前往目錄

La Usona Elekto...Kio Ŝanĝiĝos?

貼文者: Polaris, 2016年1月21日

訊息: 85

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2016年2月11日下午11:46:32

ludomastro:

Ĉu ni necesas registaron? Jes. La plej malgranda ke estas sufiĉa protekti la rajtojn de la popolo. Estas evidenta ke ni malakordas la amplekson de registaro.
Ĉiuj konsentas pri la unua frazo. La sola demando estas kio estas la rajtoj de la popolo. Iuj opinias, ke ĝi rajtas labori, manĝi, ŝirmiĝi, lerni kaj bonfarti. Aliaj opinias, ke ne. Ke tio ne estas rajto, sed ke tio dependas de arbitro de neelektita povo.

Vestitor (顯示個人資料) 2016年2月12日上午12:35:49

Mi ofte ridas se mi vidas la 'argumentojn' pro "malgrandajn registarojn". Ili venas pleje el usono kaj el la buŝoj de homoj kiu klare ne komprenas ke usono estas potenca kaj riĉa precize ĈAR ĝi estas granda registaro de granda lando.

Bedaŭrinde, la moderna mondo estas tre kompleksa kaj en mondo kun malforta spirito de kunlaboro, socia organizaĵo sen registarojn estas tre malfacila. Kiam la socia komplekseco pligrandiĝas la amplekso de registarojn (aŭ siajn funkciojn) ankaŭ pligrandiĝas. Tiu ne estas perfekta (aŭ ĉiam dezirinda) sed ĝi estas vera.

Altebrilas (顯示個人資料) 2016年2月12日上午9:46:20

Mi aŭdis, ke H. Clinton riproĉis al B. Sanders, ke li volas similigi Usonon al Francio. Ĉu tio estas tiel grava akuzo, en Usono?

Vestitor (顯示個人資料) 2016年2月12日上午11:33:17

Altebrilas:Mi aŭdis, ke H. Clinton riproĉis al B. Sanders, ke li volas similigi Usonon al Francio. Ĉu tio estas tiel grava akuzo, en Usono?
Haha. Ĉu vi ne sciis ke Francio estas "for-maldektra" lando?

Mi spektis la novaĵojn hieraŭ (Newsnight, BBC) kaj la usona 'analizisto' diris ke venko por Trump aŭ Sanders estus katastrofo por Usono. Li volis sugesti ke Sanders estas kiel freneza tiel Trump. Laŭ mi, la politika elito pli ektimas pri Sanders ol Trump.

bdlingle (顯示個人資料) 2016年2月12日下午2:08:36

Velkro: Tial mi konsentas kun iu kiu subtenas tradiciajn familiajn valorojn. Mi esperas ke respublikana kandidato venkos la prezidantan elekton. Tio espereble influos politikon kaj ideojn pri vivo en mia lando, Aŭstralio.

Krome, usono, kaj moderna demokratio ne povus ekzisti sen kristanismo. Tiu plej bona speco de registaro ne disvolviĝis en lando kie alia religio anstataŭ kristanismo estas la ĉefa. Tial mi ne opinias ke kristana prezidanto estas malbona; kontraste, tiu bonas kaj taŭgas.
Mi tute konsentas kun vi! Mi esperas, ke respublika kandidato (unu, kiu subtenas tradiciajn, familiajn valorojn) venkos. Mi opinias, ke estos pli bona ol iu el la maldekstra.

Sunjo: Sed se vi nepre preferas kristanan prezidanton, ankaŭ sinjorino Clinton tauĝus, ĉu ne?
Ne, la Biblo diras al ni, kio kristano estas. En Mateo 7:20, diras: "Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin." Ankaŭ en Eliro, diras: "Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston." Ŝi mensogis pri multe da aferoj. Se ŝi estis kristano, tiam ŝi ne mensogis.

Sunjo (顯示個人資料) 2016年2月12日下午8:01:34

bdlingle:
Ne, la Biblo diras al ni, kio kristano estas. En Mateo 7:20, diras: "Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin." Ankaŭ en Eliro, diras: "Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston." Ŝi mensogis pri multe da aferoj. Se ŝi estis kristano, tiam ŝi ne mensogis.
Ve. malgajo.gif

Kvankam mi timas la respondon min tamen interesus ĉu ankaŭ vi subtenas diskriminacion de minoritatoj kaj kontraŭhomecan torturadon. Ĉu ankaŭ vi kredas, ke oni simple povas forigi la problemon de terorismo per bomboj?

