去目錄頁

Numero de tensoj en Esperanto

pablo4856, 2015年12月12日

讯息: 6

语言: Esperanto

pablo4856 (显示个人资料) 2015年12月12日上午12:40:09

Ĉu iu bonvole povus diri al mi kiom da tensoj Esperanto havas? Mi skribantas eseon por apliki al la universitato, kaj mi parolantas pri la facileco kaj efikeco de Esperanto. Ankaŭ se vi havas aliajn ideojn aŭ faktojn pri Esperanto por diri bonvole skribu ilin!

pablo4856 (显示个人资料) 2015年12月12日上午1:05:29

Ok, ŝajne estas 6 bazaj tensoj.

opalo (显示个人资料) 2015年12月12日上午5:26:58

La preciza nombro ("numero" estas cifero) dependas de la difino de verbotempo.

Ni povas diri ke ekzistas tri tempoj: prezenco, preterito, kaj futuro.
Kaj ke ekzistas kvar aŭ kvin modoj: indikativo, kondicionalo, volitivo, infinitivo, kaj eble participo.
La indikativo kaj participo havas tri bazajn tempojn; la aliaj modoj havas unu.
Oni kombinas ilin kun participoj por esprimi aliajn temponuancojn.

Anstataŭ tiuj enigmaj nomoj, pli bonas klarigi la verboformojn rekte:

-as = nun, -is = antaŭe, -os = poste
-us = eblo, -u = instruo, -i = ĝenerale

nornen (显示个人资料) 2015年12月12日上午7:58:44

Estas tri absolutaj tempoj:
estanteco: -as
estonteco: -os
estinteco: -is

Estas ankaŭ tri relativaj tempoj:
samtempeco: -ant, -at
malantaŭtempeco: -ont, -ont
antaŭtempeco: -int, -it

La verbaj formoj finiĝantaj je -i, -u, -us ne markas tempon, nek absolutan, nek relativan.

Miland (显示个人资料) 2015年12月12日上午10:05:47

Estas tri bazaj tensoj, kiel en multaj aliaj lingvoj. Krom tio estas participoj, kiuj uziĝas por agoj farinta aŭ faranta.

sudanglo (显示个人资料) 2015年12月12日上午10:58:53

Por eviti la problemon de difino (kio ekzakte estas tenso) vi povus diri ke ekzistas en Esperanto 6 bazaj verbo-formoj kaj ankaŭ 6 participoj.

Tiuj lastaj povas (almenaŭ teorie) esti kombinataj kun iu baza formo de 'esti' por formi kompleksan verbo-formon.

Do entute estas 6 + 6x6 = 42; sed nur teorie, ĉar kelkaj de tiuj kompleksaj verboformoj estas apenaŭ uzataj.

Tamen, se vi ankaŭ volas inkluzivi 'iĝ', 'ig', 'ek' kaj 'ad' en la gamo de verb-konstruaj afiksoj la nombro de potencialaj verbo-formoj ankoraŭ signife kreskas.

回到上端