Tästä sisältöön

La Usona Elekto...Kio Ŝanĝiĝos?

Polaris :lta, 21. tammikuuta 2016

Viestejä: 85

Kieli: Esperanto

Velkro (Näytä profiilli) 21. helmikuuta 2016 5.01.56

Sunjo:Vi povas kredi kion ajn vi volas.
Krome, la registaro en mia lando tre ŝatas tiun socian valoron. Tiu estas maldekstrema valoro. La registaro pagas por tiun, subtenas tiun kaj instigas tiun. La rezulto en aborigena komunumo: La plej alta okazaĵo de mistrakto de infano, seksperforto, familia perforto, ebrieco, alkohol-kauzita difektoj en beboj (de drinkado dum gravedeco), forlaso de infanoj, neĉeesteco en lernejo; kaj malbona ebleco de legado kaj matematiko. En islama komunumo, nu, vi vidis la rezulto de homoj kiu 'kredas kion ajn ili volas' malsame ol aliaj homoj en Kolonjo lastatempe.

Do, la rezulto estas malbona. La solvo de la registaro: Daŭri fari la saman, kaj esperi ke la rezulto boniĝos. Tiu ja estas malsaĝa.

La 'kredu kion ajn vi volas' valoro, kiu devenis de riĉaj, kristana-bazitaj landoj, ja ŝajnas farti bone en riĉaj, kristana-bazitaj landoj, kiel germanujo aŭ britujo, por la nuntempo. Sed kiam la kristana bazo malaperos, kiel ŝajne okazas nun? Ni vidos. Sed ni jam vidis la rezulton de lando kiu havas ne-kristana bazo, ekz. marksista aŭ islama.

Vestitor (Näytä profiilli) 21. helmikuuta 2016 14.23.38

Do, la problemoj en la aborigenaj komunumoj estas la rezulto de maldekstremaj valoroj? Kio okazis dum la dekstremaj registaroj? Ĉu ili ankaŭ sekvis maldekstremajn valorojn? La problemoj de la aborigena homoj de Aŭstralio estas pli maljuna ol demokrata socialismo amiko. Kies kulturo estas pli valida en Aŭstralio?

La problemo ne estas diversaj ideoj en unu loko; ĉiuj landoj havas tiun. La problema estas ke en lando la unu grupo havas pli granda influo ol la alia kaj tiel dominas. Naciaj kulturoj konfliktas kontraŭ la nova tutmonda moviĝemo. En Usono la teoria plano estis libereca de kredo; la reala situacio estas ke Usono estis grandparte blanka kaj kristana socio. La novaj tutmondaj ŝanĝoj kontestas ĉi tiu "status quo".

Viaj dekstremaj plendoj estas iom malprofundaj.

Sunjo (Näytä profiilli) 21. helmikuuta 2016 14.59.44

Velkro:
Estas vere ege bedaŭrinda por la aŭstraliaj indiĝenoj (same kiel por la amerikaj indiĝenoj), ke ili ne konstruis murojn kontraŭ la kristanaj invadistoj. Nuntempe plendas la posteuloj de tiuj invadistoj pri problemoj kiujn kaŭzas la kulturo de la indiĝenoj, sen kompreni ke ilia kulturo estas la vera kaŭzo de la problemoj de la indiĝenoj. Ĉu vi tion komprenas?

Pri sciencaj enketoj: en tiaj enketoj estas priskribitaj la enketomaniero, la antaŭkondiĉoj, la unuopaj rezultoj, resumo kaj ankaŭ kritiko pri la enketo. Se oni volas decidi ion surbaze de enketo, oni prefere komprenu ĝin. Pri viaj ekzemploj mi nur povas diri, ke ne kulpas la scienco, sed la politiko.

Mi elkore pardonpetas, sed via diskutmaniero terure malplaĉas al mi (pro religia kaj kultura ŝovinismo kaj diversaj misargumentoj kiel ekzemple tiu pri Kolonjo). Se vi volas daŭrigi, mi esperas ke ĉi tie iu troviĝas kiu pli bone eltenas tion.

Paulinho (Näytä profiilli) 21. helmikuuta 2016 18.26.03

La Usona Elekto...Kio Ŝanĝiĝos?

Nenio. Por ni la uloj de la malriĉaj landoj la diferenco inter "respublikanoj" kaj "demokratoj" en Usono estas kiel sekvas: Se la "respublikanoj" estos elektitaj ili anoncos al ni tiel: "ni rabos vin ĉiuokaze." Se la "demokratoj" estas elektitaj ili diros tiel: "ni rabos vin ĉiuokaze. Sed se ni komprenas ke, laŭ nia kriterio, vi ne respektas homajn rajtojn, krom rabi vin, ni kalumnios vin ..

usonano78 (Näytä profiilli) 21. helmikuuta 2016 19.26.31

Paulinho:La Usona Elekto...Kio Ŝanĝiĝos?

Nenio. Por ni la uloj de la malriĉaj landoj la diferenco inter "respublikanoj" kaj "demokratoj" en Usono estas kiel sekvas: Se la "respublikanoj" estos elektitaj ili anoncos al ni tiel: "ni rabos vin ĉiuokaze." Se la "demokratoj" estas elektitaj ili diros tiel: "ni rabos vin ĉiuokaze. Sed se ni komprenas ke, laŭ nia kriterio, vi ne respektas homajn rajtojn, krom rabi vin, ni kalumnios vin ..
Mi ja konsentas kun vi. Demokratoj kaj Respublikanoj ambaŭ laboras kun bankistoj de Mura Strato.

Mi frustriĝas malfacile pri ĉi tiu problemo. Respublikanoj estas senhontaj dekstruloj, sed Demokratoj estas lupoj en ŝafaj vestoj.

Demokratoj eĉ intence kolerigas Respublikanojn. Mi ne donus al malamantoj pli malamo - aŭ fuelo por fajro!

Tiel, mi provas esti ne vera usonano, sed iĝos kiel eksterlandano en mia propra lando. Ĝi estis mensa streĉo studi ĉiu manieron, kiun mia ministraro mensogas kaj mistraktas Latinidan Amerikon kaj aliajn landojn.

Mi ŝategas la Australianon John Pilger, kiu faras bonajn kulturfilmojn pri Usono en Latinida Ameriko kaj Azio. Tial, mi revenas Esperanten denove. Mi rezignas mian Usonanecon.

Takaisin ylös