讯息: 5
语言: Esperanto
akueck (显示个人资料) 2016年1月15日下午5:50:32
Kiom vi konsentas pri la Konsulteja respondo?
Kirilo81 (显示个人资料) 2016年1月15日下午9:25:15
La LR koncernas la identigan funkcion, tial estas miaopinie en ordo ne mencii ĝin en la respondo de la Konsultejo, kiu koncernas la komparan funkcion.
akueck (显示个人资料) 2016年1月17日上午2:38:51
Kirilo81:Mi enfokusigas nur la aferon pri la kazo:
La LR koncernas la identigan funkcion, tial estas miaopinie en ordo ne mencii ĝin en la respondo de la Konsultejo, kiu koncernas la komparan funkcion.
1) Estas strange, ke la esenca bazo de la Konsulteja respondo estas
"Analizinte lingvajhon de bonaj autoroj, oni povas formuli jenajn rekomendojn rilate al via frazo: ..."
anstatau deiri de la a) Fundamentaj okazoj kaj b) lingva respondo de Zamenhof - ech se a) kaj b) lauopinie de la Konsultejo ne koncernas la ekzemplan frazon. (La Konsultejo devas tiaokaze klarigi, kial tia ne-koncerno trafas.)
2) Chu estas certe, ke la frazo citita el la traduko de la Malnova Testamento estas de Zamenhof? Mi demandas, char ie mi legis, ke ne chiuj ghiaj tekstpartoj estas tradukoj de li.
3) En la Konsulteja respondo tekstas:
"Se per via frazo vi celas signifon similan al 'Mi ofte manghas multajn fruktojn TIAJN KIEL mangoj, oranghoj kaj pomoj' (ekzemple, se vi mencias mangojn, oranghojn kaj pomojn kiel tipajn ekzemplojn de fruktoj ofte manghataj de vi), tiam oni ne uzu akuzativon post 'kiel'."
Mi ne komprenas, kial subkompreno je la vorto "tiajn" klarigas, ke nominativo estu uzata. Ghin lau mi oni povas klarigi per tio, ke la koncerna frazo signifas:
"Mi ofte manghas multajn fruktojn, kiel tiaj estas mangoj, oranghoj kaj pomoj."
Kion vi opinias pri mia klarigo?
raffadalbo (显示个人资料) 2016年1月20日下午1:18:54
akueck:1) Estas strange, ke la esenca bazo de la Konsulteja respondo estas (...) anstataŭ deiri de la a) Fundamentaj okazoj kaj b) lingva respondo de Zamenhof - eĉ se a) kaj b) lauopinie de la Konsultejo ne koncernas la ekzemplan frazon. (La Konsultejo devas tiaokaze klarigi, kial tia ne-koncerno trafas.)Laŭ mi vi tute pravas! Unue oni devas mencii Zamenhofon kaj liajn respondojn - aŭ klarigi kial ili ne taŭgas. PAG kaj PMEG estas tre utilaj, sed oni ne rajtas preni ilin kiel la "kreintojn" de la esperanta gramatiko.
Kirilo81 (显示个人资料) 2016年1月20日下午1:33:11
Mi pensas, ke la kritiko 3 tamen ne estas trafa, ĉar ili nur skribis, kiel oni diru, ne kial oni tiel diru.
Plej iritis min en la respondo, ke ŝajne multaj homoj daŭre opinias PAG kredinda verko.