Ĉu io studis Idon?
ca, kivuye
Ubutumwa 24
ururimi: Esperanto
ludomastro (Kwerekana umwidondoro) 21 Kigarama 2015 19:58:10
Vestitor:Mi denaske parolas la angla. Tamen, ĝi ne estas bona solvo por kun-paroli la personoj de mondo. Mi ĉijare vojaĝis al Japanio por mia laboro kaj la plejparto de la personoj ne parolas angle. Mi lernis iom da la Japana por min bone prezenti. Sed, mi bezonis traduktiston por mia laboro.
Tiu estas ankaŭ argumento por la Angla, ĉu ne? Ĝi havas la plej multe parolantojn kaj estas utila en la plejparto de la landoj en la mondo!
La Esperanto nin venonte donus la oportuno de egale paroli kun la personoj de mondo.
bdlingle (Kwerekana umwidondoro) 21 Kigarama 2015 20:34:23
robbkvasnak:Mi nuntempe verkas fikcian rakonton kaj en tiu rakonto estas iu kamparanino kiu venas en la [fikcian] urbon. Ŝi parolas idon - mi uzas ĝin kiel kamparan dialekton de Esperanto.Estas interesa, ke vi diris tion, ĉar mi iam konsideras Idon kiel dialekto. Ili (Eo kaj Io) estas tre similaj, sed samtempe ili ankaŭ estas tre malsimilaj kiel kelkaj regionaj dialektoj.
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 21 Kigarama 2015 22:57:52
Pri la vorta derivado, mi ne jam havas opinion, ĉar tio dependas de la spertoj de la uzantoj. Ĉu ĝi estas reala plibonigo, aŭ nur ŝajna, ĉar solvinte iujn problemojn, oni malkovras aliajn? Mi estas scivolema pri la sperto de ĝiaj uzantoj, eble ludomastro aŭ Robb atingis sufiĉe bonan nivelon por respondi al tiu demando.
Kiel diras Vestitor, la nombro da parolantoj estas ĉefe argumento por la angla. Sed inter ido kaj la angla, kie estas la optimumo? Ĉu esperanto estas ekzakte tiu optimumo? Se jes, kiel pravigi tiun aserton?
erinja (Kwerekana umwidondoro) 23 Kigarama 2015 17:31:08
Se iu preferas Idon (la anglan, volapukon, ktp), tio ne estas problemo por mi. Ĉio temas pri plaĉo, kaj pri intencita celo por la lingvo. Oni ne riĉiĝos en Esperanto, eble por tio oni bone studu la anglan aŭ alian nacilingvon.
bdlingle (Kwerekana umwidondoro) 23 Kigarama 2015 19:06:57
robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 23 Kigarama 2015 22:27:05
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 25 Kigarama 2015 10:26:48
erinja:... Laŭ mi Ido ne estas gramatike pli simpla ol Esperanto. Ĝi simpligas kelkajn aferojn sed tio fojfoje portas pli da komplikaĵoj, kiujn ni ne devas trakti en Esperanto.Tio estas pecize la objekto de mia scivolemo. Ĉu ie estas tia komparo de la du lingvoj, kun listo de tuj simpligoj kaj komplikaĵoj? Mi ŝatus disponi pri argumentoj oponigeblaj al lingvistoj.
...
Esperanto havas pli da parolantoj; la angla havas ju pli.
Kiel pruvi, ke esperanto estas optimala? Kiel montri ke provoj de simpligado devigas la lernantojn pri pli da komplikaĵoj? Kiel multaj samideanoj, mi intuicie sentas tion, sed ŝatus esti kapabla racie argumenti pri tio.
cellus (Kwerekana umwidondoro) 26 Kigarama 2015 18:57:30
Kiam temas pri la broso kaj kombilo en esperanto, tiuj vortoj certe dependas de la gepatra(j) lingvo(j) de Zamenhof, kiam broso estas szczoteczka kaj la verbo szczotkovać, sed kombilo estas grzebień kaj kombi sin estas czesać siẹ. Sed esperanto havas ankaŭ bicikli, veturi (per veturilo). Nu, tio volas ilustri ke esperanto kaj ido estas pli-malpli simile malfacilaj. Ido nur "pensas" en iom alia maniero.
Kiam temas pri la angla lingvo kaj esperanto, la angla havas la avanta§gon ke §gi estas tiom vaste uzata en mia parto de la mondo ke mi tre ofte pli facile komprenas la anglan esprimon ol la esperantan. Bona ekzemplo troviĝas en la januara numero de Revuo Esperanto Internacia. Mi legas pri "prikapabla miskoincido" kiun la aŭtoro de artikolo klarigas per la angla "skill mismatch", kaj la anglan klarigon mi tuj komprenas – aŭ imagas ke mi komprenas, ke temas pri tio ke oni ne trovas la laboristojn kiuj havas tiujn kapablojn kiujn oni bezonas.
Eble estus pli bone se oni dirus "laborlerteca malagordo" aŭ io en tiu direkto.
Cetere interesa afero pri esperanto estas ke vi ne gajnas multe estante denaska esperantoparolanto! Vi devas lerni la lingvon, tutsimple.
erinja (Kwerekana umwidondoro) 27 Kigarama 2015 05:26:13
Altebrilas:Vidu ekzemple ĉi tiun paĝonerinja:... Laŭ mi Ido ne estas gramatike pli simpla ol Esperanto. Ĝi simpligas kelkajn aferojn sed tio fojfoje portas pli da komplikaĵoj, kiujn ni ne devas trakti en Esperanto.Tio estas pecize la objekto de mia scivolemo. Ĉu ie estas tia komparo de la du lingvoj, kun listo de tuj simpligoj kaj komplikaĵoj? Mi ŝatus disponi pri argumentoj oponigeblaj al lingvistoj.
...
Ne temas pri vera listo sed pri diskutoj de la ĉefaj malsamoj.
Tiu afero ke Ido havas pli latinecan vortstokon - tio estas "miksita beno", kiel ni diras en la angla, ĉar oni devas parkerigi pli da radikoj. Oni diras en Ido ke vortoj kiel "malmola" estas malrekoneblaj, do oni aldonas vortojn kiel "harda". Tamen nun oni devas lerni du radikojn anstataŭ unu. Ĉu pli bone? Temas pri persona prefero. Ne eblas vere diri ke unu lingvo estas "pli bona" ol alia, multo dependos de persona prefero.
La idistoj diris ke iuj ecoj de Esperanto estas *tro* regulaj, ekzemple la korelativoj. Ili havas alian pli "naturan" sistemon de korelativoj, kun latinecaj vortoj. Ĉu tio estas plibonigo? Dependas!
Laŭ mia opinio, ne indas provi disputi kun la idistoj pri tio, kiu havas la plej bonan lingvon. Ni havas nenion por pruvi al ili, nek ili al ni, kaj por mi, ne estas problemo se iuj decidas ke Ido estas por ili la pli inda lingvo. Eble estis ia konkurenco en la pasinteco sed nun ilia komunumo estas tiel malgranda ke apenaŭ indas -- kaj kiel dirite, ĉio temas pri prefero, do ne eblas vere diri ke tiu lingvo estas pli bona ol tiu alia.
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 29 Kigarama 2015 18:31:06
Ni havas bonegajn argumentojn celantaj esperantistojn: a) esperanto havas pli da parolantojn ol iu ajn konstruita lingvo; b) ni preferas esperanton. Sed kiel uzi ilin kun la ekstera publiko? pri a) oni respondas, ke la angla (inter aliaj) havas multe pli. pri b), ke estas subjektiva afero.