Al la enhavo

Ĉu io studis Idon?

de Altebrilas, 2015-decembro-10

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2015-decembro-29 22:32:55

Ido, kiel la nomo ĝin indikas,estas skismo de Esperanto. Tiu skismo ne sukcesis
ĉar Ido estas por la vortaro pli latinida kaj malpli internacia;
Ido estas ankaŭ malpli klara pri la foresto de akuzativo. Esperanto estas nun sufiĉe forta por akcepti, laŭ mi, frazojn sen akuzativo. La rigora ordo de la vortoj kiel en la angla aŭ la prepozicio na povas anstataŭgi la akuzativon. Sed tiu-ĉi estas pli rigora.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-januaro-03 18:51:33

morico:Ido, kiel la nomo ĝin indikas,estas skismo de Esperanto. Tiu skismo ne sukcesis
ĉar Ido estas por la vortaro pli latinida kaj malpli internacia;
Ido estas ankaŭ malpli klara pri la foresto de akuzativo. Esperanto estas nun sufiĉe forta por akcepti, laŭ mi, frazojn sen akuzativo. La rigora ordo de la vortoj kiel en la angla aŭ la prepozicio na povas anstataŭgi la akuzativon. Sed tiu-ĉi estas pli rigora.
Ĝi estas same rigora se oni decidas kiel interpreti la frazojn ordigitajn laŭ SVO.

MoutOp (Montri la profilon) 2016-januaro-14 14:58:34

Altebrilas, se vi volas daŭrigi vian esploron pri la ebla plibonigo de Ido kampe de la vortfarado, mi konsilus al vi du librojn, unu en Esperanto kaj unu en la Franca :
  • André Cherpillod, Ido, unu jarcenton poste, Courgenard, La Blanchetière, 2007 (47 p.); malgranda sed serioza libro, kiu ja rakontas la historion de la naskiĝo de Ido, sed ankaŭ provas respondi al via demando (ĉu Ido vere plibonigas Esperanton, ankaŭ vortfaradnivele?)
  • René de Saussure, La Construction logique des mots en Espéranto [La logika konstruo de la vortoj en Esperanto], Ĝenevo, Universala Esperantia Librejo, 1910 (93 p.); la aŭtoro estis universitata lingvisto (frato de Ferdinand de Saussure, pli bone konata hodiaŭ), kiu proponis alian projekton, Antido (ĝi situis inter Ido kaj Esperanto) ĉirkaŭ 1907. Li do ne estis Esperantisto blinda kaj propagandisto; li tamen rifuzis la sistemon Idan, kaj eksplikas tie ĉi (probable, mi ĝin ne legis) la kialon vortfaradnivele. Ĝi eble estas legebla rete, sed mi trovis ĝin nek ĉe ÖNB nek ĉe Gallica nek ĉe archive.org. Se vi havas grandan motivon, vi povas aĉeti ĝin 10$ ĉe Amazon.
La sama René de Saussure skribis aliajn librojn pri vortfarado, sed ili malpli rekte respondas al Ido (ekz-e Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto). Se vi povas trovi La Construction logique, via esploro grandiĝus, mi certas pri tio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-januaro-15 22:54:50

Mi dankas vin, Emanuelo pri tiuj interesaj informoj. Mi provos mendi la librojn.

Reen al la supro