Kiuj aliaj programeroj de la respublikanoj bonas laŭ vi? Oni ja ne elektas partion nur pro unu temo, eĉ se ĝi gravas.

usonano78 (顯示個人資料) 2016年2月12日下午10:12:31

Vestitor:
Altebrilas:Mi aŭdis, ke H. Clinton riproĉis al B. Sanders, ke li volas similigi Usonon al Francio. Ĉu tio estas tiel grava akuzo, en Usono?
Haha. Ĉu vi ne sciis ke Francio estas "for-maldektra" lando?

Mi spektis la novaĵojn hieraŭ (Newsnight, BBC) kaj la usona 'analizisto' diris ke venko por Trump aŭ Sanders estus katastrofo por Usono. Li volis sugesti ke Sanders estas kiel freneza tiel Trump. Laŭ mi, la politika elito pli ektimas pri Sanders ol Trump.
Kiu diras tion? Mi ja balotos Sanders, sed mi ne komprenis Francion estas tiel maldekstre. Mi ofte pensis, ke Francio havas desktran Ĉefministro kiel Sarkozi, kiu deportis ciganojn, kaj subtenas malbonajn "Neoliberal" novliberalajn organizojn kiel IMF.

Mi ja esperas, ke Usono povas Kanado-iĝos.

bdlingle (顯示個人資料) 2016年2月12日下午10:40:05

Sunjo: Kvankam mi timas la respondon min tamen interesus ĉu ankaŭ vi subtenas diskriminacion de minoritatoj kaj kontraŭhomecan torturadon. Ĉu ankaŭ vi kredas, ke oni simple povas forigi la problemon de terorismo per bomboj?

Kiuj aliaj programeroj de la respublikanoj bonas laŭ vi? Oni ja ne elektas partion nur pro unu temo, eĉ se ĝi gravas.
Kiel kristano, mi diris, per Dio, ami ĉiujn homojn. Mi amas ĉiujn homojn de malsamaj haŭtkoloroj. Kelke da la aferoj, ke mi diras, povus interpreti kiel diskriminacion, sed mi ne celas vundi la sentojn de aliaj homoj. Mi ne konsentas kun vivstilo de kelkaj homoj, sed tio ne signifas, ke mi malamas ilin. Mi ne certas pri miaj sentoj rilate al torturo. Mi ne kredas, ke bombado povas solvi la problemon de terorismo, sed ni devas trovi solvaĵoj por forigi la teroristoj.

Mi ŝatas la impostsistemo de Sen. Ted Cruz kaj Dr. Ben Carson. Kelke da ili havas bonajn ideojn por gardi nia lando de terorismo kaj mi ankaŭ ŝatas, ke kelke da ili havas planon por forigi Obamacare-on kaj por anstataŭigi ĝin. Mi goĵas pri la pozicio, ke la plejparto de ili tenas pri la vivo de la beboj, kiuj ne naskiĝas jam.

Vestitor (顯示個人資料) 2016年2月12日下午10:50:09

usonano78:
Vestitor:
Altebrilas:Mi aŭdis, ke H. Clinton riproĉis al B. Sanders, ke li volas similigi Usonon al Francio. Ĉu tio estas tiel grava akuzo, en Usono?
Haha. Ĉu vi ne sciis ke Francio estas "for-maldektra" lando?

Mi spektis la novaĵojn hieraŭ (Newsnight, BBC) kaj la usona 'analizisto' diris ke venko por Trump aŭ Sanders estus katastrofo por Usono. Li volis sugesti ke Sanders estas kiel freneza tiel Trump. Laŭ mi, la politika elito pli ektimas pri Sanders ol Trump.
Kiu diras tion? Mi ja balotos Sanders, sed mi ne komprenis Francion estas tiel maldekstre.
Ĝi estis nur sarkasmo.

Altebrilas (顯示個人資料) 2016年2月12日下午11:26:13

Hodiaŭ la distingo inter dekstro kaj maldekstro ne plu gravas, ĉar ambaŭ partioj defendas la samajn interesojn. Nun aperas nova dispartigo, en Francio, inter suverenistoj kaj anoj de Eŭropunio kaj novliberala tutmondiĝo, kiu iĝas pli kaj pli grava. Bedaŭrinde, tio profitas ĉefe al la ekstremdekstra partio.

回到上端