Aller au contenu

Da aŭ de (Traduko de poemo)

de Junpe, 28 décembre 2015

Messages : 15

Langue: Esperanto

Junpe (Voir le profil) 28 décembre 2015 11:51:45

Tio estas mia traduko de poemo de MIJAO Secuko, pri kiu poemo ri diras, ke oni povas libere uzi ĝin (https://mobile.twitter.com/sechanco/status/6700797...):
Nenio povas anstataŭi panon

de MIJAO Secuko

- Ni bruligis librojn, kaj bakis panon.
Diris tion
infanoj, kiuj kreskis en batalejo
en Sarajevo.

Vi bruligis librojn, kaj bakis panon.
Ha,
fajro fariĝas ankaŭ el aro de miaj libroj verkoj el kiuj pan' ne fariĝas.

Vi baku panon, kaj varmigu vin.
Se la vortoj kaj poemoj
ne impresas vin, tiaokaze vi baku la librojn bruligu la verkojn.
Vi baku la librojn Bruligu la verkojn.

Miajn librojn verkojn.
Nu, mi verku poemojn. Mi verku pli da poemoj, kaj verku librojn
por tiu tago,
kiam vi bakos panon.

Nun mi komprenas. Mi nun komprenas.
Vort' ne estas pano.
Ankaŭ libr' ne estas pano.
Nenio povas anstataŭi panon.

Sed
se mi ne verkus poemojn,
nek donus al pensoj vortojn, la libroj ne eldoniĝus.
Se miaj la libroj ne ekzistus, vi ne povus baki la panon.

Ja nenio povas anstaraŭi anstataŭi panon.
Nenio povas anstataŭi panon.
Volonte
miaj poemoj kaj vortoj
sinsekve enflugis
en fajron,
ĉe kiu vi bakis panon.

Ja nenio povas anstataŭi vivon.

Volonte kaj volonte
la poemoj sinsekvaj enflugis
en fajron,
ĉe kiu vi bakis panon.
Mi unue skribis "aro da miaj libroj", sed iu diris, ke oni ne kutimas diri "miaj" post "da", kaj iu alia proponis, ke mi skribu "aro de miaj libroj".

Kiu el la sekvantaj bonas, vi opinias?:

fajro fariĝas ankaŭ el aro de miaj libroj, el kiuj pan' ne fariĝas.

fajro fariĝas ankaŭ el mia aro da libroj, el kiuj pan' ne fariĝas.

fajro fariĝas ankaŭ el aro da miaj libroj, el kiuj pan' ne fariĝas.

Mi volas scii ankaŭ, ĉu la tuta traduko kompreneblas, kaj mi ĝojus, se vi komentus ion ajn.

opalo (Voir le profil) 28 décembre 2015 13:39:13

Ne ekzistas problemo pri da mia(j). Ekzemplo: Kiom da miaj floroj mi konservos / el abundo de somero? (el "Elegio jarfina" de Victor Sadler)

Aro de kaj aro da preskaŭ egalas, sed la vorto da ĉi tie substrekas la ideon de kvanto aŭ kalkulado.

Mia aro da/de libroj miaopinie pli vivece implicas ĉiuj miaj libroj. Mi certe komprenas la tutan poemon, sed mi ne povas legi japane do mi ne povas komenti pri tiaj elektoj.

Fine, mi rimarkis erareton: anstaraŭi anstataŭ anstataŭi.

Dankon pro viaj klopodoj!

akueck (Voir le profil) 28 décembre 2015 15:32:58

Junpe:
Mi unue skribis "aro da miaj libroj", sed iu diris, ke oni ne kutimas diri "miaj" post "da", kaj iu alia proponis, ke mi skribu "aro de miaj libroj".
La konsilo koheras kun tiurilata en PMEG.

Junpe:Kiu el la sekvantaj bonas, vi opinias?:

fajro fariĝas ankaŭ el aro de miaj libroj, el kiuj pan' ne fariĝas.
Mia kompreno: El chiuj de viaj libroj ne farighas pano. Kaj el aro de tiuj libroj farighas fajro.

