メッセージ: 24
言語: Esperanto
morico (プロフィールを表示) 2015年12月29日 22:32:55
ĉar Ido estas por la vortaro pli latinida kaj malpli internacia;
Ido estas ankaŭ malpli klara pri la foresto de akuzativo. Esperanto estas nun sufiĉe forta por akcepti, laŭ mi, frazojn sen akuzativo. La rigora ordo de la vortoj kiel en la angla aŭ la prepozicio na povas anstataŭgi la akuzativon. Sed tiu-ĉi estas pli rigora.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2016年1月3日 18:51:33
morico:Ido, kiel la nomo ĝin indikas,estas skismo de Esperanto. Tiu skismo ne sukcesisĜi estas same rigora se oni decidas kiel interpreti la frazojn ordigitajn laŭ SVO.
ĉar Ido estas por la vortaro pli latinida kaj malpli internacia;
Ido estas ankaŭ malpli klara pri la foresto de akuzativo. Esperanto estas nun sufiĉe forta por akcepti, laŭ mi, frazojn sen akuzativo. La rigora ordo de la vortoj kiel en la angla aŭ la prepozicio na povas anstataŭgi la akuzativon. Sed tiu-ĉi estas pli rigora.
MoutOp (プロフィールを表示) 2016年1月14日 14:58:34
- André Cherpillod, Ido, unu jarcenton poste, Courgenard, La Blanchetière, 2007 (47 p.); malgranda sed serioza libro, kiu ja rakontas la historion de la naskiĝo de Ido, sed ankaŭ provas respondi al via demando (ĉu Ido vere plibonigas Esperanton, ankaŭ vortfaradnivele?)
- René de Saussure, La Construction logique des mots en Espéranto [La logika konstruo de la vortoj en Esperanto], Ĝenevo, Universala Esperantia Librejo, 1910 (93 p.); la aŭtoro estis universitata lingvisto (frato de Ferdinand de Saussure, pli bone konata hodiaŭ), kiu proponis alian projekton, Antido (ĝi situis inter Ido kaj Esperanto) ĉirkaŭ 1907. Li do ne estis Esperantisto blinda kaj propagandisto; li tamen rifuzis la sistemon Idan, kaj eksplikas tie ĉi (probable, mi ĝin ne legis) la kialon vortfaradnivele. Ĝi eble estas legebla rete, sed mi trovis ĝin nek ĉe ÖNB nek ĉe Gallica nek ĉe archive.org. Se vi havas grandan motivon, vi povas aĉeti ĝin 10$ ĉe Amazon.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2016年1月15日 22:54:50