krom akuzativo
de alonsososo, 3 decembrie 2015
Contribuții/Mesaje: 6
Limbă: Esperanto
alonsososo (Arată profil) 3 decembrie 2015, 21:48:28
... la garnizono ne konas ian glavon krom la kuirejan trapikilon (Z);
Mi ne komprenas, kial unu frazo enhavas akuzativon kaj la alia ne.
nornen (Arată profil) 3 decembrie 2015, 22:03:14
PMEG eldiras, ke oni povas enŝovi i-vorton en la duan ekzemplon por pravigi la akuzativon. "La garnizono ne konas ian glavon krom koni la kuirejan trapikilon". Tamen tio sonas malbone kaj estas miaopinie nur fuŝa peno trovi pravigon de la kontraŭdirantaj uzoj de la vorto "krom".
En la fundamento Z ĝin uzas kiel prepozicion sekvatan de nominativo, eĉ kiam la krom-aĵo estas akuzativa:
FE:ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propraMi persone uzus ĝin tiel.
sudanglo (Arată profil) 5 decembrie 2015, 11:11:02
(nur la plej belaj virinoj lasis nudaj siajn harojn
La virinoj prenis ĉiujn ĉapelojn de mia stoko krom la plej malbelajn.
(Ili lasis ne-prenitaj la plej malbelajn ĉapelojn).
DuckFiasco (Arată profil) 6 decembrie 2015, 01:39:56
sudanglo:Ĉiuj virinoj portis ĉapelon krom la plej belaj+1. Same kiel laŭbezona akuzativo post "kiel".
(nur la plej belaj virinoj lasis nudaj siajn harojn
La virinoj prenis ĉiujn ĉapelojn de mia stoko krom la plej malbelajn.
(Ili lasis ne-prenitaj la plej malbelajn ĉapelojn).
alonsososo (Arată profil) 7 decembrie 2015, 21:51:24
Dankon pro viaj komentoj.
Altebrilas (Arată profil) 13 decembrie 2015, 17:20:56
sudanglo:Ĉiuj virinoj portis ĉapelon krom la plej belajSudanglo, via analizo ŝajnas prava. Krom la plej (mal)belaj(n) estas komplemento ne de la verbo, sed de la nomo: ili precizigas la aron kiu estas subjekto aŭ objekto.
(nur la plej belaj virinoj lasis nudaj siajn harojn
La virinoj prenis ĉiujn ĉapelojn de mia stoko krom la plej malbelajn.
(Ili lasis ne-prenitaj la plej malbelajn ĉapelojn).
Oni povas bedaŭri, ke la sama regulo ne validu pri la esprimoj kiel "iom da", post kiu akuzativo mistere malaperas, eĉ kaze de objekto.