Tartalom

ĉu ekzistas esperanta modifo, kiu donas kapablon skribi per anglaj literoj?

faust_twi-tól, 2016. január 9.

Hozzászólások: 67

Nyelv: Esperanto

Kirilo81 (Profil megtekintése) 2016. január 14. 9:45:33

Kial oni reformu la lingvon, se arbitra nombro de 26 literoj ne sufiĉas por ĝi? Ĉu mi reformu mian postaĵon, se la seĝo estas nekomforta?!

P.S.: Kiuj lingvoj en Eŭropo krom la angla limigas sin al ekzakte 26 literoj?

sergejm (Profil megtekintése) 2016. január 14. 11:15:58

Kirilo81:P.S.: Kiuj lingvoj en Eŭropo krom la angla limigas sin al ekzakte 26 literoj?
Neniu. Eĉ en la angla oni ofte uzas francajn vortojn kun diakritiko.

akueck (Profil megtekintése) 2016. január 14. 11:24:10

Kirilo81:
P.S.: Kiuj lingvoj en Eŭropo krom la angla limigas sin al ekzakte 26 literoj?
Tiel ech ne limigas sin la angla: "fiancé", "façade".

Ekster Europo estas miascie almenau la indonezia, kiu uzas maksimume la 26 bazajn literojn de la latina alfabeto.

faust_twi (Profil megtekintése) 2016. január 14. 14:31:05

Kirilo81:Kiuj lingvoj en Eŭropo krom la angla limigas sin al ekzakte 26 literoj?
sen afrikatoy kay diftongoy tio ne estas malfacila tasko.

faust_twi (Profil megtekintése) 2016. január 14. 15:14:26

akueck:
Kirilo81:
P.S.: Kiuj lingvoj en Eŭropo krom la angla limigas sin al ekzakte 26 literoj?
Tiel ech ne limigas sin la angla: "fiancé", "façade".

Ekster Europo estas miascie almenau la indonezia, kiu uzas maksimume la 26 bazajn literojn de la latina alfabeto.
tiel ech en angla estas senutilay literoy. ekzemple c povas soni kiel "s" kay "k". sed ambaw literoy yam ekzistas.

novatago (Profil megtekintése) 2016. január 14. 18:27:06

Kiel kutime, alia reformisto pli, kiu opinias ke estas pli bone ĥaosigi la lingvon ĉar la aliaj parolantoj ne atentos liajn kapriĉajn sensencaĵojn, ol foriri aŭ simple akcepti la lingvon, kiel oni ĉiam faras, kiam oni lernas fremdan lingvon.

Kohereco de reformistoj, kie estas tio?

Ĝis, Novatago.

sergejm (Profil megtekintése) 2016. január 15. 5:34:53

faust_twi:tiel ech en angla estas senutilay literoy. ekzemple c povas soni kiel "s" kay "k". sed ambaw literoy yam ekzistas.
En latino C dekomence ĉiam prononciĝis , K signifis alian sonon.
Poste la lingvo ŝanĝiĝis, sed skribo restis malnova.
Lingvoj ŝanĝiĝas, sed skribo ŝanĝiĝas pli malrapide - vi povas vidi tion en la angla.
Krom tio, prononco en la Usona Angla kaj en la Brita Angla ktp. estas malsamaj. Se oni reformu skribon de la angla laŭ prononco, anglaparolantoj de diversaj partoj de la mondo ne komprenus unu la alian.
Do C ne estas senutila.
Por ke tio ne okazu en Esperanto, estis kreita neŝanĝebla Fundamento, kie, interalie, estas alfabeto.

faust_twi (Profil megtekintése) 2016. január 15. 10:57:10

sergejm:Do C ne estas senutila.
c estas senutila sed forigi tiun estas malfacile. ji estus pli juste ol kiun ci diris.

faust_twi (Profil megtekintése) 2016. január 16. 9:54:00

dankon.

Altebrilas (Profil megtekintése) 2016. január 16. 10:41:44

Kirilo81:Kial oni reformu la lingvon, se arbitra nombro de 26 literoj ne sufiĉas por ĝi? Ĉu mi reformu mian postaĵon, se la seĝo estas nekomforta?!

P.S.: Kiuj lingvoj en Eŭropo krom la angla limigas sin al ekzakte 26 literoj?
Precize, iu el la internaj kvalitoj de la angla por iĝi internacia lingvo estas ke ĝi uzas la komunan parton de la latinidaj alfabetoj de la plejparto de eŭropaj lingvoj. Tial ĝi estas tuj tajpebla per francaj, germanaj, hispanaj, polaj, ktp. klavaroj. Oni ne bezonas senĉese adapti la ilojn kaj la programojn por uzi tiun lingvon, des pli ke estas angloparolantaj landoj, kiuj konceptas la komputilojn.

Tial mi ne kontraŭus reformon, kiu malaperigus ĉapelojn. Tio ŝparus egan energion al la esperantistoj, kiuj alkroĉus sin al la angla lingvo, kiel biciklanto al kamiono por grimpi deklivon. Sed ĝis tiam mi ne mem uzus tian ortografion, ĉar tiel ne plu eblus komuniki kun la plejmulto de la esperantistoj,... male al la celo de nia kara lingvo!

Vissza a tetejére