去目錄頁

venki aŭ venkiĝi

dema90, 2016年1月4日

讯息: 12

语言: Esperanto

Kirilo81 (显示个人资料) 2016年1月5日下午12:40:47

dema90:Mi nur simple ŝatus diri ke ne ĉiuj homoj estas lingvosciencistoj kaj eble tute komprenas pri transitivaĵoj kaj netransitivaĵoj ktp.
Kompreneble ne, kaj milionoj da homoj (inkluzive min) lernis Esperanton ne estante lingvistoj.
Mi neniel rekomendas uzi miajn klarigojn kiel regulojn por la praktika uzo, ili nur montru la sistemon.
Sed tiun oni povas intuicie lerni el la lingvo legante ĝin. Por ekz. angloj kaj germanoj -ig/-iĝ povas komence esti iom stumbliga, ĉar niaj lingvoj foje ne distingas: zerbrechen (hat zerbrochen) = rompi - zerbrechen (ist zerbrochen) = rompiĝi.

Kaj kiel horsto jam skribis: Lingvo ne estas matematiko, do kaj ĉe "la folioj movas sin" kaj "la folioj moviĝas" klaras, pri kio temas.

@nornen
Mi post kelkaj tagoj povos respondi en la alia fadeno, same ankaŭ en tiu pri verboj.

sudanglo (显示个人资料) 2016年1月5日下午1:35:08

Post netransitivaj verboj ĝi signifas aŭ "X-igi sin", do sidiĝi = "sidigi sin", aŭ (arkaike, do ne plu uzata hodiaŭ) "iĝi X-a sen propra iniciato", kp. la konatan ekzemplon mortiĝi = "iĝi morta" el la Ekzercaro, §39.
Oj! Arĥaika? ne laŭ mi.

En la domo estiĝis paniko

ke ni devis surmeti vestaĵojn kaj ŝovis dikajn kusenojn el sakĉifonoj sub la genuojn, por ke ni ne bruliĝu.

viaj piedoj kunkreskiĝos en unu fiŝan voston kaj vi denove fariĝos virineto de maro

回到上端