Pesan: 85
Bahasa: Esperanto
johmue (Tunjukkan profil) 6 Februari 2016 08.52.08
robbkvasnak:Bedaŭrinde la respublikanoj en Usono ofte provas argumenti pri politikaj problemoj uzante religiajn citaĵojn.Ekzakte. Pri tio mi pensis, kiam mi skribis "kirstana versio de Saŭdi-Arabio".
Mi tute ne estas kontraŭ religioj. Ĉiu havu sian religian kredon. Samtempe ĉiu devas agnoski, ke onia religia kredo ne estas signifa por ĉiuj. Tial laŭ mi la politiko de tiel signifa lando kiel usono, nepre ne estu iel ligita kun specifa religio. Se la kandidato dirus "Jes mi estas religiema homo, sed mia religio ne estas temo de mia politiko kaj ĝi ne havas influon al miaj politikaj decidoj." mi tute kontentus. Sed Cruz kaj Rubio ja faras male en siaj kampanjoj. Ili klare konfesas, ke ilia religio influas kaj infliuos ilian politikan agadon se ili fariĝos prezidento. Kaj tian prezidenton mi ne volas, kaj mi ne volas ke tia homo estu prezidento de tiel influa lando.
Tiel influa lando kiel usono laŭ mi ne rajtas tiom emfazi la religion, ĉar kristanismo ne estas la nura religia vidpunkto en la mondo. Regi landon laŭ religiaj principoj oni eble povas fari, se oni estas eta afrika lando kun pli malpli samkreda landanaro – se entute. Sed usono, kiu volas esti kvazaŭ gvida lando de la mondo, agu politike pli racie kaj ne baziĝu sur religiaj principoj.
usonano78 (Tunjukkan profil) 10 Februari 2016 02.14.08
Mi ja balotos por Bernie Sanders, aŭ transloĝiĝos al Kanado.
Velkro (Tunjukkan profil) 10 Februari 2016 11.16.04
robbkvasnak:Kaj la slogano 'familiaj valoroj' - kion signifas tio? Laŭ la ekspliko de la uzantoj de tiu slogano temas pri 'tradicia nupto' - kion ili definas kiel 'unu viro kun unu virino kaj tiom aŭ tiom da infanoj'. Interese ili ne uzas la defnojn de sia verkaĵo (kion ili nomas 'biblion') ĉar en tiu teksto oni inkluzivas ankaŭ la sklavojn kaj sklavinojn kaj estas ankaŭ kelkaj ekzemploj de pluvirina edzo.Pardonu, sed laŭ mia scio, tio ne estas tute vere. Vi pravas ke la malnova testamento de la Biblio havas multaj ekzemploj ne 'netradicia' rilato. Ekz. kun sklavo (Abrahamo) aŭ poligamio (Salomono). Sed kristanoj havas tre klaran difinon de edzeco, el la buŝo de Jesuo mem, en Mateo 19:4-9 (ligo) -- unu viro kaj unu virino edziĝu, kaj ne disiĝi ĝis morto, krom se unu aŭ la alia adultus. Jesuo estas pli alta aŭtoritato ol Moseo, Salomono, Abrahamo, ktp.
En la pasinteco, ankaŭ mi ja dubis ke la tradicia kristana familio estis supera al aliaj specoj. Antaŭ 10 jaroj mi estis maldekstremulo. Tamen, mi laboras kiel instruisto dum kelkaj jaroj. Multaj de miaj lernantoj estas malfavorataj infanoj. Multaj de tiuj ne havas unu aŭ ambaŭ el siajn proprajn gepatrojn. Mi klare vidas la utilo por infanoj de siaj propraj gepatroj. Jes, ankaŭ aliaj aferoj influas la vivon kaj feliĉon de infano. Sed por mi, la solvo por la problemo ne estas plu da mono, aŭ plu da psikiatrio, aŭ aliaj registaraj planoj, sed simple plu da amplenaj tradiciaj familioj. Tre bone se registaro subtenas tiun.
Tial mi konsentas kun iu kiu subtenas tradiciajn familiajn valorojn. Mi esperas ke respublikana kandidato venkos la prezidantan elekton. Tio espereble influos politikon kaj ideojn pri vivo en mia lando, Aŭstralio.
Krome, usono, kaj moderna demokratio ne povus ekzisti sen kristanismo. Tiu plej bona speco de registaro ne disvolviĝis en lando kie alia religio anstataŭ kristanismo estas la ĉefa. Tial mi ne opinias ke kristana prezidanto estas malbona; kontraste, tiu bonas kaj taŭgas.
Sunjo (Tunjukkan profil) 10 Februari 2016 14.37.55
Velkro: Multaj de tiuj ne havas unu aŭ ambaŭ el siajn proprajn gepatrojn. Mi klare vidas la utilo por infanoj de siaj propraj gepatroj. Jes, ankaŭ aliaj aferoj influas la vivon kaj feliĉon de infano. Sed por mi, la solvo por la problemo ne estas plu da mono, aŭ plu da psikiatrio, aŭ aliaj registaraj planoj, sed simple plu da amplenaj tradiciaj familioj.Ke amplenaj netradiciaj familioj estas minimume same bonaj estas legebla en enketoj pri tiu demando. La grava afero estas la amo. Netradiciaj familioj aldone povas havi la avantaĝon ke ili instruas toleremon ne nur per vortoj, sed per agoj.
