ĉu ekzistas esperanta modifo, kiu donas kapablon skribi per anglaj literoj?
od faust_twi, 9 stycznia 2016
Wpisy: 67
Język: Esperanto
Kirilo81 (Pokaż profil) 14 stycznia 2016, 09:45:33
P.S.: Kiuj lingvoj en Eŭropo krom la angla limigas sin al ekzakte 26 literoj?
sergejm (Pokaż profil) 14 stycznia 2016, 11:15:58
Kirilo81:P.S.: Kiuj lingvoj en Eŭropo krom la angla limigas sin al ekzakte 26 literoj?Neniu. Eĉ en la angla oni ofte uzas francajn vortojn kun diakritiko.
akueck (Pokaż profil) 14 stycznia 2016, 11:24:10
Kirilo81:Tiel ech ne limigas sin la angla: "fiancé", "façade".
P.S.: Kiuj lingvoj en Eŭropo krom la angla limigas sin al ekzakte 26 literoj?
Ekster Europo estas miascie almenau la indonezia, kiu uzas maksimume la 26 bazajn literojn de la latina alfabeto.
faust_twi (Pokaż profil) 14 stycznia 2016, 14:31:05
Kirilo81:Kiuj lingvoj en Eŭropo krom la angla limigas sin al ekzakte 26 literoj?sen afrikatoy kay diftongoy tio ne estas malfacila tasko.
faust_twi (Pokaż profil) 14 stycznia 2016, 15:14:26
akueck:tiel ech en angla estas senutilay literoy. ekzemple c povas soni kiel "s" kay "k". sed ambaw literoy yam ekzistas.Kirilo81:Tiel ech ne limigas sin la angla: "fiancé", "façade".
P.S.: Kiuj lingvoj en Eŭropo krom la angla limigas sin al ekzakte 26 literoj?
Ekster Europo estas miascie almenau la indonezia, kiu uzas maksimume la 26 bazajn literojn de la latina alfabeto.
novatago (Pokaż profil) 14 stycznia 2016, 18:27:06
Kohereco de reformistoj, kie estas tio?
Ĝis, Novatago.
sergejm (Pokaż profil) 15 stycznia 2016, 05:34:53
faust_twi:tiel ech en angla estas senutilay literoy. ekzemple c povas soni kiel "s" kay "k". sed ambaw literoy yam ekzistas.En latino C dekomence ĉiam prononciĝis , K signifis alian sonon.
Poste la lingvo ŝanĝiĝis, sed skribo restis malnova.
Lingvoj ŝanĝiĝas, sed skribo ŝanĝiĝas pli malrapide - vi povas vidi tion en la angla.
Krom tio, prononco en la Usona Angla kaj en la Brita Angla ktp. estas malsamaj. Se oni reformu skribon de la angla laŭ prononco, anglaparolantoj de diversaj partoj de la mondo ne komprenus unu la alian.
Do C ne estas senutila.
Por ke tio ne okazu en Esperanto, estis kreita neŝanĝebla Fundamento, kie, interalie, estas alfabeto.
faust_twi (Pokaż profil) 15 stycznia 2016, 10:57:10
sergejm:Do C ne estas senutila.c estas senutila sed forigi tiun estas malfacile. ji estus pli juste ol kiun ci diris.
faust_twi (Pokaż profil) 16 stycznia 2016, 09:54:00
Altebrilas (Pokaż profil) 16 stycznia 2016, 10:41:44
Kirilo81:Kial oni reformu la lingvon, se arbitra nombro de 26 literoj ne sufiĉas por ĝi? Ĉu mi reformu mian postaĵon, se la seĝo estas nekomforta?!Precize, iu el la internaj kvalitoj de la angla por iĝi internacia lingvo estas ke ĝi uzas la komunan parton de la latinidaj alfabetoj de la plejparto de eŭropaj lingvoj. Tial ĝi estas tuj tajpebla per francaj, germanaj, hispanaj, polaj, ktp. klavaroj. Oni ne bezonas senĉese adapti la ilojn kaj la programojn por uzi tiun lingvon, des pli ke estas angloparolantaj landoj, kiuj konceptas la komputilojn.
P.S.: Kiuj lingvoj en Eŭropo krom la angla limigas sin al ekzakte 26 literoj?
Tial mi ne kontraŭus reformon, kiu malaperigus ĉapelojn. Tio ŝparus egan energion al la esperantistoj, kiuj alkroĉus sin al la angla lingvo, kiel biciklanto al kamiono por grimpi deklivon. Sed ĝis tiam mi ne mem uzus tian ortografion, ĉar tiel ne plu eblus komuniki kun la plejmulto de la esperantistoj,... male al la celo de nia kara lingvo!