目次へ

la Insulaj Esperantaj Kursoj?

Meŝig,2016年1月7日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

Meŝig (プロフィールを表示) 2016年1月7日 10:25:00

Saluton al ĉiuj!

Hieraŭ, mi pensis pri aranĝo en la Acoroj, en kiu mi ne partoprenis.
Poste mi pensis, ke multaj insuloj aspektas interesaj por turismado: eblas boatadi, piedmarŝi, malkovri belan naturon, ktp... Do mi pensis, ke aranĝo ĉiujare en alia insulo, kun kursoj de esperanto matene, ekskursoj posttagmeze, kaj agrabla festado vespere povus esti interesa. Ĉar persone mi speciale ŝatas uzi esperanton por malkovri novajn landojn.
Kompreneble necesus organizi. Sed precipe, necesus interesataj partoprenantoj. Do mi demandas al vi: kion vi pensas pri tiu ideo?

raffadalbo (プロフィールを表示) 2016年1月8日 13:47:57

La ideo estas interesa, sed la kosto povas esti alta, ĉar kutime pli kostas atingi insulojn ol aliajn lokojn.

Vinisus (プロフィールを表示) 2016年1月8日 16:01:12

Saluton, kara Meŝig!

Per via mesaĝo vi vidigas, ke vi estas vera esperantisto t.e. revema samideano samkiel mi; bedaŭrinde ni ne estas "Feniksa birdo", kiu laŭ la fabelo estas nemortema, kaj povas flugi facile de loko al loko.

先頭にもどる