Sisu juurde

Ruslingvaj filmoj kun Esperanta traduko

kelle poolt Slajd, 18. detsember 2015

Postitused: 11

Keel: Esperanto

Slajd (Näita profiili) 18. detsember 2015 12:59.50

Profesia teamo gvidata de fama sendependa reĝisoro Arsenij Gonĉukov laboras pri verkado de unika por rusia segmento de interreto projekto – vertikala retfilmserio en la formato 4k. Ĝenroj: hororfilmo, dramo, krimo, hororo. Buĝeto de ĉiu dekminuta seriero superas 100 mil da rubloj (1430 da usonaj dolaroj). En la unua sezono agadas kvin scenaristoj, profesiaj aktoroj kaj aliaj teamanoj de “granda” kino, multaj de kiuj laboras litere “por la ideo”. En la filmoserio oni uzas nur originalajn komponantojn: speciale por ĉiu seriero oni verkas muzikon, kreatas altkvalita komputila grafiko.

Krome, kiel asertas kreantoj, ĉiuj serieroj estos enretigitaj por vasta publiko. Kauze de tio oni pretigas por la serio profesian tradukon de subtitoloj en la anglan kaj en la francan lingvojn. Ankaŭ traduko en Esperanton planatas.

Speciala Novjara elsendo jam estas en interreto: http://www.youtube.com/watch?v=BhboH7dz8_g

Subskribiĝu la kanalon por ne maltrafi februaran premieron de la filmoserio!
Kaj ne forgesu ŝalti Esperanto-subtitolojn!
Diskonigu al viaj amikoj!

Demian (Näita profiili) 25. detsember 2015 3:39.43

Dankon! Al mi tre plaĉas la filmeto. Nuntempe troviĝas unu filmo en СЕРИИ. Ĉu vi scias, kiam ili planas disdoni la aliajn filmojn de la serio?

Slajd (Näita profiili) 27. detsember 2015 8:33.08

Demian:Al mi tre plaĉas la filmeto.
La aliaj filmoj de la serio estos eldonita en februaro.
Subskribiĝu la kanalon por ne maltrafi la premieron.

Mi transdiras vian dankon al reĝisoro.
Interalie, en 10 de decembro la reĝisoro estis en Hindio. Li recevis premio de Delhi International Film Festival kiel la plej bona reĝisoro.

Slajd (Näita profiili) 28. jaanuar 2016 9:39.31

La filmoserio startos en februaro...

https://www.youtube.com/watch?v=--D3mJ0wwrg
- Nu, jen ni alveturis!
- Mi ja diris al vi: en februaro!

Slajd (Näita profiili) 8. märts 2016 21:35.01

La 29-n de februaro en Moskvo okazis prezentado kaj la unua demonstrado de la unua seriero de la ret-filmserio "Distrikto de mallumo". Laŭ rakonto de aŭtoro de la ideo, reĝisoro, produktoro kaj scenariisto Arsenij Gonĉukov, la unua sezono inkluzivas 12 serierojn. Ili estas apartaj noveloj, ligitaj inter si de herooj kaj enhavo. Estontece la tuta filmserio estos spektebla plene kiel ampleksa filmo.

En la unua epizodo estas montrata kruela kaj senkompromisa rakonto pri tio, en kion homoj povas transformigi sian amon. Kiel povas finiĝi korrilatoj. Kiel povas rezultiĝi totala miskomprenemo. Sed ĉu eblas nomi "amo" tion, kio iĝas pli valora ol vivo?

Atentu! Ĉeestas insulta vortuzado, scenoj de seksumo kaj perforto. Akre +18.

La unua seriero kun Esperanto-subtitoloj jam atingeblas en platformoj YouTube kaj Vimeo. En la retejo de la projekto dark-area.ru eblas aboni novajn elsendojn por ke nenion preterpasi. Abonfolio estas en la supro de ĉiu paĝo.

Krome, en la retejo atingeblas videoj kaj fotoj de filmproduktejo, ĉiuj eldonitaj serieroj, intervjuo kun kreintoj de la projekto, kaj ankaŭ okazas konkurso pri la plej bona recenzo por vica seriero kun premio 666 rubloj.

