본문으로

Skribante datojn

글쓴이: RetroJ, 2004년 10월 28일

글: 11

언어: Esperanto

RetroJ (프로필 보기) 2004년 10월 28일 오후 4:25:20

Kiam oni skribas pri historio, estas ofte devigata por indiki la eraon de datoj. Por la nuna jaro, oni Latine skribus AD 2004, signifante "Anno Domini" aŭ "en la jaro de Kristo". Sed Esperante, oni plej ofte vidas "2004 pK" aŭ "post Kristo". Tio ŝajnas fuŝa traduko, ĉar "post" implikas ke la erao komencis ĉe la morto de Jesuo, kiam fakte, ĝi komencis tiam kiam Dionizio la Modesta kalkulis la naskiĝon de Jesuo.

Kiel ni povas eviti ĉi malfacilecon, kaj esti ambaŭ vereca kaj klara?

paloh (프로필 보기) 2004년 11월 18일 오후 4:04:09

En nia lingvo ekzistas formo, kiu tradukus "de nia jarkomptado", t.e. povus esti "2004 de nia jarkomptado" aux "2004 NJ" (ankaux "nia jaro" funkcius). Sed, kiu estas "ni"? E-o volas esti lingvo de cxiuj, tial oni necesitas esti preciza. Tiel oni povas uzi simple "kristana jaro" - cxar tio gxi precize estas.

5HPONGO (프로필 보기) 2005년 7월 24일 오후 12:18:12

Saluton, karaj!

Mi opinias ke oni ne uzu "AD", "pK", "BC" nek "aK" en la internacia lingvo Esperanto, kvankam oni scias ke "la jaro 1" estas vere-nevere la jaro kiam Kristo naskiĝis, ĉar tiu jarkalkurado jam estas ne nur kristana sed internacia.  Oni skribu simple "2005" anstataŭ "2005 AD", "-500" (minus kvincent) anstataŭ "500 BC" (kompreneble "la jaro 0" ne ekzistas, sed tio ne gravas).

Kiam oni devas esprimi pli precize, oni diru "la jaro 2005 laŭ Gregoria kalendaro" aŭ "la jaro 1851 laŭ Julia kalendaro".  Tio estas la plej internacia maniero, mi pensas.

Kaj oni ne uzu "tt/mm/jj", "mm/tt/jj" nek "jj/mm/tt", ĉar ili facile konfuziĝas.  Oni uzu "jjjj-mm-tt" laŭ ISO 8601, tial "2005-07-24", "-0542-01-01" ktp.

Ĝis!

amigueo (프로필 보기) 2014년 10월 9일 오후 1:15:25

mi strebis koncize skribi datojn en esperanto. datoj ne devus esti strangaĵo al nia lingvo. miaopinie, la datoj en esperanto estas tro eksteraj, tronefamiliaj kaj tropezaj.

do jen propono:
jr fb mt ap mj jn jl ag st ot nv dc estas mallongigoj de monatoj
ld md mk jd vd sb dm estas mallongigoj de semajntagoj
"2004j" estas "jaro 2004" aŭ "en la jaro 2014",
"21jc" estas "21a jarcento" aŭ "en la 21a jarcento"
"23mt-festo" estas "festo de la 23a de marto"
"ni renkontiĝos 5ag-rendevue"
"mi elektas 3dc-an" estas "mi elektas aferon de la tria de decembro"
"usono (mal)celebras 11st-atencon"

"ld14 naskiĝfestos mi" estas "la lundon 14an..."
".14" estas "la 14an (de iu monato)"

dobri (프로필 보기) 2014년 10월 9일 오후 8:30:12

amigueo:mi strebis koncize skribi datojn en esperanto. datoj ne devus esti strangaĵo al nia lingvo. miaopinie, la datoj en esperanto estas tro eksteraj, tronefamiliaj kaj tropezaj.

