Till sidans innehåll

Linukso kaj esperanta alfabeto

av AlfRoland, 19 februari 2008

Meddelanden: 20

Språk: Esperanto

AlfRoland (Visa profilen) 19 februari 2008 21:29:16

Sal' al ĉiuj! Mi estas nova uzanto de Linukso kaj mi serĉas bonan solvon tajpi esperante. En "Windows" mi uzas programon Keyman por redefini la klavaron anstataŭante literojn de mia nacia alfabeto kiu ne ekzistas en eo per niaj karaj ĉapelitaj literoj. Tiamaniere eblas skribi same flue en eo kiel en mia gepatra lingvo. Do ne necesas premi kombinon de klavoj por atingi ekzemple "ĉ". En la reto mi trovis KMFL kiu estas ekvivalento al Keyman por Linukso. Mia problemo estas ke mi ne sukcesis kompili kaj instali ĝin en Linukso(Fedora 8). Ĉu estas spertulo kiu povas helpi?

AlfRoland

AlfRoland (Visa profilen) 19 februari 2008 21:32:29

Mi forgesis la retadreson. Jen ĝi estas:

http://kmfl.sourceforge.net/

guyjohnston (Visa profilen) 19 februari 2008 21:42:56

Mi uzas GNU/Linukson, kaj por tajpi esperantajn literojn mi uzas la esperant-lingvan klavar-skemon en GNOME-o. Kiam mi ŝanĝas la skemon, la neuzataj literoj de mia brita klavaro anstaŭiĝas de la esperantaj literoj (kaj kelkaj simboloj ŝanĝiĝas):

x -> ĉ
y -> ĝ
' -> ĥ
w -> ĵ
q -> ŝ
; -> ŭ

Oni povas ankaŭ elekti tiun skemon en KDE-o.

Matthieu (Visa profilen) 19 februari 2008 22:01:03

Mi havas senpaŝan klavon (dead key) en mia franca klavaro (ekzample: ^+a faras â). Plie, mi uzas la klavon compose key: ĝi ebligas ĉapeligi Esperantajn literojn.
Do: ^+c = ĉ, ktp. (Ŭ estas escepto: mi devas tajpi Compose + b + u.)
En nefranca klavaro eblas uzi Compose + ^ + c.

AlfRoland (Visa profilen) 19 februari 2008 22:22:50

Dankon pro viaj proponoj guyjohnston kaj Mutusen. Ŝajnas ke estas same multaj solvoj kiel esperantistoj. Ĉar mi estas noviso je Linukso mi petas ke vi pli detale klarigu kiel fari. Ĉar mi faras tradukon mi ŝatus jenan solvon - unu premo -> unu litero.

Per Keyman ankaŭ eblas elekti malsamajn klavarojn por diversaj programoj kaj ankaŭ rapide ŝanĝi klavaron dum la laboro. Mi esperas ke KMFL same funkcias.En Fedora ankaŭ eblas
elekti "Sistemo/Konfigeracio/Softvaroj/Klavaro", sed mi pensas ke Keyman estas pli bona ĉar aliaj signoj restas kie mi kutime trovas ilin.

AlfRoland (Visa profilen) 20 februari 2008 06:19:39

Korektado:
"Sistemo/Konfiguracio/Malmolvaroj/Klavaro"

sergejm (Visa profilen) 20 februari 2008 06:25:07

Al mi ŝaijnas ke solvo de guyjohnston estas la plej bona. Tio estas norma solvo. Vi uzas unu premon por unu litero. En Esperanto estas 28 literoj, en la angla nur 26. Do vi devas uzi 2 neliterajn klavojn por 2 Esperantaj literoj. Pro tio signoj : ; " ' ne estas en ilia kutima loko.

Se vi ne havas Esperantan pakaĵon en via distribuaĵo, vi devas ĝin elŝuti.

Ĉu vi uzus Keyman, Ek! k.t.p. se Bill Gates aldonus subtenon de Esperanto al Vindozo?

sergejm (Visa profilen) 20 februari 2008 06:25:07

Ĉu Esperanta pakaĵo de Fedoro tradukas 'software' kiel 'Malmolvaroj' ? PIV2002 kaj Komputada Leksikono donas tradukon 'programaro'.

AlfRoland (Visa profilen) 20 februari 2008 22:16:11

Sal' sergejm!

La problemo por mi estas ke mi ne tute komprenas kiel fari. Kompreneble estus pli bone se la regada sistemo apogus esperanton. Mi celo nun estas forlasi Vindozon kaj estonte nur uzi Linukson. Keyman estas sufiĉe bona solvo en Vindozo kaj mi esperas ke KMFL estos bona en Linukso. Per tiuj programoj uni uzas Unikodon (UTF-8) kiu ebligas skribi en ajna lingvo.

Mi uzas la Svedan en Fedora kaj tiuj rubrikoj mi provis traduki. Por rapidi mi tradukis "hardware" per "malmolvaroj". Mi scias ke estas malbona traduko malgajo.gif

sergejm (Visa profilen) 21 februari 2008 06:24:09

Malnovaj distribuaĵoj de RedHat enhavas Esperantajn pakaĵojn, sed la postaj ne enhavas ilin (pro manko de spaco en KD) kaj vi devas elŝuti ilin aparte.
Mi vizitis fedora.redhat.com, sed ne kompenis kiel mi povas elŝuti apartajn pakaĵojn kaj kiujn pakaĵon enhavas pretaj distribuaĵoj.
Mi uzas Ubuntu-on. Mi aĉetis prikomputilan revuon kun ĝia DVD. Tie vi povas elekti Esperanton eĉ dum instalado, sed la traduko de la instalado ne estas plena kaj vi vidas anglajn vortojn. Sed Esperanto ne estas mia ĉefa lingvo en komputilo kaj mi elektas rusan lingvon. Mi elektas instali ĉiujn Esperantajn pakaĵojn kaj post instalado aldonas uzanton esperanto. Por ordinara uzanto mi aldonas Esperantan klavaron.

Tillbaka till toppen