la Insulaj Esperantaj Kursoj?
від Meŝig, 7 січня 2016 р.
Повідомлення: 3
Мова: Esperanto
Meŝig (Переглянути профіль) 7 січня 2016 р. 10:25:00
Hieraŭ, mi pensis pri aranĝo en la Acoroj, en kiu mi ne partoprenis.
Poste mi pensis, ke multaj insuloj aspektas interesaj por turismado: eblas boatadi, piedmarŝi, malkovri belan naturon, ktp... Do mi pensis, ke aranĝo ĉiujare en alia insulo, kun kursoj de esperanto matene, ekskursoj posttagmeze, kaj agrabla festado vespere povus esti interesa. Ĉar persone mi speciale ŝatas uzi esperanton por malkovri novajn landojn.
Kompreneble necesus organizi. Sed precipe, necesus interesataj partoprenantoj. Do mi demandas al vi: kion vi pensas pri tiu ideo?
raffadalbo (Переглянути профіль) 8 січня 2016 р. 13:47:57
Vinisus (Переглянути профіль) 8 січня 2016 р. 16:01:12
Per via mesaĝo vi vidigas, ke vi estas vera esperantisto t.e. revema samideano samkiel mi; bedaŭrinde ni ne estas "Feniksa birdo", kiu laŭ la fabelo estas nemortema, kaj povas flugi facile de loko al loko.