前往目錄

Kiom da lingvoj vi parolas? Ĉu vi volas lerni aliajn lingvojn?

貼文者: Luann, 2015年12月18日

訊息: 44

語言: Esperanto

Naellys (顯示個人資料) 2016年3月20日下午7:57:09

Mi parolas denaske francan. Parolas bone la germanan, la anglan kaj la hispanan. Mi scias ankaŭ iom da itala. Kaj evidente mi estas studanta esperanton.

Kaj mi povas traduki latinan.

usonano78 (顯示個人資料) 2016年4月12日下午6:01:55

El miaj vojaĝoj, mi scias multajn frazojn de malsamaj lingvoj. Ekzemple "Kvartira Numer Ideen" (Rusa: Apartmenta numera unu), "Dobra Rano!" (Ĉeĥo: Bonan matenon!), "Nesicin" (Turka: Kiel vi fartas?) "San nesicin" (Turka: mi estas bona, kaj vi?), ktp...sed mi ne estas flua en ĉi tiuj lingvoj. Mi nur konas kiom mi bezonus vivi portempe.

Unufoje unu turkano volis rabi min en la strato, sed mi diris kelkajn frazoj de Turka, kaj li amikiĝas!

Terpomo11 (顯示個人資料) 2016年6月5日下午2:10:46

Mi parolas denaske la anglan, je baza nivelo la hispanan kaj la japanan, kaj iomete la francan kaj la germanan (sufiĉe por mendi manĝojn, demandi pri direkto, ktp.) Do, entute mi kalkulas eble 2.5 aŭ 3 (enkalkulante ankaŭ Esperanton, kiun mi sufiĉe bone scipovas, kiel vi povas vidi.)

Orikrin1998 (顯示個人資料) 2016年6月20日下午8:24:15

Mi parolas denaske francan.

Mi lernis anglan tre facile, kaj mi parolas gxin nun tre bone. Ekde tri jaroj, mi lernas en sama tempo germanan (cxefe), rusian, hispanan, grekan kaj esperanton. Se mi havis suficxe tempon, mi lernus ankaux finan kaj norvega. Kiel vi povas legi, mi adoras la lingvojn !

Mi estas 18-jaragxa kaj mi nur volis ekzercigxi esperanton cxi vespero. Mi sxatus multa kiu vi korektus min, kaj ankaux kiu vi respondus min ! Lerni esperanton estas tiel amuza kaj facila !

P.S. : la auxtoanstatauxigo de la leteroj ne funkcionis cxar mi uzas tableton.

Urho (顯示個人資料) 2016年7月3日上午11:15:10

Orikrin1998:P.S. : la auxtoanstatauxigo de la leteroj ne funkcionis cxar mi uzas tableton.
Parenteze, eble jenaj fadenoj ĉe lernu! helpus vin?

Javier (顯示個人資料) 2016年8月19日下午10:49:26

Mi parloas tute kvin lingvojn: la svedan, la, polan, la anglan, la hispana kaj Esperanton.

Mi parolas denaske la svedan kaj la polan. La anglan mi lernis en la bazlernejo kaj mi parolas ĝin nun tre bone. Mi loĝas en Svedujo kaj ĉi tie ne uziĝas voĉoaktorado, do oni povas aŭdi multe la anglan en radio, televido kaj kinejo. Mi ankaŭ lernis tre facile la hispanan en la gimnazio. Mi ankaŭ loĝis en Hispanujo du jarojn, kiel interŝanĝa studento, kaj mi plibonigis la hispanan, kiam mi loĝis tie.

Mi ekesperantiĝis ĉi-somere (somere je 2016), do mi ankoraŭ ne tre bone parolas ĝin, sed tagoj post tagoj, mi plibonigadas ĝin.

Post lernis Esperanton, mi volas lerni la francan kaj la germanan.

vaskia (顯示個人資料) 2016年8月23日上午10:35:08

Saluton! Mi parolas per rusa kaj ĉina lingvoj. Esperanto estas nova kaj tre interesa lingvo por mi. Mi tre ĝoje legis vian komentarion pri lingvoj.

Iom da partoprenanoj scias multajn lingvojn. Tio estas respekto al ili

rbp (顯示個人資料) 2016年12月29日上午11:36:13

Mi parolas la Anglan denaske, sufiĉe flua Esperanton kaj Ĉinan, kaj iom de la Korean.
Mi deziras poste studi la Hispanan por vojaĝi ĉirkaŭ suda Ameriko. Ankaŭ ŝatus iam lerni la Hebrean, sed me havas sufiĉe da instigon nuntempe.

nehuén (顯示個人資料) 2016年12月29日下午7:54:26

mi parolas la hispanan (denaskulo) la anglan kaj la portugalan. Kaj ankaŭ mi volas lerni la japanan

Vinisus (顯示個人資料) 2016年12月29日下午10:13:28

Por mi estus sufiĉe se mi sukcesus lerni ĝisfunde Esperanton.

回到上端