17 mil miliardoj por financa sistemo - 30 miliardoj por forigi malsatecon
de ereere, 16 de enero de 2016
Aportes: 8
Idioma: Esperanto
ereere (Mostrar perfil) 16 de enero de 2016 06:09:43
Ĉu tiu sitaucio ne naŭzegas vin ĉiujn sciante ke 30 miliardoj reprezentas 1/10 de la elspezo milita de Eŭropa Unio ? https://fr.wikipedia.org/wiki/Liste_des_pays_par_d...
Aŭ ne naŭzegas vin simple ĉar rekte aŭ malrekte ankaŭ vi partoprenas en demokrataj balotadoj ?
Ĉu ankaŭ vi pensas, kiel mi, ke unu de la plej signifaj venkoj de kapitalismo estas kredigi al ni ke militoj, malsateco aŭ senlaboreco estas neeviteblaj ?
Finfine, se amaskomunikiloj etikedas aktualan terorismon kiel "musulmana" oni povas etikedi mondan malsatecon kiel krima kaj "kristana" ? Kion vi pensas ?
https://www.youtube.com/watch?v=1rSy89NP8NM
Altebrilas (Mostrar perfil) 18 de enero de 2016 14:35:18
morico (Mostrar perfil) 20 de enero de 2016 20:42:24
ereere:Oni devas distingigi la homojn kiuj praktikas simple kaj paceme religion kaj kelkajn ĉefojn kiuj uzas propagandon por mortigi aliajn homojn (Bush, Al Kaida, Daesh...)
Finfine, se amaskomunikiloj etikedas aktualan terorismon kiel "musulmana" oni povas etikedi mondan malsatecon kiel krima kaj "kristana" ? Kion vi pensas ?
https://www.youtube.com/watch?v=1rSy89NP8NM
MoutOp (Mostrar perfil) 21 de enero de 2016 08:13:07
ereere:Finfine, se amaskomunikiloj etikedas aktualan terorismon kiel "musulmana" oni povas etikedi mondan malsatecon kiel krima kaj "kristana" ? Kion vi pensas ?Mi pensas ke oni ne povas diri ke Islamo estas terorisma, ĉar estas granda plimulto da pacemaj Islamanoj. Tamen, la terorismaj Islamistoj nomas sin Islamanoj; ne estas la amaskomunikiloj kiuj fantaziis tion. Ja Islama terorismo estas Islama, oni ne mensogi al ni mem.
La monda malsato ja estas krimo. Sed ĝi tute ne estas Kristana; ĝi estas parte (sed parte nur) Okcidenta, eble, sed la religio havas nenion komune kun tio. Kristanoj sufiĉe krimis kaj krimas nome de Kristo; oni ne aldonu malverajn krimojn al la jam tro longa listo de iliaj krimoj. Kiam la riĉuloj (Kristanaj aŭ ne) malsatigas la malriĉulojn, ili ne faras tion nome de Kristo; kiam Islama teroristo mortigas iun, li aŭ ŝi faras tion nome de Muĥamado. Grava diferenco, ĉu ne?
Mescheryakov (Mostrar perfil) 24 de enero de 2016 10:54:42
MoutOp:Kiam la riĉuloj (Kristanaj aŭ ne) malsatigas la malriĉulojn, ili ne faras tion nome de Kristo; kiam Islama teroristo mortigas iun, li aŭ ŝi faras tion nome de Muĥamado.Mi samopinias kun vi. Milionoj de kristanoj kaj de islamanoj vivos pace kaj ne volas partopreni en militoj.
morico (Mostrar perfil) 24 de enero de 2016 21:08:39
Ankaŭ granda instruado de esperanto kiel dua lingvo permesus helpi:
-pli bonan kaj justan komprenadon inter la popoloj;
-pli justajn financajn naciajn kaj internaciajn regulojn kiuj permesus malkreskigi aŭ halti la financajn krizojn kaj gajnigi plurajn mil miliardojn da € aŭ $ por la popoloj;
- plibonigon de la agrikulturaj konoj en la mondo, do plibonigon de la produkto de nutraĵo;
- plibonigon de la nacia kaj internacia distribuo;
- do helpi ankaŭ forigi malsatecon
Koracio (Mostrar perfil) 25 de enero de 2016 17:54:00
morico (Mostrar perfil) 25 de enero de 2016 20:17:00
Internacie ekzistas ankaŭ grandaj diferencoj inter usona, eŭropaj, rusa, japona, ĉina, hinda,latinamerikaj, arabaj kaj afrikaj kapitalismoj.
Pli demokratia kapitalismo aŭ demokratia socialismo povas ankaŭ pli bone kontroli la financan sistemon kaj forigi la malsatecon.