目次へ

ĉu ekzistas esperanta modifo, kiu donas kapablon skribi per anglaj literoj?

faust_twi,2016年1月9日の

メッセージ: 67

言語: Esperanto

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2016年1月12日 9:49:15

faust_twi:
Kirilo81:(miaopinie estas 27, sed ne gravas)
heh, unu afero kiu vere gravas en chi tiu konversacio ci ne volis diri.
Nu bone, miaopinie ŭ ne estas propra fonemo, sed alofono de u. Se vi aldone uzas ĉiam k anstataŭ ĥ, kiel faras multaj, vi havas finfine 26 fonemojn por 26 literoj, sed tio ne helpas, ĉar vi daŭre devus atribui q kaj w ekz. al ĝ kaj ĉ. (Kaj vi devus daŭre iel marki silabigan u: balaü?)

Ĉu tio aspektus bone kaj kompreneble: Ekoxanqo wiujaude?

La supersignaj literoj de E-o ne estas malavantaĝo, sed vera atuto, ĉar ili ne nur ebligas foneman skribadon, sed ankaŭ la plej bonan kompromison inter internaciaj skribado kaj elparolo, kiel mi jam kelkfoje skribis en lernu, mi nun estas tro mallaborema por reskribi.

P.S.: q, w, ktp. ĉiuj ekzistas en la germana.

Simon_Gauvain (プロフィールを表示) 2016年1月12日 11:36:30

Kirilo81:Nu bone, miaopinie ŭ ne estas propra fonemo, sed alofono de u.
Se vere, ĉu tio ne ankaŭ signifas ke j estas alofono de i ?

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2016年1月12日 11:54:49

Simon_Gauvain:
Kirilo81:Nu bone, miaopinie ŭ ne estas propra fonemo, sed alofono de u.
Se vere, ĉu tio ne ankaŭ signifas ke j estas alofono de i ?
Ne komparu la jenan artikolon, kaj precipe la vortdividon: Oni diras kra-jo-no (en la Fundamento!), sed an-taŭ-a. Alie ol j, ŭ ne estas konsonanto, sed vokalo, kiu kunformas diftongon. Per tio ĝi estas pli-malpli identa kun u. Tamen havas sencon ĝin marki per supersigno, aliokaze ja oni devus ĝin marki (ekz. per tremao), kiam ĝi estas proprasilaba vokalo kiel en balau.

faust_twi (プロフィールを表示) 2016年1月12日 16:09:50

Kirilo81:miaopinie ŭ ne estas propra fonemo, sed alofono de u.
jes, mi jam diris pri unuiĝo de u kaj ŭ, sed mi komprenas kial tiu estas malbona ideo - tio shanĝos vochan esperanton. ekzemple Ankaw fariĝos ankAu, hiEraw - hierAu. bedawrinde mi ne povas uzi tiun ideon. sed dankon por helpo.

Kirilo81:Se vi aldone uzas ĉiam k anstataŭ ĥ, kiel faras multaj
chu multaj esperantisoj aw multaj homoj de tuta mondo? kaj chu ci pensas ke h sonas pli proksime al ĥ ol k? fakte ĥ estas tre rara litero kaj anstatawigo ne povas aldoni multajn koliziojn.

Kirilo81:La supersignaj literoj de E-o ne estas malavantaĝo, sed vera atuto, ĉar ili ne nur ebligas foneman skribadon, sed ankaŭ la plej bonan kompromison inter internaciaj skribado kaj elparolo, kiel mi jam kelkfoje skribis en lernu, mi nun estas tro mallaborema por reskribi.
plejparte mi konsentas sed tiu ne shanĝos ke plejparto da homoj kiujn mi vidas ne povas uzi diakriton, preferante uzado de digramojn, kiu fakte igas esperanton lingvo kun du alfabetojn. tiu estas granda doloro por perfektemoj.

