Wpisy: 9
Język: Esperanto
Junpe (Pokaż profil) 1 grudnia 2015, 08:34:37
En Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto troviĝas la frazo kiel ekzemplo de la uzado de la vorto "garantii".
http://vortaro.net/#garantii
sergejm (Pokaż profil) 1 grudnia 2015, 10:40:20
Junpe:Iu scivolis, kaj ankaŭ mi scivolas. Temas pri la proverbo "edziĝo najbara garantias de eraro". Kion tio signifas?Se via najbaro edziĝos, vi ne faros eraron.
Kiun eraron? Tio ne estas klare. Verŝajne, vi ne faros infanon al lia edzino.
opalo (Pokaż profil) 1 grudnia 2015, 11:20:08
"Pli bonas edziĝi kun najbaro ol kun fremdulo." — hispanlingva proverbo
"Pli bonas edziĝi trans la sterkejon ol trans la stepon." — skota proverbo
ktp.
La najbaro konscias kaj scias la neperfektaĵojn de sia najbaro, kaj scias la kutimojn kaj neperfektaĵojn de lia filino, kaj la fremdulino kiun li neniam konis fojfoje estas tre malsama de tio, kion li volas aŭ kio al li plaĉus. Pli taŭgas, ke viro edziĝu kun samlandano ol kun fremdulino, ĉar per tio li honorigas kaj plibonigas sian landon kaj la respublikon kie li loĝas, kaj lia najbaro scias liajn ecojn: kiaj ili estas, kaj ĉu ili kun la filino konvenus aŭ ne. Li ankaŭ scios ĉu ŝi kontentas kun li, aŭ ne, ĉar multe da virinoj edziniĝas malvole por obei gepatrojn kiuj devigas la faron. Aliaj virinoj edziniĝas kun viroj kiuj promesas marojn kaj montojn; kaj post ĉio, troviĝas nenio, kaj ili seniluziiĝas dolore. Kiam viro kaj virino estas najbaroj, ili ne povas trompi unu la alian; kaj najbareco estas la kaŭzo de multe da amo.El Espelho de Casados (1540), libro pri edzeco, de João de Barros
Junpe (Pokaż profil) 3 grudnia 2015, 02:56:29
sergejm:Se via najbaro edziĝos, vi ne faros eraron.Ha! Mi nun komprenas. Dankegon!
Kiun eraron? Tio ne estas klare. Verŝajne, vi ne faros infanon al lia edzino.
Junpe (Pokaż profil) 3 grudnia 2015, 03:03:35
opalo:La proverbo konsilas edziĝon kun homo socie egala kiun vi konas tre bone kaj longtempe.Koran dankon pro la klarigo! Do "edziĝo najbara" signifas edziĝon kun najbaro. Ehe, edziĝo kun najbaro estas edziĝo de najbaro.
"Pli bonas edziĝi kun najbaro ol kun fremdulo." — hispanlingva proverbo
"Pli bonas edziĝi trans la sterkejon ol trans la stepon." — skota proverbo
ktp.
sergejm (Pokaż profil) 3 grudnia 2015, 05:24:24
Junpe:Se vi estas viro, tio estas edziĝo kun najbarino. Nenia aludo al samseksa edziĝo. Adjektivo "najbara" ne havas seksan indikon.
Koran dankon pro la klarigo! Do "edziĝo najbara" signifas edziĝon kun najbaro. Ehe, edziĝo kun najbaro estas edziĝo de najbaro.
Junpe (Pokaż profil) 3 grudnia 2015, 09:45:22
sergejm:Se vi estas viro, tio estas edziĝo kun najbarino. Nenia aludo al samseksa edziĝo. Adjektivo "najbara" ne havas seksan indikon.Ĉiaokaze, se "edziĝo najbara" signigas edziĝon kun homo socie egala, kiun vi konas tre bone kaj longtempe, kiel opalo skribis, "edziĝo kun najbaro/najbarino/genajbaro" estus pli taŭga kiel ekzemplo en vortaro, ĉu ne? La malsimileco de la du signifoj, "edziĝo de genajbaro kun iu alia" kaj "edziĝo kun genajbaro", grandas, mi opinias. Kvankam tio interesas, kaj estas amuze diveni la signifon.
opalo (Pokaż profil) 3 grudnia 2015, 12:33:36
Miasperte najbaro povas esti (kiel diris sergejm) aŭ viro aŭ virino, do normale la ge- ne bezoniĝas.
Blanka Meduzo (Pokaż profil) 6 grudnia 2015, 02:05:09