إلى المحتويات

Enigmo pri lito

من sergejm, 25 فبراير، 2008

المشاركات: 36

لغة: Esperanto

sergejm (عرض الملف الشخصي) 29 فبراير، 2008 6:13:35 ص

Mian respondon, kiel mi jam menciis, eldiris Terurĉjo. Sed mi kaj vi nun vidas, ke estas multaj aliaj respondoj. Kelkaj el ili estas seriozaj, kelkaj ŝercaj - vi mem komprenas kiuj estas kiaj.

Miland (عرض الملف الشخصي) 29 فبراير، 2008 10:05:54 ص

sergejm:..estas multaj aliaj respondoj. Kelkaj el ili estas seriozaj, kelkaj ŝercaj - vi mem komprenas kiuj estas kiaj.
Konsentite. Sed vi diris al Terurĉjo antaŭe (2008-02-27 16:31:47) ke lia solvo estis simila al la via, sed ne la via. Do, kio precize estas la 'oficiala solvo' kiun vi havis en la menso?

sergejm (عرض الملف الشخصي) 29 فبراير، 2008 3:46:18 م

Miland:Konsentite. Sed vi diris al Terurĉjo antaŭe (2008-02-27 16:31:47) ke lia solvo estis simila al la via, sed ne la via. Do, kio precize estas la 'oficiala solvo' kiun vi havis en la menso?
La 'oficiala' solvo estas ke du knabinoj parolas pri pupa lito.
Ankaŭ estas akceptotaj proponoj ŝanĝi la enigmon por ke ĝi havu unu respondon (ajnan el proponitaj).

sergejm (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2008 1:49:37 ص

Terurĉjo:ekstertemo.gif rubo.gif
а и б сидели на трубе. а упало, б пропало. что осталось на трубе?
lango.gif

Ĉu mi-taki gajnis?
Jes, vi gajnis per via dua respondo.
Traduko de Terurĉja enigmo (ĝi estis en fama rusa filmo "Moskvo–Kasiopeo", Esperantan tradukon de la kanto el ĝi vi povas vidi ĉe http://esperanto.mv.ru/Melnikov/Kasiopeo.html . La enigmon ankaŭ tradukis germanen prezidento Putin dum lia vizito en Germanio):
A kaj B sidis sur la tubo, A falis, B pereis, kiu restis sur la tubo?

Miland (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2008 9:14:27 ص

Nu, unu provo. Supozante ke la ĉe-esto de homo bezonas lian animon, B ne plus restas. Do la maksimuma respondo estas unu. Sed tio dependas sur ĉu la tubo estas sufiĉe granda por A fali sur la tubon. Alie, restas neniu. Ĝuste?

sergejm (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2008 12:04:25 م

Miland, via respondo al la enigmo pri A k. B ne estas ĵusta.

Frankouche (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2008 12:43:56 م

Ja B mortiĝas, sed heroe, lia korpo restas sur la tubo !

Miland (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2008 2:55:30 م

Mi havas demandojn:
Ĉu unu morto kauzis la alian meĥanike?
Ĉu estas aliaj personoj en la rakonto, ekz murdisto aŭ policano?
Ĉu la rakonto estas alegorio pri la nuntempa monmdo (do oni devas diveni la signifon de la elementoj en la enigmo kiel simboloj)?

sergejm (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2008 3:13:12 م

En la filmo infanoj (la flugo al Kasiopeo devis okupi kelkdek jarojn, sed ili ĝisflugis dum kelkaj monatoj) demandas tiun ĉi enigmon al robotoj, kiuj tuj difektiĝas. Sed la plej saĝa ĉefa roboto ne difekiĝas kaj donas la respondon.

Alegorio pri la nuntempa mondo (estas nenia rilato al la respondo):
tubo: gaso- aŭ nafto- kondukilo
sidi sur la tubo: ŝteli el ĝi gason aŭ nafton.

Miland (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2008 4:17:02 م

sergejm:A kaj B sidis sur la tubo, A falis, B pereis, kiu restis sur la tubo?

tubo: gaso- aŭ nafto- kondukilo
sidi sur la tubo: ŝteli el ĝi gason aŭ nafton.
Du kadavroj, eble brulitaj pro la eksplodo, ĉu ne!

عودة للاعلى