Velkro:Jes, respublikana kandidato kiu perfidos homajn rajtojn per laŭleĝigo de torturado kiel dronimita torturo (waterboarding) certe estas bona ekzemplo por la tuta mondo. (ironio finita)
Tial mi konsentas kun iu kiu subtenas tradiciajn familiajn valorojn. Mi esperas ke respublikana kandidato venkos la prezidantan elekton. Tio espereble influos politikon kaj ideojn pri vivo en mia lando, Aŭstralio.
Velkro:Laŭ miaj informoj bonaj demokratioj komenciĝis per la unua paŝo de distingo inter ŝtato kaj religio (sekularigo). La plej elstara ekzemplo pri tio cetere estas Usono. Mi konsentas pri tio kun la komento de Johannes (johmue).
Krome, usono, kaj moderna demokratio ne povus ekzisti sen kristanismo. Tiu plej bona speco de registaro ne disvolviĝis en lando kie alia religio anstataŭ kristanismo estas la ĉefa. Tial mi ne opinias ke kristana prezidanto estas malbona; kontraste, tiu bonas kaj taŭgas.
Sed se vi nepre preferas kristanan prezidanton, ankaŭ sinjorino Clinton tauĝus, ĉu ne?
Sunjo (Tunjukkan profil) 10 Februari 2016 14.44.09
usonano78:Espereble Kanado ne konstruos muron kontraŭ la politikaj rifuĝantoj el Usono
Mi ja balotos por Bernie Sanders, aŭ transloĝiĝos al Kanado.
usonano78 (Tunjukkan profil) 10 Februari 2016 17.45.19
Sunjo:usonano78:Espereble Kanado ne konstruos muron kontraŭ la politikaj rifuĝantoj el Usono
Mi ja balotos por Bernie Sanders, aŭ transloĝiĝos al Kanado.
Poste NAFTA ŝtelis la farmoj de Meksikianoj, Trump volas konstrui muron! Nuntempe Obama volas TPP! Bernie Sanders opozicias komercajn kontraktojn kiel TPP.
Vestitor (Tunjukkan profil) 10 Februari 2016 20.31.13
usonano78:Mi malamas komercajn kontraktojn de ambaŭ partioj kiel TPP.Ne translokiĝu! Vi devus rekapti vian landon. Kanado ne estas tre malsama. Ĝi estas usono-lite...nuntempe
Mi ja balotos por Bernie Sanders, aŭ transloĝiĝos al Kanado.
usonano78 (Tunjukkan profil) 10 Februari 2016 23.01.58
Vestitor:Usono estas freneza lando. Se Kanado estus usono-lite, tiam mi tre satus Kanadon. Kiam mi ferias en Kanado, mi ĉiam sentas kiel pezo levas de miaj ŝultroj. Usono estas mense masiva!usonano78:Mi malamas komercajn kontraktojn de ambaŭ partioj kiel TPP.Ne translokiĝu! Vi devus rekapti vian landon. Kanado ne estas tre malsama. Ĝi estas usono-lite...nuntempe
Mi ja balotos por Bernie Sanders, aŭ transloĝiĝos al Kanado.
johmue (Tunjukkan profil) 11 Februari 2016 15.12.54
Polaris:Ili [maldekstremuloj] vere kredas--efektive sia tuta mondvido estas--ke iu ajn, kiu ne aprobas samseksemulan "edzecon" aŭ kiu ne aprobas la samseksemulan konduton estas "malamanto", "bigoto", ktp...Kio vi celas per "ne aprobi samsekseman edzecon"? Vi ne estas instanco, kiu povas aprobi aŭ malaprobi la vivstilon de aliaj. Vi devas akcepti, ke aliaj vivas laŭ alia stilo ol vi, eĉ se tiu stilo ne plaĉas al vi aŭ estas malpermesata per via religio.
Jes, vi devas akcepti tion. Tio laŭ mi estas bazo de kuna vivo en tia diverseca mondo. Vi rajtas malŝati la vivstilon de aliaj kaj neniu rajtas malakcepti vian vivstilon aŭ trudi sian vivstilon al vi.
Same kiel vegetaranoj devas akcepti ke aliaj manĝas viandon, eĉ la plej konservemaj kristanoj devas akcepti ke aliaj vivas en samseksema rilato. Vivu kaj lasu vivi.
nornen (Tunjukkan profil) 11 Februari 2016 16.39.39
johmue:Ekzakte.Polaris:Ili [maldekstremuloj] vere kredas--efektive sia tuta mondvido estas--ke iu ajn, kiu ne aprobas samseksemulan "edzecon" aŭ kiu ne aprobas la samseksemulan konduton estas "malamanto", "bigoto", ktp...Kio vi celas per "ne aprobi samsekseman edzecon"? Vi ne estas instanco, kiu povas aprobi aŭ malaprobi la vivstilon de aliaj. Vi devas akcepti, ke aliaj vivas laŭ alia stilo ol vi, eĉ se tiu stilo ne plaĉas al vi aŭ estas malpermesata per via religio.
Jes, vi devas akcepti tion. Tio laŭ mi estas bazo de kuna vivo en tia diverseca mondo. Vi rajtas malŝati la vivstilon de aliaj kaj neniu rajtas malakcepti vian vivstilon aŭ trudi sian vivstilon al vi.
Same kiel vegetaranoj devas akcepti ke aliaj manĝas viandon, eĉ la plej konservemaj kristanoj devas akcepti ke aliaj vivas en samseksema rilato. Vivu kaj lasu vivi.
Je ne suis pas d’accord avec ce que vous dites, mais je me battrai pour que vous ayez le droit de le dire.Mi ne aprobas kion vi diras, tamen mi batalos por ke vi havu la rajton ĝin diri.