Till sidans innehåll

kiel oni tion prononcas en español?

av troyshadow, 4 december 2015

Meddelanden: 12

Språk: Esperanto

troyshadow (Visa profilen) 4 december 2015 18:29:15

mi ekhavis jenan demandon:
kiel ispanlingvanoj prononcas kunvortaĵojn kiel "he hecho" aŭ "ha aprendido" ? mi interesas pri kunmetaĵo de samaj sonoj,ĉu ili prononcitas kiel "e-eĉo","a-aprendiđo" aŭ "e-e" kaj "a-a" pronocitas kiel unusolajn longajn sonojn?

galvis (Visa profilen) 4 december 2015 20:54:44

he hecho --- e eĉo (prononco)

ha aprendido --- a aprendido (prononco)

iuj diras : el aprendido (anstataŭ : el ha aprendido).
sed nur en la prononco.

el = li ; aprender = lerni ; hacer = fari,agi.

Yo he hecho = Mi estas farinta.

nornen (Visa profilen) 4 december 2015 22:36:05

Mi samopinias kun galvis.

Grava afero kun la hispana elparolo estas NE fari grandan paŭzon aŭ prononci glotan halton inter vokaloj, eĉ kiam estas ene de malsamaj vortoj. Tio estas: inter du vokaloj neniam haltigu tute la aerfluon. Kunmetitaj verbformojn oni prononcas ĝenerale preskaŭ kiel ununuran vorton.

Klara prononco de via unua ekzemplo estas:
No lo he hecho.
/no.lo.e.'e.tʃo/
Kaj tute ne: /no lo ʔe 'ʔe.tʃo/

Tio povas esti reduktata en rapida parolo:
/no.'lwe.tʃo/

Klara prononco de via dua ekzemplo estas:
No lo ha aprendido.
/no.lo.a.a.pɾen.'di.ðo/ (Rimarku: du malsamaj D. Unu post la N kaj alia post vokalo)
Kaj tute ne: /no lo ʔa ʔa.pɾen.'di.do/

Tio povas esti reduktata en rapida parolo:
/no.lwa.pɾen.'di.(ð)o/ (Rimarku: la dua D povas formorti)

Ekzemplo kun tuta propozicio (notu kie estas paŭzoj):

Le di los textos hace un mes y no los ha aprendido.
Tre klara prononco:
/le.ði.los.'teks.tos . . a.se.um.'mes . . . . i.no.lo.sa.a.pɾen.'di.ðo/
Rapida prononco:
/le.ði.los.'teks.tos . . a.sju.'mes . . . . i.no.lo.sa.pɾen.'di.(ð)o/
aŭ "e-e" kaj "a-a" pronocitas kiel unusolajn longajn sonojn?
Ne ekzistas longaj vokaloj. Eĉ en la reduktita prononco la vokaloj restas mallongaj.

----

Plia ekzemplo:

¿Qué va a haber? = Kio estos?
Tre klara prononco: /ke.βa.a.a.βer/
Reduktita prononco: /ke.βa.βer/
Malĝusta prononco: /ke βa a a.βer/
Tute malĝusta prononco: /ke βa ʔa ʔa.βer/

Ĝenerale estas malfacile aŭskulti malsamecon inter ¿Qué va a haber? = Kio estos? kaj ¿Qué va a ver? = Kion vi vidos?. Same inter ¿Qué va a ser? = Kio estos? kaj ¿Qué va a hacer? = Kion li faros?

nornen (Visa profilen) 4 december 2015 23:35:56

Aŭskultu tion kaj tion.

troyshadow (Visa profilen) 5 december 2015 07:08:55

se mi komprenis ĝuste,samaj sonoj prononcatas kvazaŭ unu en rapida parolo.
Dankon al vi,Nornen

nornen (Visa profilen) 6 december 2015 01:03:19

troyshadow:se mi komprenis ĝuste,samaj sonoj prononcatas kvazaŭ unu en rapida parolo.
Dankon al vi,Nornen
Miasperte ne nur en rapida parolo, tamen ankaŭ en kutima parolo ne tro dromema.

Ankaŭ povas vin interesi ke la Hispana alisonigas neakcentatajn vokalojn, kompareble al la rusa аканье kaj иканье.

La vokalo e antaŭ akcentata vokalo estas prononcata ofte kiel /j/ (kvazaŭ ĝi estus i).
parpadear /par.pa.'ðjar/
parpadeé /par.pa.'ðje/
parpadeó /par.pa.'ðjo/
qué hubo /'kju.βo/
Tamen ne post akcentata vokalo:
trae /'tra.e/
lee /'le.e/

La vokalo o antaŭ akcentata vokalo estas prononcata ofte kiel /w/ (kvazaŭ ĝi estus u).
lo hace /'lwa.se/
lo es /lwes/
lo hice /'lwi.se/
lo último /'lwul.ti.mo/
Tamen ne post akcentata vokalo:
veo /βe.o/
continúo /kon.ti.'nu.o/

sergejm (Visa profilen) 7 december 2015 06:01:37

Ĉu tio estas same por la amerika hispana? Kaj ankaŭ inter, ekzample, la argentina kaj la meksika devas esti sufuĉa difenco.

nornen (Visa profilen) 7 december 2015 16:25:53

sergejm:Ĉu tio estas same por la amerika hispana? Kaj ankaŭ inter, ekzample, la argentina kaj la meksika devas esti sufuĉa difenco.
Ĉio, kion mi skribis, rilatas la amerikan hispanan, pli ekzakte la urban Gvatemalan hispanan. Tamen la prononco de vokaloj antaŭ vokaloj estas pli malpli la sama en la tutaj amerikoj. Pri Hispanujo mi ne povas paroli.

