前往目錄

Kio estas verbo?

貼文者: nornen, 2015年12月3日

訊息: 21

語言: Esperanto

nornen (顯示個人資料) 2016年1月21日下午7:02:26

Dankon pro via interesa respondo.

Altebrilas:Plie, verbo havas indikon (= terminaĵo aŭ vorteto) pri tempo kaj modo; nomo havas indikon pri nombro kaj rolo
Tio certas ĉe multaj (ĉiuj?) hindeŭropaj lingvoj, tamen ne ĉe ĉiuj lingvoj.
En la japana adjektivoj (kiuj estas nomecaj=nominalaj) ja markas tempon (utsukushii -> utsukushikatta).
En la majaaj lingvoj substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj povas marki tempon. (a'an = tiu, a'anaq = tiu en la estonteco)
Ankaŭ en Esperanto la vorto "trovinto", kiu finiĝas je -o kaj ŝajne estas nomo, markas tempon.
En ĉiuj kapmarkantaj lingvoj, la nombro kaj kazo de substantivo estas markita en la kapo ĝin enhavanta (kutime verbo aŭ preposicio).

Do tiuj analiso dependas grave de la lingvo analisata.
Se mi devus trovi distingon inter nomo kaj verbo, mi dirus ke nomo estas aŭtonoma, kiam verbo bezonas komplementojn (inkl. subjekto).
Mi kredas, ke tiu penso irigas nin en la ĝustan direkton.
Ĉu nomoj kiel "miliono" aŭ "plejmulto" estas vere aŭtonomaj?
Ĉu ĉiuj verboj bezonas komplementojn?
Ankaŭ preposicioj bezonas komplementojn, do kiel distingi inter preposicioj kaj verboj?

Tio indas pluan analison.

回到上端