Al la enhavo

Esperanto kiel oficiala lingvo de Eŭropan Union?

de merika21, 2016-januaro-05

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

maratonisto (Montri la profilon) 2016-januaro-10 19:08:45

Ne eblas fari Esperanton lingvo de Eŭropo?
Bezonas nur permesi instrui ĝin en lernejoj kiel plenrajta fremdlingvo.
Oni permesu, kaj ni vidos.

Paulinho (Montri la profilon) 2016-januaro-10 20:18:35

Mi estas admiranto de esperanto kaj mi ne estas ĝuste esperantano. Mi aplikas nur tre malgrandan parton de mia tempo kaj penado en kontakto kun tiu bela lingvo. Sed en mia juĝo esperanto havas ĉiujn kondiĉojn por esti la oficiala lingvo de Eŭropo, se la eŭropanoj estis klarmensaj sufiĉe por percepti tion. Bedaŭrinde ili ne perceptas: Esperanto ne havas tunojn de mono aŭ impona milita ŝiparo. Esperanto havas vojon trudi.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2016-januaro-10 21:00:57

Al mi ŝajnas ke la granda plimulto el la eŭropanoj Esperanton aŭ ne konas, aŭ malestimas. En tiu cirkonstanco, mi pensas ke altrudi ĝin kiel oficialan lingvon estus kontraŭ-demokrate.

Tamen, ĝi povus iĝi laborlingvo de ĉiuj oficistoj kaj elektitoj de la Eŭropa Unio kiuj laboras interlingve, se ili interkonsentus pri tio.

urvater (Montri la profilon) 2016-januaro-10 22:51:46

Saluton al ĉiuj !
Mi opinias ke la esperanto povus iĝi la eŭropean lingvon, ĉar en eŭropo ni bezonas alian lingvon. La angla lingvo ne estas sufiĉa. Unuigu popoloj cirkaŭ la esperanton por batali la kapitalecon ! Kaj ankaŭ oni dirus ke la popoloj estas forestantaj de tiu europea aranĝo. Maleltenebla estas ! Mi vidas la internacian lingvon kiel la batallingvo, kiu povus permesi la civilan kaj necesan malobeon.
Jen !
Ĝis revido.
Bonan vesperon !
Armand

Reen al la supro