Gvatemalanoj, ekzemple, povas facile interkompreni kun ĉiuj amerikanoj, de Meksiko ĝis Argentino. La nuraj hispanparolantoj, kun kiuj povas esti malfacileco de interkompreno, estas la eŭropanoj.

Iuj ecoj de la amerika hispana (tre ĝeneraligite):
- Neekzisto de "vosotros/as".
- Ebla ekzisto de "vos" (ekz GUA, SLV, NIC, ARG, URU, etc).
- Influoj de la indiĝenaj lingvoj de ĉiu lando.
- Unuigo de "s" kaj "z" ("ce", "ci" ).
- Unuigo de "ll" kaj "y".
- La konsonantaro tl- povas aperi silabkomence (a-tlán-ti-co) kaj eĉ vortkomence en prunvortoj (tla-cua-che)
- Ebla ekzisto de fonemoj prunitaj el la indiĝenaj lingvoj, kiuj ne ekzistas en la eŭropa hispana (ekz /ʃ/).

La plej gravaj prononcaj malsamecoj inter amerikaj hispanparolantoj de malsamaj regionoj (miasperte):
- Prononco de "y" kaj "ll". "ya" aŭ [ʝa] aŭ [ja] aŭ [d͡ʒa] aŭ [ʒa]. "llama" aŭ ['ʝama] aŭ ['jama] aŭ ['d͡ʒama] aŭ ['ʒama].
- Forlaso aŭ konservo de silabfinaj : "todos los lunes" aŭ [toðoslos'lunes] aŭ [toðolo'lune].
- Prononco de silabkomenca : "decepcionado" aŭ [desepsjo'naðo] aŭ [dexepxjo'naðo].
- Elparolmelodio.
- Redukto aŭ neredukto de [ð]: vendido aŭ [ben'diðo] aŭ [ben'dio] aŭ [ben'diu].

----

Ja ekzistas miskomprenoj ŝuldataj al la prononco inter amerikaj hispanparolantoj. Mi iam ricevis masaĝon de pli malpli 45-jara Sinjorino el Honduraso (se bone mi memoras), manoj kiel ŝoveliloj, brakoj kiel gamboj, tamen tre lerta. Ŝi diris al mi [leβwatɾo'nar toðolowe'xito]. Mi miskomprenis "Le voy a tronar todo lo viejito.", tamen ŝi fakte diris "Le voy a tronar todos los huesitos". Tute alia afero.

Komparu:
Le voy a tronar todos los huesitos.
Mia prononco: [leβojatɾo'nar toðosloswe'sitos]
Ŝia pronoco: [leβwatɾo'nar b]toðolowe'xito[/b]]

Le voy a tronar todo lo viejito.
Mia prononco: [leβojatɾo'nar b]toðoloβje'xito[/b]]

nornen (Visa profilen) 7 december 2015 17:15:08

troyshadow:se mi komprenis ĝuste,samaj sonoj prononcatas kvazaŭ unu en rapida parolo.
Dankon al vi,Nornen
Vi povas vidi tiun ĉi fenomenon en kantoj, kie la redukto estas deviga por ke la silaboj kuniru kun la melodio.

Ekz:

Si ma.ña.na tu sue.lo sa.gra.do (ooóooóooóo)
lo a.me.na.za in.va.sión ex.tran.je.ra, (oooóoooóooóo)
lib.re al vien.to tu her.mo.sa ban.de.ra (oooóoooóooóo)
a ven.cer o a mo.rir lla.ma.rá. (ooóoooóooó)

Kantatas:

Si ma.ña.na tu sue.lo sa.gra.do (ooóooóooóo)
lua.me.na. za̯in.va.sió. nex.tran.je.ra, (ooóooóooóo)
li.brial vien.to tuer.mo.sa ban.de.ra (ooóooóooóo)
a ven. rua mo.rir lla.ma.. (ooóooóooó-)

Sin la redukto la linioj havas 10, 12, 12 kaj 10 silaboj.
Tamen kun la redukto linioj havas 10, 10, 10 kaj 9 silaboj kaj kuniras kun la melodio.

troyshadow (Visa profilen) 7 januari 2016 21:52:08

mi havas novan demandon: en la reguloj skribitas ke en kunliteraĵo "gu+vokalo" "u" oni ne legas si malestas "trema" super "u" > "ü",sed antaŭ nelonge aŭdante la hispanan,mi rimarkis,ke "agua" prononcitas kiel "agŭa",kaj "guapa" kiel "gŭapa",do pri tio ja estas la demando: kiam "u" sen tremo legindas kaj kiam ne?

Tillbaka till toppen