前往目錄

krom akuzativo

貼文者: alonsososo, 2015年12月3日

訊息: 6

語言: Esperanto

alonsososo (顯示個人資料) 2015年12月3日下午9:48:28

Du frazoj el la Reta Vortaro: ... la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj (Z);
... la garnizono ne konas ian glavon krom la kuirejan trapikilon (Z);

Mi ne komprenas, kial unu frazo enhavas akuzativon kaj la alia ne.

nornen (顯示個人資料) 2015年12月3日下午10:03:14

Ŝajnas ke la uzo de "krom" ne estas tute stabila.

PMEG eldiras, ke oni povas enŝovi i-vorton en la duan ekzemplon por pravigi la akuzativon. "La garnizono ne konas ian glavon krom koni la kuirejan trapikilon". Tamen tio sonas malbone kaj estas miaopinie nur fuŝa peno trovi pravigon de la kontraŭdirantaj uzoj de la vorto "krom".

En la fundamento Z ĝin uzas kiel prepozicion sekvatan de nominativo, eĉ kiam la krom-aĵo estas akuzativa:
FE:ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra
Mi persone uzus ĝin tiel.

sudanglo (顯示個人資料) 2015年12月5日上午11:11:02

Ĉiuj virinoj portis ĉapelon krom la plej belaj

(nur la plej belaj virinoj lasis nudaj siajn harojn

La virinoj prenis ĉiujn ĉapelojn de mia stoko krom la plej malbelajn.

(Ili lasis ne-prenitaj la plej malbelajn ĉapelojn).

DuckFiasco (顯示個人資料) 2015年12月6日上午1:39:56

sudanglo:Ĉiuj virinoj portis ĉapelon krom la plej belaj

(nur la plej belaj virinoj lasis nudaj siajn harojn

La virinoj prenis ĉiujn ĉapelojn de mia stoko krom la plej malbelajn.

(Ili lasis ne-prenitaj la plej malbelajn ĉapelojn).
+1. Same kiel laŭbezona akuzativo post "kiel".

alonsososo (顯示個人資料) 2015年12月7日下午9:51:24

Tiu afero estas efektive tro granda por mia malgranda kapo.
Dankon pro viaj komentoj.

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年12月13日下午5:20:56

sudanglo:Ĉiuj virinoj portis ĉapelon krom la plej belaj

(nur la plej belaj virinoj lasis nudaj siajn harojn

La virinoj prenis ĉiujn ĉapelojn de mia stoko krom la plej malbelajn.

(Ili lasis ne-prenitaj la plej malbelajn ĉapelojn).
Sudanglo, via analizo ŝajnas prava. Krom la plej (mal)belaj(n) estas komplemento ne de la verbo, sed de la nomo: ili precizigas la aron kiu estas subjekto aŭ objekto.

Oni povas bedaŭri, ke la sama regulo ne validu pri la esprimoj kiel "iom da", post kiu akuzativo mistere malaperas, eĉ kaze de objekto.

回到上端