Přejít k obsahu

Akademia Konsultejo pri la kazo post kaj komo antau "kiel"

od uživatele akueck ze dne 15. ledna 2016

Příspěvky: 5

Jazyk: Esperanto

akueck (Ukázat profil) 15. ledna 2016 17:50:32

Estas interese, ke en tiu blogero de la Akademio de Esperanto estas ignorata pria lingva respondo de Zamenhof.

Kiom vi konsentas pri la Konsulteja respondo?

Kirilo81 (Ukázat profil) 15. ledna 2016 21:25:15

Eble ĝuste en tiu okazo la komo estas esenca, ĉar ĝi miaimprese ĉi-okaze distingas inter la du malsamaj, fakte preskaŭ malaj, signifoj de kiel, nome la identiga (angle as, german. als) kaj kompara (angle like, germ. wie).
La LR koncernas la identigan funkcion, tial estas miaopinie en ordo ne mencii ĝin en la respondo de la Konsultejo, kiu koncernas la komparan funkcion.

akueck (Ukázat profil) 17. ledna 2016 2:38:51

Kirilo81:
La LR koncernas la identigan funkcion, tial estas miaopinie en ordo ne mencii ĝin en la respondo de la Konsultejo, kiu koncernas la komparan funkcion.
Mi enfokusigas nur la aferon pri la kazo:

1) Estas strange, ke la esenca bazo de la Konsulteja respondo estas
"Analizinte lingvajhon de bonaj autoroj, oni povas formuli jenajn rekomendojn rilate al via frazo: ..."
anstatau deiri de la a) Fundamentaj okazoj kaj b) lingva respondo de Zamenhof - ech se a) kaj b) lauopinie de la Konsultejo ne koncernas la ekzemplan frazon. (La Konsultejo devas tiaokaze klarigi, kial tia ne-koncerno trafas.)

2) Chu estas certe, ke la frazo citita el la traduko de la Malnova Testamento estas de Zamenhof? Mi demandas, char ie mi legis, ke ne chiuj ghiaj tekstpartoj estas tradukoj de li.

3) En la Konsulteja respondo tekstas:
"Se per via frazo vi celas signifon similan al 'Mi ofte manghas multajn fruktojn TIAJN KIEL mangoj, oranghoj kaj pomoj' (ekzemple, se vi mencias mangojn, oranghojn kaj pomojn kiel tipajn ekzemplojn de fruktoj ofte manghataj de vi), tiam oni ne uzu akuzativon post 'kiel'."
Mi ne komprenas, kial subkompreno je la vorto "tiajn" klarigas, ke nominativo estu uzata. Ghin lau mi oni povas klarigi per tio, ke la koncerna frazo signifas:
"Mi ofte manghas multajn fruktojn, kiel tiaj estas mangoj, oranghoj kaj pomoj."
Kion vi opinias pri mia klarigo?

raffadalbo (Ukázat profil) 20. ledna 2016 13:18:54

akueck:1) Estas strange, ke la esenca bazo de la Konsulteja respondo estas (...) anstataŭ deiri de la a) Fundamentaj okazoj kaj b) lingva respondo de Zamenhof - eĉ se a) kaj b) lauopinie de la Konsultejo ne koncernas la ekzemplan frazon. (La Konsultejo devas tiaokaze klarigi, kial tia ne-koncerno trafas.)
Laŭ mi vi tute pravas! Unue oni devas mencii Zamenhofon kaj liajn respondojn - aŭ klarigi kial ili ne taŭgas. PAG kaj PMEG estas tre utilaj, sed oni ne rajtas preni ilin kiel la "kreintojn" de la esperanta gramatiko. ridulo.gif

Kirilo81 (Ukázat profil) 20. ledna 2016 13:33:11

Andreas, vi principe pravas. Por havi klarecon, oni devus ĉiujn demandojn viajn konsideri, sed tion la Konsultejo ne skribis. El tio tamen ne sekvas, ke ili tion ne faris, ĉar ni ne scias, kio okazis post la kulisoj.

Mi pensas, ke la kritiko 3 tamen ne estas trafa, ĉar ili nur skribis, kiel oni diru, ne kial oni tiel diru.

Plej iritis min en la respondo, ke ŝajne multaj homoj daŭre opinias PAG kredinda verko.

Zpět na začátek