Slajd (Näita profiili) 8. aprill 2016 13:38.08

Novaĵoj de kinarto

Unue, la nova tria seriero de retfilmserio “Distrikto de mallumo” kun la nomo “Serpentoj” jam dump li ol unu semajno apertas ĉe Youtube kaj ĉe Vimeo kun Esperanto-subtitoloj. En la nova seriero vin atendas kutima ĉiutaga rakonto, ĉi-foje – rpi interrilatoj de gepatroj kaj gefiloj. Tute reala rakonto, kiel konkludeblas laŭ multnombraj komentoj de spektantoj kaj pro tio eĉ pli terura. Ĉeestas iom da insulta vortumo, pro kio ĝi estas en kategorio 18+.

Due: iom pli frue aperis ankaŭ la dua seriero – “Krizo”. Kun Esperanto-subtitoloj ĝi spekteblas ĉe Youtube. Se vi preterpasis aperon de tiu ĉi seriero pro malesto de anonco, tio signifas, ke vi ne estas abonita al novaĵoj de la projekto en la retejo kaj al la oficiala kanalo ĉe Youtube. Ni konsilas al vi korekti tiun ĉi domaĝan mison – kreintoj de la filmserio promesas multajn agrablajn aldonaĵojn al la abono mem. Ekzemple tute antaŭ ne longe aperis vica filmeto pri filmado de la lasta seriero (bedaŭrinde sen Esperanto-traduko).

Parenteze por tiuj, kiuj volas helpi al la projekto per sia partopreno kiel aktoro, aŭtoro aŭ eĉ scenariisto kaj ankaŭ subteni permone aŭ mendi reklamon en la filmserio – la tuta necesa inform por vi ankaŭ estas en la retejo de la projekto. Ŝatoj, diskonigoj kaj dismesaĝado nur bonvenatas – ni helpu komune al sendependa kinarto!

Trie: la filmo “Malaperinto”, pri kiu ni jam skribis antaŭe (ruslingve), estis enlistita en programon de montrado Short Film Corner de la Kanna filmfestivalo kaj ankaŭ partoprenos la festivalon de studentaj kaj debutaj filmoj “La Sankta Anna”. Ni rememorigu, ke “Malaperinto” (pli detale pri la projekto - ruslingve) ne tre antaŭ longe estis tradukita en Esperanton uzante subtitolojn kaj ankaŭ dank al esperantistoj ricevis francajn kaj hispanajn subtitolojn. Aperigi la filmon malferme kun ĉiuj tradukversioj aŭtoroj planas post “Kinotaŭro” (ruslingve), por partopreno en kiu ilia verko jam estas deklarita.

P.S. Kaj nun iom pri tradukado mem. Tradukantoj por la filmoj estas bezonataj. Por la komenco ni bezonas iun, kiu tradukos filmojn pri la filmoj por la filmserio “Distrikto de mallumo”. Tie vere estas interese kaj varmege – tuj de filmadejo. Ankaŭ deziratas tradukantoj por aliaj projektoj, kiuj aperos tuj kiam estos dezirantoj por partopreni tradukadon. Kaj atentu, ke la projekto ankoraŭ estas nekomerca, kvankam vi mem tion bone komprenas. Se dezirantoj tamen estos, skibu per persona mesaĝo, ni pridiskutu.

Серёга (Näita profiili) 8. aprill 2016 13:58.54

Iru Slajd al via "labordonanto".
Вообщем иди к чёрту.

Slajd (Näita profiili) 8. aprill 2016 14:13.52

Серёга:Iru Slajd al via "labordonanto".
Воощем иди к чёрту.
Опять хамите... Вы бредите, любезный?

Серёга (Näita profiili) 8. aprill 2016 15:32.23

Благодарю любезнейший, что Вы меня пристыдили!

Slajd (Näita profiili) 8. aprill 2016 15:39.57

Серёга:Благодарю любезнейший, что Вы меня пристыдили!
Мне не очень понятно Ваше странное поведение. Именно это я и хотел сказать. Стыдить Вас не планировал, мне всё равно. Просто пытаюсь понять, что Вы хотите сказать. Если Вы, конечно, можете что-то дельное сказать, т.е. кроме попыток нахамить.

Tagasi üles