본문으로

"Enlightenment" en Budaismo

글쓴이: DuckFiasco, 2015년 12월 29일

글: 5

언어: Esperanto

DuckFiasco (프로필 보기) 2015년 12월 29일 오전 4:24:01

Kiel vi tradukas ĉi tiun gravan terminon? Mi plej ofte uzas "vekiĝo" sed ĝi ne ĉiam taŭgas.

Kaj se iu konus bonan retpaĝon de Budaismaj terminoj, mi pro tio ankaŭ estus tre dankema.

Dankon.

opalo (프로필 보기) 2015년 12월 29일 오전 5:08:30

Oni ankaŭ uzas iluminiĝo (PIV) kaj enlumiĝo. Do la Iluminiĝinto kaj simile.

Budhismaj tekstoj abundas rete, sed mi ne konas bonan terminaron de la speco Eo-Eo. Eble ĉi tio utilas.

bartlett22183 (프로필 보기) 2015년 12월 29일 오후 9:31:52

Eble oni devas skribi ne "Budaismo" sed "Budhaismo." En la lingvoj aziaj de la budhaismo originala, oni elparolas klare la 'h'. ridulo.gif Mi mem jam aŭdis ĉi tiun prononcon (kune kun la 'h' ).

DuckFiasco (프로필 보기) 2015년 12월 29일 오후 10:15:15

Mi ne tute certas, sed ŝajnas, ke la origina vorto havas elspirata "d", kiu ne tute samas kiel posta "ho" sono. Mi ankaŭ legis tion en la Reta Vortaro, tial mi emas uzi la formon "Budao" ridulo.gif

Dankon pro la ligilo. Tio ja estas bona komenco!

Se iuj scivolas pri mia malgranda traduka laboro, nur serĉu "Pura Lando" en Tumblr-o.

Christa627 (프로필 보기) 2016년 1월 2일 오전 5:10:20

Eble "anima lumiĝo"? Mi ne estas Budaismano, do ne vere scias.

다시 위로