Junpe:fajro fariĝas ankaŭ el mia aro da libroj, el kiuj pan' ne fariĝas.
Mia kompreno: El chiuj libroj ne farighas pano. Kaj el via aro de la libroj farighas fajro.

Junpe:fajro fariĝas ankaŭ el aro da miaj libroj, el kiuj pan' ne fariĝas.
Lau mi malghusta pro "da miaj libroj".

Junpe:Mi volas scii ankaŭ, ĉu la tuta traduko kompreneblas, kaj mi ĝojus, se vi komentus ion ajn.
Mi konjektas, ke vi volas esprimi:

"Fajro farighas ankau el aro de miaj libroj, el kiu pan' ne farighas."

Se jes, mi rekomendas vortigi tiel.

Junpe (Voir le profil) 28 décembre 2015 16:16:22

Al opalo kaj akueck:

Koran dankon pro la komentoj!

Mi serĉis "Elegio jarfina" de Victor Sadler rete, kaj legis la verkon. Bela poemo!

Temas pri la frazo, pri kiu mi demandis. Mi kredas, ke la poeto volas diri:
- Mi ne povas gajni vivrimedojn el miaj libroj, sed oni povas uzi miajn librojn kiel brulaĵo brulaĵon, se oni arigas ilin havas multe da ili.

Cetere mi skribis "vi baku la librojn", sed mi devis skribi "bruligu la librojn".

corobu (Voir le profil) 28 décembre 2015 17:46:21

Junpe:
Kiu el la sekvantaj bonas, vi opinias?:

fajro fariĝas ankaŭ el aro de miaj libroj, el kiuj pan' ne fariĝas.

fajro fariĝas ankaŭ el mia aro da libroj, el kiuj pan' ne fariĝas.

fajro fariĝas ankaŭ el aro da miaj libroj, el kiuj pan' ne fariĝas.

Mi volas scii ankaŭ, ĉu la tuta traduko kompreneblas, kaj mi ĝojus, se vi komentus ion ajn.
Mia propono estas ke vi uzu la vorton "kolekto" kaj ne uzu la vorton "aro". Ĝi estas Zamenhofa kaj bone taŭgas en la senco 2 c de la vorto "kolekto" legebla en ReVo ĉi tie:
iru al la senco 2c de kolekto.
Sekve:
fajro fariĝas ankaŭ el mia kolekto da libroj, el kiu pan' ne fariĝas.
Mireja

Junpe (Voir le profil) 28 décembre 2015 19:33:29

corobu:Mia propono estas ke vi uzu la vorton "kolekto" kaj ne uzu la vorton "aro". Ĝi estas Zamenhofa kaj bone taŭgas en la senco 2 c de la vorto "kolekto" legebla en ReVo ĉi tie:
iru al la senco 2c de kolekto.
Sekve:
fajro fariĝas ankaŭ el mia kolekto da libroj, el kiu pan' ne fariĝas.
Mireja
Dankon pro la propono, corobu!

Ĉu "mia kolekto da libroj" signifas "libroj, kiujn mi kolektis"?

Mi kredas, ke la poeto volas diri ne, ke oni povas bruligi riajn librojn, kiujn oni kolektis kun la intenco bruligi ilin, sed ke oni povas uzi riajn librojn kiel brulaĵon, se oni havas multe da ili, ĉar se oni havas malmulte da libroj, ili ekzemple nur unu libron, ĝi ne sufiĉas por fari fajron. Mi kredas, ke oni unue bruligas librojn, kaj faras sufiĉe grandan fajron, kaj poste bruligas aliajn aĵojn kiel lignon, kiam oni bakas panon.

