Sadržaj

Ĉu verbo konstruita per la sufikso "-iĝ-" povas esti transitiva?

od Sepe, 24. siječnja 2016.

Poruke: 2

Jezik: Esperanto

Sepe (Prikaz profila) 24. siječnja 2016. 22:48:26

Mi ne komprenas la du lastajn liniojn de la kanto "Astro Jupiter'":
Astroj ĵetitaj al turniĝado
Laŭ la orbitar',
Krucigataj kaj amasigataj
De egalaj fortoj,
Malliberigitaj
De la nedeĉifrebla
Flugado de la temp',
Fendiĝantaj la subtilajn
Spacojn el la lum'.
La frazero la subtilajn spacojn el la lum' ŝajnas la direkta objekto de fendiĝantaj (samkiel sangon estas la de soifanta en "La Espero" ), sed mi ne scias, kion fendiĝi ion povas signifi.

Miland (Prikaz profila) 25. siječnja 2016. 08:57:28

Miaopinie vi pravas; mi uzus fendantaj.

Natrag na vrh