do jen propono:
jr fb mt ap mj jn jl ag st ot nv dc estas mallongigoj de monatoj
ld md mk jd vd sb dm estas mallongigoj de semajntagoj
"2004j" estas "jaro 2004" aŭ "en la jaro 2014",
"21jc" estas "21a jarcento" aŭ "en la 21a jarcento"
"23mt-festo" estas "festo de la 23a de marto"
"ni renkontiĝos 5ag-rendevue"
"mi elektas 3dc-an" estas "mi elektas aferon de la tria de decembro"
"usono (mal)celebras 11st-atencon"

"ld14 naskiĝfestos mi" estas "la lundon 14an..."
".14" estas "la 14an (de iu monato)"
Kial tiom malfacile? Laŭ ISO oni skribu simple 2014-10-09 kaj eblas aldoni, ke tiu tago estas ĵaŭdo.

amigueo (프로필 보기) 2014년 10월 10일 오후 6:30:14

dobri:
amigueo:
"usono (mal)celebras 11st-atencon"
Kial tiom malfacile? Laŭ ISO oni skribu simple 2014-10-09 kaj eblas aldoni, ke tiu tago estas ĵaŭdo.
okej, vi proponas ekz "usono celebas /9/11-atencon"?

dobri (프로필 보기) 2014년 10월 10일 오후 9:32:52

amigueo:
dobri:
"usono (mal)celebras 11st-atencon"
Kial tiom malfacile? Laŭ ISO oni skribu simple 2014-10-09 kaj eblas aldoni, ke tiu tago estas ĵaŭdo.
okej, vi proponas ekz "usono celebras /9/11-atencon"?
Tamen pli precize mi proponas: 2001-09-11 estis la tago de atenco. Laŭ mia opinio la jaro estas la plej grava. Eblus ĝin ellasi nur, kiam temus pri ĉijaraj okazaĵoj.

amigueo (프로필 보기) 2014년 10월 22일 오후 3:50:12

dobri:
amigueo:
dobri:
"usono (mal)celebras 11st-atencon"
Kial tiom malfacile? Laŭ ISO oni skribu simple 2014-10-09 kaj eblas aldoni, ke tiu tago estas ĵaŭdo.
okej, vi proponas ekz "usono celebras /9/11-atencon"?
Tamen pli precize mi proponas: 2001-09-11 estis la tago de atenco. Laŭ mia opinio la jaro estas la plej grava. Eblus ĝin ellasi nur, kiam temus pri ĉijaraj okazaĵoj.
sed, fakte, "2001" ofte ellasat kiam menciat tiu okazaĵo.
kion vi opinias pri "dekunuseptembra atenco" aŭ simple "dekunuseptembraĵo"?

dobri (프로필 보기) 2014년 10월 22일 오후 8:10:12

Ellasi la jaron oni povas nuntempe, kiam preskaŭ ĉiuj homoj memoras la okazaĵon, tamen post kelkaj jaroj oni forgesos kaj demandos al maljunuloj, kio tiam okazis?
"dekunuseptembraĵo"
Esperanto permesas fari similajn kunmetaĵojn, tamen laŭ mia opinio ĝi aspektas ridinde, ĉu ne?

amigueo (프로필 보기) 2014년 10월 30일 오후 6:20:14

dobri:"dekunuseptembraĵo"
Esperanto permesas fari similajn kunmetaĵojn, tamen laŭ mia opinio ĝi aspektas ridinde, ĉu ne?
"/9/11 skuis Usonon". nuna Usono nekompreneblas sen la /9/11-aĵo."
septembrodekunuaĵo? kiujare?

ridinde?
kiam vi tajpas aŭ legas, pli facile estas "/9/11", sed kiam vi parolas, pli facilas "dekunuseptembro" aŭ "septembrodekunu".

"dekunuseptembro" ŝajnas peza, eĉ pli peza ŝajnas "tago dekunua de septembro", tial mi proponas "11st" [uusoto] kiel sinonimo de "/9/11". aŭ "11sep"

ridinde, plie?
jaro 2001 = 2001//

다시 위로