Mesaĝoj: 24
Lingvo: Esperanto
MoutOp (Montri la profilon) 2016-januaro-07 16:52:16
Al tiuj, kiuj pridemandas ĉu Esperanto estu oficiala aŭ la oficiala lingvo de EU, mi aldonus malfacilaĵon: ĉu Esperanto iĝu oficiala lingvo ne gravas; gravas ke Esperanto iĝu ĝia laborlingvo. Hodiaŭ estas nur tri laborlingvoj (la Angla, la Franca kaj la Germana), kaj tio estas jam neegalaĵo; Esperanto estante la nura laborlingvo finigos tiun neegalaĵon.
Al la Rusa samideano (ĉu?), mi nur diros ke vi egege malbone scias tion, kio okazas en Eŭropo. Se vi scius, vi ne dirus tiajn stultaĵojn... Vi uzas gravan okazaĵon (la perfortoj en Kolonjo), sed pri kiu oni ankoraŭ kvazaŭ nenion scias (oni ekzemple tute ne scias ĉu estas rifuĝintoj aŭ ne, oni nur scias ke kelkaj el ili estas Araboj). Kaj eĉ se ili estus rifuĝintoj, tio ŝanĝus nenion; oni ne bazas politikon sur unu afero. Vere, pensu iom antaŭ ol paroli. Tial vi ne aperus kiel stultulo (vi probable ne estas stultulo, kial aperi tiele?). Mi ne scias ĉu Rusio estas faŝisma, sed ĝi tutcerte estas propagandema.
se (Montri la profilon) 2016-januaro-08 00:57:33
Ne ĉiuj ŝatas Esperanton kiel ne ĉiuj ŝatas anglan sed aliaj homoj ŝatas anglan.
Esperatujo, precipe, UEA devu fokusi pri la UNU el 6 lingvoj en UNo. Tio estas la sepa lingvo de UNo.
La landoj kiuj ne uzas la ses lingvojn de UNo povas uzi esperanton en UNo.
Vestitor (Montri la profilon) 2016-januaro-08 21:46:33
Тerurĉjo:Vi tre malpravas se vi pensas ke la angla ne estas komplika. Mi estas Brita kaj mi aŭskultas al homojn kiu pensas ke ili parolas la anglan, sed... ĝi havas 30-50% erarojn. La angla estas ĉie, sed multaj homoj ne povas sufice ellerni ĝin; por efektive uzi ĝin.
kialo - ĝi estas tre komplika por lernado
pruvo - eĉ en la titolo de la fadeno la aŭtoro sukcesis skribi - de Eŭropan Union
multe pli facile kaj simple estas ellerni la anglan. ĝi almenaŭ ne havas akuzativon
...
Esperanto eble ne fariĝos internacia lingvo, sed la angla ankaŭ ne estas 'internacia lingvo', ĝi estas nur ĉio kaj mi havas avantaĝo (eble la supereco). Ne estas problemo por mi...
nornen (Montri la profilon) 2016-januaro-08 22:20:14
Vestitor:mi aŭskultas al homojn kiu pensas ke ili parolas la anglan, sed... ĝi havas 30-50% erarojn.Mi aŭdas paroli homojn, kiuj pensas, ke ili parolas Esperanton, tamen... 30 ĝis 50 elcentoj de iliaj eldiroj estas eraraj.
Kial estas pli oportune paroli erare Esperanton ol paroli erare la Anglan?
Bodler (Montri la profilon) 2016-januaro-08 23:02:57
nornen:Ĉar en ĉiu lingvo, homoj faras erarojn. Eĉ francoj parolanta la francan aŭ angloj la anglan fojfoje faras ankaŭ erarojn.Vestitor:mi aŭskultas al homojn kiu pensas ke ili parolas la anglan, sed... ĝi havas 30-50% erarojn.Mi aŭdas paroli homojn, kiuj pensas, ke ili parolas Esperanton, tamen... 30 ĝis 50 elcentoj de iliaj eldiroj estas eraraj.
Kial estas pli oportune paroli erare Esperanton ol paroli erare la Anglan?
Sed iu kiu lernas esperanton faras multe malpli da erarojn ol iu kiu lernas la anglan. Ne ekzistas neregulaj verboj en esperanto, ne ekzistas neregulaj prononcoj aŭ pluraloj, ktp.
Kompreneble neniu parolas perfekte esperanton. Sed fakte, la kvanto da erarojn estas multe malpli granda.
