjukkan profil) 3 Desember 2015 05.24.24

Junpe:
Koran dankon pro la klarigo! Do "edziĝo najbara" signifas edziĝon kun najbaro. Ehe, edziĝo kun najbaro estas edziĝo de najbaro.
Se vi estas viro, tio estas edziĝo kun najbarino. Nenia aludo al samseksa edziĝo. Adjektivo "najbara" ne havas seksan indikon.

Junpe (Tunjukkan profil) 3 Desember 2015 09.45.22

sergejm:Se vi estas viro, tio estas edziĝo kun najbarino. Nenia aludo al samseksa edziĝo. Adjektivo "najbara" ne havas seksan indikon.
Ĉiaokaze, se "edziĝo najbara" signigas edziĝon kun homo socie egala, kiun vi konas tre bone kaj longtempe, kiel opalo skribis, "edziĝo kun najbaro/najbarino/genajbaro" estus pli taŭga kiel ekzemplo en vortaro, ĉu ne? La malsimileco de la du signifoj, "edziĝo de genajbaro kun iu alia" kaj "edziĝo kun genajbaro", grandas, mi opinias. Kvankam tio interesas, kaj estas amuze diveni la signifon.

opalo (Tunjukkan profil) 3 Desember 2015 12.33.36

La frazo devenas de la Proverbaro (1910), kiu celis mallongecon super klareco; parte ĉar ĝi (pro spacomanko) ne inkludas la originalojn, ĝi estas fifame kripta kaj mi ne rekomendas ĝin kiel gvidilo pri stilo. Tamen la PIV ofte uzas ĝiajn frazojn kiel ekzemplojn, pro ke la tradukisto estis Zamenhof mem.

Miasperte najbaro povas esti (kiel diris sergejm) aŭ viro aŭ virino, do normale la ge- ne bezoniĝas.

Blanka Meduzo (Tunjukkan profil) 6 Desember 2015 02.05.09

Koran dankon ĉiuj. Mi komprenas ĝin pro via demando kaj respondoj.

Kembali ke atas