Meddelelser: 6
Sprog: Esperanto
pablo4856 (Vise profilen) 12. dec. 2015 00.40.09
pablo4856 (Vise profilen) 12. dec. 2015 01.05.29
opalo (Vise profilen) 12. dec. 2015 05.26.58
Ni povas diri ke ekzistas tri tempoj: prezenco, preterito, kaj futuro.
Kaj ke ekzistas kvar aŭ kvin modoj: indikativo, kondicionalo, volitivo, infinitivo, kaj eble participo.
La indikativo kaj participo havas tri bazajn tempojn; la aliaj modoj havas unu.
Oni kombinas ilin kun participoj por esprimi aliajn temponuancojn.
Anstataŭ tiuj enigmaj nomoj, pli bonas klarigi la verboformojn rekte:
-as = nun, -is = antaŭe, -os = poste
-us = eblo, -u = instruo, -i = ĝenerale
nornen (Vise profilen) 12. dec. 2015 07.58.44
estanteco: -as
estonteco: -os
estinteco: -is
Estas ankaŭ tri relativaj tempoj:
samtempeco: -ant, -at
malantaŭtempeco: -ont, -ont
antaŭtempeco: -int, -it
La verbaj formoj finiĝantaj je -i, -u, -us ne markas tempon, nek absolutan, nek relativan.
Miland (Vise profilen) 12. dec. 2015 10.05.47
sudanglo (Vise profilen) 12. dec. 2015 10.58.53
Tiuj lastaj povas (almenaŭ teorie) esti kombinataj kun iu baza formo de 'esti' por formi kompleksan verbo-formon.
Do entute estas 6 + 6x6 = 42; sed nur teorie, ĉar kelkaj de tiuj kompleksaj verboformoj estas apenaŭ uzataj.
Tamen, se vi ankaŭ volas inkluzivi 'iĝ', 'ig', 'ek' kaj 'ad' en la gamo de verb-konstruaj afiksoj la nombro de potencialaj verbo-formoj ankoraŭ signife kreskas.