sergejm (プロフィールを表示) 2016年1月13日 11:36:15

En Esperanto estas 28 fonemoj, en latina alfabeto nur 26 literoj, do en Esperanto ne eblas skribo nur per latinaj literoj kun unu-fonemo=unu-litero.
En iu libro, ŝajnas "Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado", sed mi ne certas, estas propono de 26 litera alfabeto (ne por Esperanto!), proksimume tia (mi ne certas ke nome tia):
1. En alfabetto ne estas literoj por sonoj [ĥ] kaj [c].
2. Literoj, prononcataj ne kiel en Esperanto:
C = [ĉ]
J = [ĵ]
Q = [ĝ]
W = [ŭ]
X = [ŝ]
Y = [j]
Kaj mi ripetas, ke tiu alpabeto estas ne por Esperanto, kaj eĉ por neniu lingvo, ĉar en la artikolo ties aŭtoro parolas nur pri alfabeto.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2016年1月13日 12:01:17

faust_twi:plejparte mi konsentas sed tiu ne shanĝos ke plejparto da homoj kiujn mi vidas ne povas uzi diakriton, preferante uzado de digramojn, kiu fakte igas esperanton lingvo kun du alfabetojn. tiu estas granda doloro por perfektemoj.
Se oni ne povas uzi ial la germanajn literojn ekster ASCII, oni skribas per digrafoj, do kühne Späße sind schön → kuehne Spaesse sind schoen.
Mi neniam aŭdis, ke iu tial asertis, ke la germana havas du alfabetojn nek ke ĝi tial estas pli malperfekta nek ke iu ja lernus ĝin se nur ĝi ne havus tiujn aldonajn literojn.

sergejm (プロフィールを表示) 2016年1月13日 21:02:39

Hispanoj skribas ch kaj deklaras tiun unu litero.
Same ni povas deklari ch (cx), sh (sx) ktp unu litero kiam ni uzas h- aŭ x-skribon.

novatago (プロフィールを表示) 2016年1月14日 0:26:09

Kaj fakte oni ne rajtas diri “homoj ne povas skribi…”, kiel oni jam pruvis kaj eksplikis. La plej granda parto de tiuj, kiuj skribas per x aŭ h, estas ĉar ili ial preferas fari tion, ne ĉar ili ne povas skribi la ĉapelitajn literojn.

Ĝis, Novatago.

faust_twi (プロフィールを表示) 2016年1月14日 4:53:36

Kirilo81:Mi neniam aŭdis, ke iu tial asertis, ke la germana havas du alfabetojn nek ke ĝi tial estas pli malperfekta nek ke iu ja lernus ĝin se nur ĝi ne havus tiujn aldonajn literojn.
mi neniam vidis tion. sed mi ne scias germanan. se en germana same kiel en esperanto duono da homoj skribas literojn per digramoy - yes, tie ankaw estas kialo por pensi pri reformo de lingvo. sed tio feliche ne estas mia problemo ^_^_^

thyrolf (プロフィールを表示) 2016年1月14日 7:40:50

faust_twi:
Kirilo81:Mi neniam aŭdis, ke iu tial asertis, ke la germana havas du alfabetojn nek ke ĝi tial estas pli malperfekta nek ke iu ja lernus ĝin se nur ĝi ne havus tiujn aldonajn literojn.
mi neniam vidis tion. sed mi ne scias germanan. se en germana same kiel en esperanto duono da homoj skribas literojn per digramoy - yes, tie ankaw estas kialo por pensi pri reformo de lingvo. sed tio feliche ne estas mia problemo ^_^_^
Mi povas aserti al vi: En Germanio NE la duono de la homoj skribas ä- ö- ü-literojn per digramoj !!! Tio okazas tre esceptokaze, ekz. kiam komputiloj dokumentfaraj aŭ malnovaj programoj ne povas ĝuste prilabori ilin, aŭ se "internet browser" ne kapablas rekoni adresojn kun ü- ä- ö-.

Citaĵo el hodiaŭa renoma gazeto:

" Nach dem Diebstahl einer teuren Vase führt die Spur zu einem 54-Jährigen. 'Höchstwahrscheinlich habe ich das getan', sagt er vor Gericht.
Eine teure Vase wird gestohlen, ein Mann legt eine Art Geständnis ab - und wird doch nicht für die Tat bestraft. In einem am Mittwoch am Münchner Amtsgericht verhandelten Fall ist genau das passiert." (Nigrigoj de mi)

先頭にもどる