Vestitor (Montri la profilon) 2016-januaro-08 23:43:31
nornen:Tre teda.Vestitor:mi aŭskultas al homojn kiu pensas ke ili parolas la anglan, sed... ĝi havas 30-50% erarojn.Mi aŭdas (ne, aŭskultas estas prava) paroli homojn, kiuj pensas, ke ili parolas Esperanton (ne, la angla), tamen... 30 ĝis 50 elcentoj de iliaj eldiroj estas eraraj.
Kial estas pli oportune paroli erare Esperanton ol paroli erare la Anglan?
jes, mi faras erarojn, sed mi estis lernanta Esperanton dum malpli ol sep monatoj (ne en oficiala lernejo kaj ne ĉiutage). Mi renkontas homojn kiuj diras al mi: 'Mi estis lernanta la angla dum inter kvin ĝis dek jaroj.' Sed ili parolas ĝin malbone. Tiu estas nur parolanta; skribanta estas eĉ pli malbona. Tiu estas simple fakto.
Kvin ĝis dek jaroj, kaj la angla estas ĉie kaj uzita ĉie en la mondo: televidilo, muziko, interreto...
horsto (Montri la profilon) 2016-januaro-09 02:19:02
nornen:Ĉu vi serioze demandas tion? Vi ŝercas, ĉu ne? Aŭ ĉu vi intence trompas homojn. Vi ne povas kompari la lingvonivelon de homoj, kiuj memvole kaj sen instruisto lernas Esperanton kun la nivelo de homoj, kiuj lernas jam en lernejo la anglan kaj kiuj havas grandegan ekononiam motivon por lerni la anglan.Vestitor:mi aŭskultas al homojn kiu pensas ke ili parolas la anglan, sed... ĝi havas 30-50% erarojn.Mi aŭdas paroli homojn, kiuj pensas, ke ili parolas Esperanton, tamen... 30 ĝis 50 elcentoj de iliaj eldiroj estas eraraj.
Kial estas pli oportune paroli erare Esperanton ol paroli erare la Anglan?
nornen (Montri la profilon) 2016-januaro-09 05:05:50
horsto:Kiel rilatas via komentario al mia demando? Ĉar estas, kiuj lernas la Anglan lerneje, kaj ĉar estas, kiuj lernas Esperanton sen instruisto, tial estas pli oportune paroli erare Esperanton? Serioze?nornen:Ĉu vi serioze demandas tion? Vi ŝercas, ĉu ne? Aŭ ĉu vi intence trompas homojn. Vi ne povas kompari la lingvonivelon de homoj, kiuj memvole kaj sen instruisto lernas Esperanton kun la nivelo de homoj, kiuj lernas jam en lernejo la anglan kaj kiuj havas grandegan ekononiam motivon por lerni la anglan.Vestitor:mi aŭskultas al homojn kiu pensas ke ili parolas la anglan, sed... ĝi havas 30-50% erarojn.Mi aŭdas paroli homojn, kiuj pensas, ke ili parolas Esperanton, tamen... 30 ĝis 50 elcentoj de iliaj eldiroj estas eraraj.
Kial estas pli oportune paroli erare Esperanton ol paroli erare la Anglan?
Se Esperanto kaj aliaj lingvoj ne estas kompareblaj, aŭ se ne estas permesite kompari ilin, kial multe predikas, ke Esperanto estas pli facila, pli justa, pli rapide lernebla? Se "vi ne povas kompari", la vortoj "pli" kaj "ol" estas sufiĉe sensencaj.
horsto (Montri la profilon) 2016-januaro-10 03:07:17
nornen:Mi ne komprenas kion vi volas diri. Via respondo estas tre konfuza. Certe oni povas kompari. Kion mi diris estas ke tia komparo ne estas justa. La komparo estus justa se oni komparus la nivelon de homoj, kiuj lernis Esperanton kaj la anglan dum la sama tempo kaj kun la samaj klopodoj.
Kiel rilatas via komentario al mia demando? Ĉar estas, kiuj lernas la Anglan lerneje, kaj ĉar estas, kiuj lernas Esperanton sen instruisto, tial estas pli oportune paroli erare Esperanton? Serioze?
Se Esperanto kaj aliaj lingvoj ne estas kompareblaj, aŭ se ne estas permesite kompari ilin, kial multe predikas, ke Esperanto estas pli facila, pli justa, pli rapide lernebla? Se "vi ne povas kompari", la vortoj "pli" kaj "ol" estas sufiĉe sensencaj.
Tio signifas ekzemple en Germanujo: Lerni Esperaton 9 aŭ pli jarojn jam en lernejo kaj multajn pliajn jarojn ekster lernejo, ĉar oni ja volas plibonigi siajn profesiajn eblecojn.
nornen (Montri la profilon) 2016-januaro-10 10:56:14
horsto:...Ĝin forgesu.