본문으로

Relative Tenses in Esperanto?

글쓴이: Chriswood, 2016년 1월 8일

글: 9

언어: Esperanto

Chriswood (프로필 보기) 2016년 1월 8일 오후 4:36:15

Hello!

I have heard that Esperanto uses relative tenses as opposed to absolute tenses, i.e. in English (a language that uses absolute tenses) one would say "I said that I would go" whereas in Esperanto one would say "Mi diris, ke mi iros" (lit.: "I said I will go" ). Thus the tenses in Esperanto (relative tenses) relate to the point at which something happened as opposed to when one is speaking about it later. Thus "Mi diris, ke mi iros" makes sense as "iros" is in the future in relation to when the speaking took place.

Does this mean that, for instance, the phrase "I told him I wanted to go" translate to Esperanto as "Mi diris al li, ke mi volas iri"? And how do tenses in Esperanto generally differ from those in English? These relative tenses honestly confuse me a lot.

Thank you in advance.

nornen (프로필 보기) 2016년 1월 8일 오후 8:40:11

En Esperanto, la tempo ne ŝanĝas inter la rekta parolo kaj la nerekta parolo:

Li diris: "Ŝi venos." = He said: "She will come."
Li diris, ke ŝi venos. = He said that she would come.

Mi diris: "Mi volas iri." = I said: "I want to go"
Mi diris, ke mi volas iri. = I said that I wanted to go.

Vi diris: "Ili venis." = You said: "They came."
Vi diris, ke ili venis. = You said that they had come.

TAMEN, tempaj adverboj ja devas ŝanĝiĝi.

Li diris: "Ŝi venos morgaŭ".
Li diris, ke ŝi venos la postan tagon.

Vidu ankaŭ PMEG.

DuckFiasco (프로필 보기) 2016년 1월 8일 오후 11:57:03

Tio ankaŭ taŭgas por ĉiaspecaj verboj, kiuj donas tempan vidpunkton:

Li sonĝis, ke li estas en grandega kamero.
Ŝi eble pensos, ke ŝia kanto ne plaĉas al vi.
Ĉu ili opiniis, ke ni ne havos la tempon sufiĉe studi?
Mi skribis al mia patrino, ke mi ja bone fartas.

horsto (프로필 보기) 2016년 1월 9일 오전 2:32:42

Chriswood:Hello!
Pardonu, ĉi tio estas la Esperanta forumo. Bonvolu iri al la angla.

Chriswood (프로필 보기) 2016년 1월 9일 오전 7:27:36

horsto:
Chriswood:Hello!
Pardonu, ĉi tio estas la Esperanta forumo. Bonvolu iri al la angla.
Pardonu min! Kiel mi ŝanĝas la forumon?

horsto (프로필 보기) 2016년 1월 10일 오전 3:23:25

Chriswood:

Pardonu min! Kiel mi ŝanĝas la forumon?
Malsuper la fadenoj de la Esperanta forumo estas la nacilingvaj forumoj, la angla estas la unua.

Altebrilas (프로필 보기) 2016년 1월 18일 오후 1:51:00

Mi dubas, ke tuaj frazoj estas rekte tradukeblaj sen ŝanĝi la signifon. En lingvoj kiel la franca aŭ eble la angla, oni ne uzas la saman formon se la informo estas reala, probabla aŭ ne.
"Elle m'a dit qu'elle viendrait" (ebla)/ "Elle m'avait dit qu'elle viendrait" (nereala) / "Elle m'a dit qu'elle venait" (verŝajna)

Simon_Gauvain (프로필 보기) 2016년 1월 20일 오전 10:58:33

Altebrilas:Mi dubas, ke tuaj frazoj estas rekte tradukeblaj sen ŝanĝi la signifon. En lingvoj kiel la franca aŭ eble la angla, oni ne uzas la saman formon se la informo estas reala, probabla aŭ ne.
Do ni ne traduku "rekte". En Esperanto ni disponas aliajn rimedojn por esprimi tiujn nuancojn.

Elle m'a dit qu'elle viendrait (ebla) => Ŝi diris al mi ke ŝi venos
Elle m'avait dit qu'elle viendrait (nereala) => Ŝi tamen diris al mi ke ŝi venos
Elle m'a dit qu'elle venait (verŝajna) => Ŝi diris al mi ke ŝi ja venos

Altebrilas (프로필 보기) 2016년 1월 21일 오전 12:28:39

Simon_Gauvain:
Altebrilas:Mi dubas, ke tuaj frazoj estas rekte tradukeblaj sen ŝanĝi la signifon. En lingvoj kiel la franca aŭ eble la angla, oni ne uzas la saman formon se la informo estas reala, probabla aŭ ne.
Do ni ne traduku "rekte". En Esperanto ni disponas aliajn rimedojn por esprimi tiujn nuancojn.

Elle m'a dit qu'elle viendrait (ebla) => Ŝi diris al mi ke ŝi venos
Elle m'avait dit qu'elle viendrait (nereala) => Ŝi tamen diris al mi ke ŝi venos
Elle m'a dit qu'elle venait (verŝajna) => Ŝi diris al mi ke ŝi ja venos
Mi dubas, ke ĉiuj esperantistoj distingos la tri frazojn sammaniere. Ĉu ili kaptos la nuancojn? Eble oni povas proponi ilin al kelkaj legantoj kaj demandi al ili kiujn nuancojn ili vidas.

La nuanco ne koncernas la fakton, ke ŝi diris ion al mi, nek ŝian kredon, ke ŝi venos, sed mian kredon pri ŝia veno.

다시 위로