去目錄頁

17 mil miliardoj por financa sistemo - 30 miliardoj por forigi malsatecon

ereere, 2016年1月16日

讯息: 8

语言: Esperanto

ereere (显示个人资料) 2016年1月16日上午6:09:43

Estis kalkulita ke sufiĉus nur 30 miliardoj da dolaroj ĉiujare por forigi malsatecon el Tero. Tiu ĉi sumo neniam estis trovita. Tamen en 2011, tri jaroj post komenco de financa krizo, registaroj jam elspezis 17 mil miliardojn por "savi" financan sistemon.

Ĉu tiu sitaucio ne naŭzegas vin ĉiujn sciante ke 30 miliardoj reprezentas 1/10 de la elspezo milita de Eŭropa Unio ? https://fr.wikipedia.org/wiki/Liste_des_pays_par_d...

Aŭ ne naŭzegas vin simple ĉar rekte aŭ malrekte ankaŭ vi partoprenas en demokrataj balotadoj ?

Ĉu ankaŭ vi pensas, kiel mi, ke unu de la plej signifaj venkoj de kapitalismo estas kredigi al ni ke militoj, malsateco aŭ senlaboreco estas neeviteblaj ?

Finfine, se amaskomunikiloj etikedas aktualan terorismon kiel "musulmana" oni povas etikedi mondan malsatecon kiel krima kaj "kristana" ? Kion vi pensas ?

https://www.youtube.com/watch?v=1rSy89NP8NM

Altebrilas (显示个人资料) 2016年1月18日下午2:35:18

Ĉu vi ne rimarkis, ke la financa sistemo estas ege malsatema?

morico (显示个人资料) 2016年1月20日下午8:42:24

ereere:

Finfine, se amaskomunikiloj etikedas aktualan terorismon kiel "musulmana" oni povas etikedi mondan malsatecon kiel krima kaj "kristana" ? Kion vi pensas ?

https://www.youtube.com/watch?v=1rSy89NP8NM
Oni devas distingigi la homojn kiuj praktikas simple kaj paceme religion kaj kelkajn ĉefojn kiuj uzas propagandon por mortigi aliajn homojn (Bush, Al Kaida, Daesh...)

MoutOp (显示个人资料) 2016年1月21日上午8:13:07

Mi plene samopinias kun viaj unuaj alineoj, sed mi tute ne komprenas la lastan:

ereere:Finfine, se amaskomunikiloj etikedas aktualan terorismon kiel "musulmana" oni povas etikedi mondan malsatecon kiel krima kaj "kristana" ? Kion vi pensas ?
Mi pensas ke oni ne povas diri ke Islamo estas terorisma, ĉar estas granda plimulto da pacemaj Islamanoj. Tamen, la terorismaj Islamistoj nomas sin Islamanoj; ne estas la amaskomunikiloj kiuj fantaziis tion. Ja Islama terorismo estas Islama, oni ne mensogi al ni mem.

La monda malsato ja estas krimo. Sed ĝi tute ne estas Kristana; ĝi estas parte (sed parte nur) Okcidenta, eble, sed la religio havas nenion komune kun tio. Kristanoj sufiĉe krimis kaj krimas nome de Kristo; oni ne aldonu malverajn krimojn al la jam tro longa listo de iliaj krimoj. Kiam la riĉuloj (Kristanaj aŭ ne) malsatigas la malriĉulojn, ili ne faras tion nome de Kristo; kiam Islama teroristo mortigas iun, li aŭ ŝi faras tion nome de Muĥamado. Grava diferenco, ĉu ne?

Mescheryakov (显示个人资料) 2016年1月24日上午10:54:42

MoutOp:Kiam la riĉuloj (Kristanaj aŭ ne) malsatigas la malriĉulojn, ili ne faras tion nome de Kristo; kiam Islama teroristo mortigas iun, li aŭ ŝi faras tion nome de Muĥamado.
Mi samopinias kun vi. Milionoj de kristanoj kaj de islamanoj vivos pace kaj ne volas partopreni en militoj.

morico (显示个人资料) 2016年1月24日下午9:08:39

https://www.youtube.com/watch?v=1rSy89NP8NM

Ankaŭ granda instruado de esperanto kiel dua lingvo permesus helpi:
-pli bonan kaj justan komprenadon inter la popoloj;
-pli justajn financajn naciajn kaj internaciajn regulojn kiuj permesus malkreskigi aŭ halti la financajn krizojn kaj gajnigi plurajn mil miliardojn da € aŭ $ por la popoloj;
- plibonigon de la agrikulturaj konoj en la mondo, do plibonigon de la produkto de nutraĵo;
- plibonigon de la nacia kaj internacia distribuo;
- do helpi ankaŭ forigi malsatecon

Koracio (显示个人资料) 2016年1月25日下午5:54:00

Tiu sekvas el la ordono de kapitalismo, kaj ne el la logiko de Kristanismo, kiu diras, ke satigi malsatulojn estas bona. Ĉefaj motoroj estas la bankoj, kiu scias nenion pri Kristana etiko. Grandkapitalistoj ne havas religion nek nacion.

morico (显示个人资料) 2016年1月25日下午8:17:00

Estas pluraj eblaj kapitalismoj. Historie ekzistas grandaj diferencoj inter liberala kapitalismo de Anglio dum 19a jarcento, milit-kapitalismo dum la du mondmilitoj, keynesiana kapitalismo de 1945 ĝis 1980, neoliberala aŭ novkonservativa kapitalismo post 1980.

Internacie ekzistas ankaŭ grandaj diferencoj inter usona, eŭropaj, rusa, japona, ĉina, hinda,latinamerikaj, arabaj kaj afrikaj kapitalismoj.

Pli demokratia kapitalismo aŭ demokratia socialismo povas ankaŭ pli bone kontroli la financan sistemon kaj forigi la malsatecon.

回到上端