DuckFiasco (Voir le profil) 28 décembre 2015 22:27:34

Min ne plaĉas la konsilo de PMEG. Laŭ mia opinio, "da" montras ke la antaŭa vorto estas kvanto, kaj la posta vorto estas enhavata en tiu kvanto. Tial la difineco de la enhavaĵo ne gravu.

poto da... = ni parolas pri poto kiel ujo
poto da tero, poto da tiu tero = uje uzi la poton por mezuri la teron, aŭ ĝenerale aŭ el tiu konata amaso

"de" estas surĉarĝita vorto, miaopinie, kaj ne tiel klara. Sed mi agnoskas, ke PMEG kaj aliaj gramatikrimedoj donas la kontraŭan konsilon, rekomendante ke "da" aŭ "de" dependu de la nedifineco de la sekva vorto.

Junpe (Voir le profil) 29 décembre 2015 03:26:31

DuckFiasco:Min ne plaĉas la konsilo de PMEG. Laŭ mia opinio, "da" montras ke la antaŭa vorto estas kvanto, kaj la posta vorto estas enhavata en tiu kvanto. Tial la difineco de la enhavaĵo ne gravu.

poto da... = ni parolas pri poto kiel ujo
poto da tero, poto da tiu tero = uje uzi la poton por mezuri la teron, aŭ ĝenerale aŭ el tiu konata amaso

"de" estas surĉarĝita vorto, miaopinie, kaj ne tiel klara. Sed mi agnoskas, ke PMEG kaj aliaj gramatikrimedoj donas la kontraŭan konsilon, rekomendante ke "da" aŭ "de" dependu de la nedifineco de la sekva vorto.
Dankon pro la komento, DuckFiasco!

Mi legis la ĉapitron pri "da" en PMEG.

Mi kredas, ke "poto da tiu tero" signifas "poto da tiu speco de tero" laŭ PMEG (http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/ro...).

Mi kredas, ke kiam oni diras "poto da tero", oni parolas ne pri poto kiel ujo, sed pri tero kiel substanco.

Tamen iu ankaŭ diras, ke en poemoj oni eble povas diri "da miaj libroj". Ĉu oni do parolas pri "miaj libroj" kiel substanco?

SPadern (Voir le profil) 29 décembre 2015 09:55:32

Mi pensas ke estas bela poemo, sed mi ne tute komprenas. Kion ĝi signifas?

Junpe (Voir le profil) 29 décembre 2015 13:22:09

SPadern:Mi pensas ke estas bela poemo, sed mi ne tute komprenas. Kion ĝi signifas?
Dankon pro la komento, SPadern!

Tio estas poemo pri poeto. Ri legas, ke infanoj en Sarajevo, kiuj spertis militon, diris, ke ili bruligis librojn por baki panon, ĉar ili ne povis uzi elektron, kaj ne havis ion alian por bruligi, mi kredas.

Tio surprizas la poeton, kaj ri imagas, ke iu bruligas riajn librojn verkojn por baki panon.

Ŝajne la poeto ne sukesis sukcesis kiel poeto. Ri diras, ke pano ne fariĝas el riaj libroj verkoj. Tio signifas, ke ri ne povis profiti de siaj verkoj, mi kredas. Sed ri pensas, ke eĉ riaj libroj verkoj povas esti uzeblaj, se oni uzas ilin kiel brulaĵo.

La poeto pensas pri siaj libroj verkoj, kiuj ne impresas la legantojn, kaj ŝajnas neuzeblaj, sed povas esti uzeblaj kiel brulaĵo. La legantoj povas baki panon, kaj varmigi sin, eĉ se la libroj ne impresas.

La poeto nun volas verki pli da verkoj. Ri nun scias, ke libroj povas esti bruligataj. Kiel ajn bonaj la riaj poemoj en riaj la libroj estas, libroj estas libroj, kaj ne estas pano. Pano (manĝaĵo) ja estas la plej grava por vivi. Tial ri verkas librojn por, ke la legantoj bruligu ilin por baki panon.

La poeto volas verki librojn, kaj volas, ke riaj poemoj estu io, kiu realas en formo de libroj. Ri volas, ke riaj poemoj estu uzeblaj reale. Eĉ se la libroj estus bruligataj, la libroj havus signifon.

Vivo estas pli grava ol vorto. Tial la poemoj de la poeto en libroj volonte bruliĝas.

Tion mi kredas. Ĉu tio estas komprenebla?

Retour au début